Papo Benedikto la 16a

 

19.06.2005 - Je la Anĝeluso

 

LA KRISTANA KOMUNUMO ESTU FRONTLOKE
EN LA SOLIDARECO KUN LA MILIONOJ DA RIFUĜINTOJ
EN LA MONDO

 

La alvokon lanĉis Benedikto la 16a antaŭtage de la monda tago de la rifuĝinto (20.06.2005).

La Papo salutis ankaŭ la polojn kiuj ariĝis en Varsovio por la beatproklamo de tri sampatrujanoj.

 

Estas devo de la kristanoj elmontri “ameman atenton” kaj ĝustatempan kapablon subteni rilate al milionoj da homoj, viroj, virinoj kaj infanoj devigataj forlasi sian landon “por saviĝi el gravaj malfacilaĵoj kaj danĝeroj”. La invito de Benedikto la 16a, dum la dimanĉa Anĝeluso - en la dua monata datreveno ekde la elekto al papado - deiris el la monda tago de la rifuĝinto, kiun Unuiĝintaj Nacioj solenas la 20an de junio. Sed la atento de la Papo turniĝis ankaŭ al Pollando, kie finiĝis dimanĉe la nacia eŭkaristia kongreso kun la beatproklamo de 3 Di-servantoj.

 

   

 

Fuĝi el sia Lando ĉar ĝi estas detruata de milito aŭ ĉar ĝi estas sangoplena pro interetnaj alfrontoj aŭ pro la sociala situacio kiu ne ebligas foje aranĝi la propran estontecon. Fuĝi, lasante malantaŭ si la hejmon, la laboron, la kutimojn kaj, ofte, la plej proksimajn amatajn personojn. Al ĉi tiu kolektiva tragedio, malantaŭ kiu estas milionoj da nekonataj privataj disŝiriĝoj, Benedikto la 16a parolis adresante sin al placo, kiu ankaŭ ĉi-foje, samkiel ekde semajnoj, prezentis al la Papo sian plej svarman kaj festantan aspekton.

Lunde la 20an de junio soleniĝas la monda tago de la rifuĝinto - memorigis komence Benedikto la 16a , kaj la temo de 2005, “La kuraĝo esti rifuĝinto”, “akcentas - li rimarkigis - la animforton postulatan al tiu, kiu devas lasi ĉion, foje eĉ la familion, por saviĝi disde gravaj malfacilaĵoj kaj danĝeroj”. Situacio kiu devas instigi antaŭ ĉio la intereson de la fideluloj: “La kristana komunumo - diris la Papo - sentas sin proksima al tiuj, kiuj travivas ĉi tiun dolorplenan kondiĉon; ĝi klopodas subteni ilin kaj diversamaniere ĝi elmontras al ili sian interesiĝon kaj sian amon, kiu tradukiĝas per konkretaj gestoj de solidareco, por ke ĉiu ajn kiu estas malproksime el sia Lando sentu la Eklezion kiel patrujon kie neniu estas fremda”.

 

La kristanoj - daŭrigis Benedikto la 16a - ĉerpas el sia “aktiva kaj konscia partopreno” en la Eŭkaristio, la kapablon esti atentaj kaj servi la “plej malfortajn kaj malavantaĝitajn” personojn. La “aganta karitato” estas distinga signo de la kristano, kiu partoprenas en la eŭkaristia Sakramento; ke la “Jaro de la Eŭkaristio” mem - petdeziris la Papo - “helpu la diocezajn kaj paroĥajn komunumojn revigligi ĉi tiun kapablon iri renkonten al la multaj malriĉecoj de nia mondo”.

 

“Hodiaŭ ni volas konfidi, aparte, la virojn, la virinojn kaj infanojn, kiuj travivas la kondiĉon de rifuĝintoj al la patrina protekto de Sanktega Maria, kiu, kune kun sia edzo sankta Jozefo kaj kun la eta Jesuo, konis la maldolĉaĵon de la ekziliĝo, kiam la absurda persekuto de reĝo Herodo devigis la Sanktan Familion fuĝi al Egiptujo (Mat 2,13-23). Ni preĝu la Sanktegan Virgulinon por ke ĉi tiuj niaj fratoj kaj fratinoj renkontu laŭlonge de sia vojo akcepton kaj komprenemon”.

 

Je la fino de la Anĝeluso la Papo adresis penson al la dekoj da miloj da poloj kiuj, en tiu sama momento, ĉeestis en Varsovio en la solena ceremonio por la beatproklamo de 3 Di-servantoj, je la fermo de la nacia eŭkaristia Kongreso.

“Mi petdeziras, ke ĉi tiu signifoplena eklezia evento kontribuu al plifortigo de la spirito de frata repaciĝo, necesa fundamento por la starigo de la kunuleco de tiuj, kiuj partoprenas en la unika Bankedo de Kristo. Tiel la Elaĉetanto restos ĉiam en niaj familioj, kiel oni diris per la temo de la Kongreso: “Restu, Sinjoro, en niaj familioj”.

Post aldono, en la pola lingvo, de la saluto: “Dio vin benu”, la Papo menciis en la franca kaj itala kelkajn el la grupoj de pilgrimuloj ĉeestantajn en la placo. La membroj de aŭtomobilista klubo, kiuj alvenis stirante dudekon da aŭtomobiloj “Ferrari”, transformis angulon de placo sankta Petro en nekutiman lokon. Fine la Papo bondeziris al ĉiuj jene: “Mi bondeziras al Vi ĉiuj bonan dimanĉon, bonan tempon de feriado!”.