Papo Benedikto la 16a

 

28.06.2005

 

Prezento de la Kompendio de la Katekismo de la Katolika Eklezio

 

Je la horo 11a en la Klementa Salono, je la ĉeesto de Papo Benedikto la 16a, oni prezentis la Kompendion de la Katekismo de la Katolika Eklezio. Ni publikigas la E-tradukon de la parolado, kiun la Papo adresis al la ĉeestantoj.

   

 

Karegaj Gefratoj kaj amikoj,

 

1. “Ke Li povu vere lumigi la okulojn de via koro, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la riĉeco de la gloro de Lia heredaĵo en la sanktuloj” (Efe 1,18)

Jen la petdeziro, kiun sankta Paŭlo levas al la Dio de Nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de la gloro, en la fragmento de la letero al Efezanoj, ĵus proklamita.

 

Ni neniam dankos sufiĉe Dion, nian Patron, por ĉi tiu senmezura trezoro de espero kaj de gloro, kiun Li en Sia Filo Jesuo donacis al ni. Nia konstanta sindevigo estas lasi nin daŭre esti lumigataj de Li por pli kaj pli koni profunde ĉi tiun Lian misteran donacon.

 

La Kompendio de la Katekismo de la Katolika Eklezio, kiun hodiaŭ mi havas la grandan ĝojon prezenti al la Eklezio kaj al la mondo, dum ĉi tiu preĝanta Celebro, povas kaj devas konsistigi privilegian rimedon por kreskigi nin en la kono kaj akcepto ĝojoplena de tia dia donaco.

 

2. Ĝi aperas post la publikigo de la Katekismo de la Katolika Eklezio, okazinta en 1992. Ekde tiam fariĝis pli kaj pli vasta kaj insista la postulo havi Katekismon resumitan, mallongan, kiu entenu ĉiujn kaj nur la esencajn kaj fundamentajn elementojn de la katolika kredo kaj moralo, formulatajn laŭ simpla maniero alirebla de ĉiuj, klaran kaj resuman. Kaj ĝuste elaŭdante ĉi tiun postulon, dum la lasta jardeko oni realigis, en diversaj lingvoj kaj landoj, multnombrajn klopodojn, pli aŭ malpli sukcesintajn, resumi la menciitan Katekismon, kiuj prezentis diversajn problemojn, koncerne ne nur la fidelecon kaj respekton de ĝia strukturo kaj de ĝiaj enhavoj, sed ankaŭ koncerne la kompletecon kaj integrecon de la katolika doktrino.

 

Oni sentis tial pli kaj pli la neceson havi tekston aŭtoritatan, fidindan, kompletan pri la esencaj elementoj de la kredo de la Eklezio, en plena harmonio kun la menciita Katekismo, aprobita de la Papo kaj alcelata al la tuta Eklezio.

 

3. Pri tia vasta postulo fariĝis proparolantoj aparte, oktobre de 2002, la partoprenantoj en la internacia Katekisma Kongreso, kiuj prezentis ĉi-teman eksplicitan peton al Di-servanto Johano Paŭlo la 2a.

 

Pasis iom pli ol 2 jaroj ekde kiam mia Honorata Antaŭulo decidis, februare de 2003, la pretigon de tia Kompendio, agnoskante tion respondan al la bono ne nur de la universala Eklezio kaj de la lokaj Eklezioj, sed ankaŭ de la hodiaŭa mondo, soifanta je la vero. Ili estis du jaroj da intensa kaj fruktodona laboro, kiu kunaktivigis ankaŭ ĉiujn Kardinalojn kaj la Prezidantojn de la episkoparaj Konferencoj, kiuj, pridemanditaj pri unu el la lastaj projektoj de la Kompendio, esprimis, per grandega plimulto, tre pozitivan pritakson.

 

4. Hodiaŭ, antaŭtage de la Soleno de la Sanktaj Petro kaj Paŭlo, 40 jarojn post la fino de la Ekumena Koncilio Vatikana 2a, mi sentas grandan ĝojon dum mi liveras ĉi tiun Kompendion, de mi aprobitan, ne nur al ĉiuj membroj de la Eklezio, ĉi tie signife reprezentataj, laŭ la diversaj membroj, de Vi ĉiuj kiuj partoprenas en ĉi tiu solena renkonto. Sed, pere de Vi - Honorindaj Fratoj Kardinaloj, Episkopoj, pastroj, katekizistoj kaj laikaj fideluloj - mi deziras liveri simbole ĉi tiun Kompendion ankaŭ al ĉiu bonavola persono, kiu deziru koni la nesondeblajn riĉaĵojn de la savodona mistero de Jesuo Kristo.

 

Ne temas certe pri nova Katekismo, sed pri Kompendio, kiu fidele respegulas la Katekismon de la Katolika Eklezio, kiu restas tial ĉu la fonto, el kiu ĉerpi por plejbone kompreni la Kompendion mem, ĉu la modelo, al kiu senĉese rigardi por retrovi la harmonian kaj aŭtentikan prezenton de la katolika kredo kaj moralo, kaj ĉu la pivota punkto, kiu devas stimuli la anoncon de la kredo kaj la prilaboron de lokaj katekismoj. La Katekismo de la Katolika Eklezio konservas, tial, komplete sian aŭtoritatecon kaj gravecon, kaj ĝi povos trovi, en tia resumo, valorriĉan kuraĝigon esti pli bone konata kaj uzata kiel fundamenta rimedo por la eduko al kredo.

 

5. Ĉi tiu kompendio estas renovigita anonco de la Evangelio hodiaŭ. Ankaŭ pere de ĉi tiu teksto aŭtoritata kaj fidinda, la “kredo kiun ni ricevis el la Eklezio - kiel diris sankta Ireneo, kies liturgian memoron ni celebras hodiaŭ - ni zorgeme konservas, ĉar sub la agado de la Spirito de Dio, ĝi, kiel tutaĵo el grandega valoro, fermita en valorriĉa vazo, daŭre rejuniĝas kaj rejunigas ankaŭ la vazon, kiu entenas ĝin”. (1)

 

Estas la kredo de la Eklezio en Kristo Jesuo, kiun la Kompendio prezentas. Laŭ la kvarpartigita strukturo de la Katekismo de la Katolika Eklezio, ĝi prezentas, fakte, Kriston konfesatan kiel ununaskitan Filon de la Patro, kiel perfektan Revelacianton de la vero de Dio kaj kiel definitivan Savanton de la mondo, Kriston celebratan en la sakramentoj, kiel fonton kaj subtenon de la vivo de la Eklezio, Kriston aŭskultatan kaj sekvatan en la obeado je liaj ordonoj, kiel fonton de nova ekzistado en karitato kaj konkordo, Kriston imitatan en la preĝado, kiel modelon kaj majstron de nia preĝanta sinteno rilate al la Patro.

 

6. Tian kredon oni prezentas, en la Kompendio, laŭ formo de dialogo. Oni celas tiel “reproponi - kiel mi skribis en la enkonduko al la Kompendio - idealan dialogon inter la majstro kaj disĉiplo, pere de urĝanta vico de demandoj, kiuj kuntrenas la leganton, invitante lin daŭrigi la malkovron de ĉiam novaj aspektoj de la vero de lia kredo. La dialoga ĝenro, krome, kontribuas ankaŭ al rimarkinda malkresko de la teksto, reduktante ĝin je la esencaĵoj. Tio ĉi povus akceli la asimiliĝon kaj eventualan parkerigon de la enhavoj”. La mallongeco de la respondoj akcelas la esencan resumon kaj la klarecon de la komunikado.

 

7. En la teksto estas ankaŭ enigitaj bildoj komence de la koncerna parto aŭ sekcio. Ĉi tiu elekto celas ilustri la doktrinan enhavon de la Kompendio: la bildoj, fakte “proklamas la saman mesaĝon kiun la Sankta Skribo transdonas pere de la vorto, kaj helpas reveki kaj nutri la kredon de la kredantoj” (Kompendio, n-ro 240).

 

Bildo kaj vorto tiel lumigas sin reciproke. La arto “parolas” ĉiam, almenaŭ implicite, pri tio kio estas dia, pri la senfina beleco de Dio, respegulita en la eminenta Ikono: Kristo Sinjoro, Bildo de la nevidebla Dio.

 

La sanktaj bildoj, per sia beleco, estas ankaŭ ili evangelia anonco kaj esprimas la brilegon de la katolika vero, montrante la superan harmonion inter tio bona kaj tio bela, inter via veritatis (vojo de la vero) kaj via pulchritudinis (vojo de la beleco). Dum ili atestas la plurjarcentan kaj fekundan tradicion de la kristana arto, ili instigas ĉiujn, kredantojn kaj nekredantojn, malkovri kaj kontempli la neelĉerpeblan fascinon de la misteron de la Elaĉeto, donante ĉiam novan impulson al la vigla proceso de ĝia enkulturigo en la tempo.

 

La samaj bildoj retroviĝas en la diversaj tradukoj de la Kompendio. Ĝi estos maniero por identigi facile kaj rekoni tiajn tekston en la varieco de la lingvoj: la unikan kredon konfesas ĉiu fidelulo en la multoblo de la ekleziaj kaj kulturaj kuntekstoj.

 

8. La teksto je la fino inkluzivas ankaŭ Apendicon, konsistantan el kelkaj komunaj preĝoj por la universala Eklezio kaj el kelkaj katekizaj formuloj de la katolika kredo.

 

La taŭga elekto aldoni je la fino de la Kompendio kelkajn preĝojn invitas retrovi en la Eklezio komunan manieron preĝi, ne nur je persona nivelo, sed ankaŭ je komunuma nivelo.

 

En ĉiu el la tradukoj, la plejparto de la preĝoj estos prezentita ankaŭ en la latina lingvo. Ilia lernado, ankaŭ en ĉi tiu lingvo, faciligos la kunan preĝadon fare de la kristanaj fideluloj apartenantaj al diversaj lingvoj, speciale kiam ili kune renkontiĝos pro apartaj cirkonstancoj. Kiel mi jam diris, en 1997, okaze de la prezento al mia Honorata Antaŭulo de la tipa latinlingva eldono de la Katekismo de la Katolika Eklezio, “ĝuste en la multoblo de la lingvoj kaj kulturoj, la latina lingvo, dum multaj jarcentoj vehiklo kaj rimedo de la kristana kulturo, garantias ne nur la seninterrompon kun niaj radikoj, sed restas pli ol iam ajn rimarkinda por refirmigi la kunligojn de unueco de la kredo en la eklezia kunuleco”.

 

9. Mi tutkore dankas ĉiujn, kiuj laboris por la realigo de ĉi tiu grava verko, aparte la kardinalojn-membrojn de la speciala Komisiono, la redaktorojn, la fakulojn: ĉiuj kunlaboris per granda sindediĉo kaj kompetenteco. La Sinjoro Dio, kiu vidas ĉion, rekompencu ilin kaj ilin benu en Sia senfina bonvolemo.

 

Ĉi tiu Kompendio, frukto de ilia peno sed ĉefe donaco kiun Dio faras al la Eklezio en ĉi tiu tria jarmilo, donu novan elanon al evangelizado kaj katekizado, de kiuj dependas “ne nur la geografian vastecon kaj la nombran plikreskiĝon, sed ankaŭ, kaj des pli multe, la internan kreskon de la Eklezio, ĝian respondon al la dia plano” (Katekismo de la Katolika Eklezio, n-ro 7)

 

Maria Sanktega kaj la Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo subtenu per sia propeto ĉi tiun petdeziron por la bono de la Eklezio kaj de la homaro.

 

Kaj al vi ĉiuj mi elkore donas mian Apostolan Benon.

 

____________________________________

 

(1) Ireneo de Liono, Adversus haereses, 1,10,2: Sc 264,158-160