|
La maliculoj "ne nur atencas kontraŭ lia vivo, sed volas detrui ankaŭ ĉiujn homajn
valorojn. La Sinjoro staras, tamen, por defendo de la justulo kaj savas
lin”: jen la ŝlosila parto de la papa parolado. La “donaco de la liberiĝo”
estis la kerno de la paŝtista instruo de Benedikto la 16a, kiu komentis la
psalmon 123an.
Psalmo 123 (124)
Kanto de suprenirado. De David.
1 Se la Eternulo ne estus kun ni,
Diru nun Izrael,
2 Se la Eternulo ne estus kun ni,
Kiam homoj leviĝis kontraŭ
ni:
3 Tiam ili englutus nin vivajn,
Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia
kolero;
4 Tiam dronigus nin akvo, torento
kovrus nian animon;
5 Tiam kovrus nian animon pereiga
akvo.
6 Benata estu la Eternulo,
Kiu ne fordonis nin kiel
rabakiron al iliaj dentoj.
7 Nia animo liberiĝis, kiel birdo el
la reto de kaptistoj;
La reto disŝiriĝis, kaj ni
liberiĝis.
8 Nia helpo estas en la nomo de la
Eternulo,
Kiu kreis la ĉielon kaj la
teron.
Ĝi estas kanto de danko al Dio la Savanto; kanto, kiu - klarigis la Papo -
povus esti kunligita kun iu specifa evento, kiel la fino de la babilona
ekzilo, sed plej verŝajne ĝi volas esti “himno celanta danki la Sinjoron
pro la evititaj danĝeroj kaj por preĝpetegi de Li la liberigon disde ĉiu
malbono”. Kaj ĉi-koncerne Benedikto la 16a aldonis jenajn malmultajn, sed
tre signifajn vortojn: “Laŭ ĉi tiu senco, ĝi restas psalmo tre aktuala”.
En alia fragmento de la parolado li aldonis: “Ni vidas kiel ĉi tiuj
danĝeroj ekzistas ankoraŭ hodiaŭ”. Por poste substreki, ankoraŭ per
improvizitaj vortoj, ke “ankaŭ hodiaŭ” la Sinjoro defendas la justulon:
“La Sinjoro vere amas nin; jen nia certeco kaj nia konfido”.
Benedikto la 16a memorigis la du metaforojn pri la fortrenantaj akvoj kiuj
minacas la homon kaj pri la ĉasisto kiu ne lasas paŭzon al sia rabobestoj.
Poste li menciis la komenton pri la psalmo 123 faritan de sankta
Aŭgusteno: la episkopo de Hipono pensis al la martiroj, kiuj trovas
konsolon en Kristo, post eliro el ĉi tiu mondo. Kaj Benedikto la 16a,
improvizante, diris: “Sankta Aŭgusteno parolas pri la martiroj de ĉiuj
jarcentoj kaj ankaŭ de niaj jarcentoj”.
En la diverslingvaj salutoj reaperis la bildo de Dio la Savanto. Tute
apartaj estis la vortoj adresitaj de la Papo al la membroj de la speciala
Konsilio por Afriko de la Sinodo de la Episkopoj, kunvenantaj en tiuj
tagoj ĉe la ĝenerala Sekretariejo de la Sinodo. Al ili Benedikto la 16a
konfirmis tion, kion decidis Johano Paŭlo la 2a: la arigo de la Dua
Speciala Kunveno por Afriko de la Sinodo de la Episkopoj. “Mi flegas
grandan esperon - klarigis la Papo - ke tia Kunveno marku plian instigon
en la afrika kontinento al evangelizado, al plifirmigo kaj kresko de la
Eklezio kaj al la akcelo de repaciĝo kaj de paco”.
Ĉirkaŭ la fino de la diverslingvaj salutoj la Papo kvarfoje dankis, fronte
al longdaŭra aplaŭdo, kiu interrompis lin. Ĝi estis okazo por la lastaj
improvizitaj vortoj: “Ni sentas ne nur la varmecon de la suno, sed ankaŭ
la varmecon de la koroj, dankon”.
Tuj poste, ankoraŭ videble kontenta, la Papo salutis svarman grupon de
italaj armeanoj, el la diversaj korpusoj: “Specialan penson mi adresas al
vi, karaj armeanoj, kiuj ĉeestas tiom multnombraj, bondezirante al ĉiu el
vi pli kaj pli aliĝi al Kristo kaj al lia Evangelio”. Kaj poste la Papo
ekkriis: “Estas plia paĝo!”, ĉar li ekkonsciis, ke la itallingvaj salutoj
por fari ne finiĝis.
Oni notu ankaŭ, ke je post la fino de la aŭdienco, salutante staranta la
malsanulojn, kiujn oni sidigis, por ilia komforto, sub la ombro de la
kolonaro, la Papo ricevis donace de knabineto novan papan vertoĉapon.
|