|
La paŝtista servado de la episkopo de Romo estas garantiaĵo por la unueco
de la Eklezio. Tion substrekis Benedikto la 16a dum la ĉi-matena celebro
en la baziliko de sankta Petro. En ĝi plenplena, kiel tradicie, en la tago
de la soleno de la 29a de junio, la Papo surmetis la sanktan paliumon al
32 novaj metropolitaj ĉefepiskopoj. En la celebro partoprenis ankaŭ
delegacio sendita de la ekumena patriarko de Konstantinopolo, Bartolomeo
la unua. Al la fratoj de la ortodoksa Eklezio la Papo certigis sian
sindevigon labori por la unueco de la kristanoj. Vortoj konfirmitaj poste
antaŭ la Anĝelusa preĝo, en placo sankta Petro, kiam la Papo substrekis ke
la primaseco de la episkopo de Romo estas primaseco de servado al la
katolika kunuleco.
Ĝi estas la “festo de la katolikeco”: Benedikto la 16a tiel resumis la
profundan signifon de la soleno de la apostoloj Petro kaj Paŭlo. En sia
prediko la Papo substrekis kiel “katolikeco” signifas “universaleco”'n:
multobleco kiu fariĝas unueco” kies parto estas la “kapablo de la popoloj
superi sin mem por rigardi al la unika Dio”. Per la vortoj de sankta
Ireneo el Liono, li memorigis kiel “diversaj estas la lingvoj laŭ la
regionoj, sed unika kaj sama estas la forto de la tradicio”.
“La unueco de la homoj en sia multobleco fariĝis ebla ĉar Dio, ĉi tiu
unika Dio de la ĉielo kaj de la tero, montriĝis al ni; ĉar la esenca vero
pri nia vivo, pri nia “de kie?” kaj “kien?”, fariĝis videbla kiam Li
montris sin al ni kaj en Jesuo Kristo li montris sian vizaĝon, sin mem.
“Ĉi tiu vero pri la esenco de nia esto”, aldonis la Papo “unuigas nin kaj
igas nin gefratoj. Katolikeco kaj unueco iras kune. Kaj la unueco havas
enhavon: la kredo kiun la Apostoloj transdonis al ni komisie de Kristo”.
Post katolikeco kaj unueco, la Papo tiel parolis pri la posta karakterizo
de la Eklezio: la apostoleco. La Sinjoro, li klarigis, starigis 12
apostolojn “indikante ilin per tio kiel pratipojn de la popolo de Dio,
kiu, fariĝinta jam nun universala, ekde tiam antaŭen implicas ĉiujn
popolojn”. “La Eklezio estas apostola, ĉar ĝi konfesas la kredon de la
Apostoloj kaj klopodas ĝin travivi. Estas unikeco kiu karakterizas la
Dekdu vokatajn de la Sinjoro, sed ekzistas samtempe seninterrompo en la
apostola misio”.
“La Parolo de Dio - li substrekis - ne estas nur skribita sed, dank’ al la
atestantoj, kiujn la Sinjoro per la sakramento enirigis en la apostolan
servadon, restas vivanta parolo”. La Papo poste sin adresis al la novaj
metropolitoj, kaj akcentis la signifon de la paliumo, la lanŝtofa
stolao, simbolo pri la povo kiun, kunulece kun la Eklezio de Romo, la
metropolito ricevas kiel rajton en sia propra jurisdikcio. “La paliumo
estas esprimo pri nia apostola misio. Ĝi estas esprimo de nia kunuleco,
kiu en la petra servado havas sian videblan garantiaĵon. Kun la unueco,
samkiel kun la apostoleco, estas kunligita la petra servado, kiu videble
unuigas la Eklezion de ĉiuj lokoj kaj de ĉiuj tempoj, defendante
tiamaniere ĉiun el ni kontraŭ la falon en falsajn memstarecojn, kiuj tro
facile transformiĝas en internajn apartiĝojn de la Eklezio kaj povas tiel kompromiti ĝian
internan sendependecon”.
Apartan penson Benedikto la 16a adresis sekve al la delegacio de la
ortodoksa Eklezio de Konstantinopolo, ĉeestanta dum la celebro. “Kvankam
ni ankoraŭ ne konsentas koncerne la temon de la konsidero kaj de la
koncerno de la petra servado - konstatis la Papo - ni tamen estas kune en
la apostola posteularo, ni estas profunde unuigitaj, unuj kun la aliaj,
per la episkopa servado kaj per la sakramento de la pastreco kaj ni kune
konfesas la kredon de la Apostoloj kiel ĝin donas la Skribo kaj kiel ĝin
konsideras la grandaj Koncilioj”. Ili estis vortoj kunigitaj kun
preĝ-alvoko: “En ĉi tiu horo de la mondo plena je skeptikismo kaj de
duboj, sed ankaŭ riĉa je deziro je Dio, ni agnoskas denove nian mision
kune atesti Kriston Sinjoron kaj, surbaze de tiu unueco kiu jam estas
donita al ni, helpi la mondon por ke ĝi kredu. Kaj ni petegas la Sinjoron
per nia tuta koro por ke Li gvidu nin al la plena unueco tiel ke la
brilego de la vero, kiu la nura povas krei la unuecon, fariĝu denove
videbla en la mondo”.
“La Eklezio ne estas sankta per si mem” aldonis la Papo. “Ĝi konsistas
fakte el pekuloj”. Tamen ĝi “estas ĉiam denove sanktigata de la puriganta
amo de Kristo”. La Papo ne preterlasis aludon pri la Kompendio de la
Katekismo de la Katolika Eklezio, nova “gvidilo por la transdono de la
kredo”, hieraŭ publikigita. “Oni ne povas legi ĉi tiun libron kiel oni
legas romanon - li atentigis - necesas mediti ĝin trankvile laŭ ĝiaj
unuopaj partoj kaj ebligi ke ĝia enhavo, pere de la bildoj, eniru en la
animon”.
Post la prediko okazis la ceremonio por la surmeto de la paliumoj al la
novaj metropolitoj. La stolaoj, alportitaj el la altaro de la Konfeso de
Sankta Petro, estis benitaj de la Papo. Inter tiuj kiuj ricevis la
paliumon estas la kardinalo ŝtatsekretario Angelo Sodano, ĉar li estas
nova dojeno de la kardinalaro, kaj mons-ro Stanisław
Dziwisz, sekretario de Johano Paŭlo la 2a, nun ĉefepiskopo de Krakovo. Je
la fino de la Meso Benedikto la 16a kune kun la ortodoksa metropolito
Ioannis preĝis ĉe la tombo de sankta Petro.
Iom post tagmezo antaŭ la Anĝelusa preĝo la Papo redeklaris ke la
primaseco de la Eklezio kaj de la episkopo de Romo estas primaseco de
servado al la katolika kunuleco. Poste li preĝe alvokis la Dipatrinon por
ke la petra servado ne malfaciligu la unuecon de la kristanoj. “La
Virgulino Maria - li diris - akirigu por ni ke la petra servado de la
Episkopo de Romo ne estu konsiderata kiel stumblo-ŝtono, sed kiel subteno
dum la irado laŭ la vojo de la unueco, kaj nin helpu atingi kiel eble plej
frue la realigon de la deziro de Kristo: ke ĉiuj estu unu”
La Papo poste memorigis ke en la soleno de Sanktaj Petro kaj Paŭlo festas
aparte Romo, kie tiuj atestantoj de Kristo suferis martiriĝon kaj kie oni
respektegas iliajn relikvojn. “La memoro pri la Sanktaj Patronoj - li diris -
sentigas al mi aparte proksimaj la fidelulojn de diocezo Romo”. Al ili
Benedikto la 16a petis preĝi por ke la Sanktaj Petro kaj Paŭlo akirigu al
li la gracon “plenumi kun fideleco” la paŝtistan servadon.
Post la anĝeluso la Papo tagmanĝis en la domo Sankta Marta (tiu de la
konklavo) kun la membroj de la ekumena delegacio gvidata de metropolito
Ioannis. La gazetara salono de la Sankta Seĝo sciigis ke al mons-ro
Alojzij Uran, ĉefepiskopo de Ljubljano, la paliumon oni liveris en lia
sidejo.
|