| |
Papo Benedikto
la 16a
26.06.2005 - Anĝeluso
LA VIVON ONI RESPEKTU
ANKAŬ PER SINGARDEMO DUM VETURADO
Antaŭ la dimanĉa Anĝeluso Benedikto la 16a lanĉis alvokon por
singardemo dum stirado en la aŭtovojoj, por eviti stratakcidentojn. La
Papo krome memorigis la venontmerkredan Meson, en la festo de sanktaj
Petro kaj Paŭlo apostoloj, je la tradicia ĉeesto de delegacio el la
ortodoksa Patriarkejo de Konstantinopolo.
|
|
Karaj fratoj kaj fratinoj!
ni nin pretigas por celebri laŭ granda soleno la feston de la sanktaj
Apostoloj Petro kaj Paŭlo, kiuj en Romo sigelis per la sango la anoncon de
la Evangelio. La 29an de junio mi gvidos je la horo 9.30 la Sanktan Meson
en la vatikana Baziliko: ĝi estos signifa okazo por substreki la unuecon
kaj katolikecon de la Eklezio. Je la celebro ĉeestos, kiel en la
pasinteco, speciala Delegacio sendita de la Ekumena Patriarko de
Konstantinopolo. Mi invitas la fidelulojn de Romo, kiuj respektegas la
sanktan Apostolojn Petron kaj Paŭlon kiel siajn specialajn patronojn, la
pilgrimulojn kaj la tutan popolon de Dio preĝalvoki ilian ĉielan protekton
sur la Eklezio kaj sur ĝiaj Paŝtistoj.
La fino de junio markas por la Landoj de la norda emisfero de la planedo
la komencon de la somera sezono kaj por multaj personoj komenciĝas la
tempo de feriado. Dum mi petdeziras al ĉiuj povi travivi trankvile kelkajn
tagojn da meritata ripozo kaj de senstreĉiĝo, mi deziras adresi alvokon al
singardo, al tiuj kiuj ekiras por atingi la diversajn lokojn de feriado.
Ĉiutage, bedaŭrinde, speciale dum semajnfinoj, registriĝas en la stratoj
akcidentoj kun multaj homaj vivoj tragike fortranĉitaj, kaj pli ol duono
da viktimoj estas junaĝaj. Dum la multaj jaroj oni multon faris por
preventi tiajn tragikajn eventojn, sed oni povas kaj oni devas fari pli
per ĉies kontribuo kaj sindevigo. Necesas batali la distron kaj la
supraĵecon, kiuj, dum momentero, povas damaĝi la propran kaj alies
estontecon. La vivo estas valorriĉa kaj unika: oni devas ĉiam respekti kaj
protekti ĝin, ankaŭ per konkreta kaj singarda konduto sur la stratoj.
La Virgulino Maria, kiu akompanas nin dum la ĉiutaga irado de la vivo,
viglu sur tiuj, kiuj vojaĝas kaj Ŝi akirigu mizerikordon por la viktimoj
de la stratoj. Al Ŝi, ĉiela Reĝino de la Apostoloj, en la baldaŭa festo de
la sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo ni konfidu la Eklezion kaj ĝian
misiistan agadon en la mondo.
Post la Anĝeluso la Papo adresis du salutojn: unu en la itala al
diversaj grupoj; la dua, pollingve, al ĉiuj poloj ĉeestantaj en placo
Sankta Petro kaj “al tiuj kiuj unuiĝas kun ni en la preĝado. Mi konfidas
ĉiujn al Maria. Dio benu vin”.
Sekvis la fina bondeziro: “Mi bondeziras al ĉiuj bonan dimanĉon
kaj bonan feriadon”.
|