Papo Benedikto la 16a

 

16.06.2005 - Aŭdienco al la ĝenerala Sekretario de la Ekumena Konsilio de la Eklezioj

“La sindevigo de la katolika Eklezio
en la serĉo de la unueco por la kristanoj
estas nereturnebla”.

Tion deklaris la Papo akceptante aŭdience la Respektindan Samuel Kobia, ĝeneralan sekretarion de la monda Konsilio de la Eklezioj, akompanatan de la edzino kaj de delegacio de tiu organizaĵo, kies sidejo estas en Ĝenevo, kaj al kiu aliĝas 342 kristanaj konfesioj.

 

   

 

Plifortigi “la ligilojn de komprenemo kaj amikeco”: jen la espero eldirita de Benedikto la 16a, kiel frukto de tiu vizito al la Sankta Seĝo, sub la lumo de la “nereturnebla” sindevigo de la katolika Eklezio realigi “la preĝon de Kristo ‘ke ĉiuj estu unu’ kaj de la deziron daŭrigi la kunlaboron kun tiu “grava” ekumena organizaĵo.

 

La Papo, en sia parolado en la angla, memorigis ke la rilatoj inter la katolika Eklezio kaj la monda Konsilio de la Eklezioj evoluis dum la 2a vatikana Koncilio, en kies laboroj partoprenis ankaŭ du observantoj el Ĝenevo, kaj ke en 1956 oni starigis kunan laborgrupon kiel “rimedon por daŭra kontakto kaj kunlaboro”, por “konservi en la menso la komunan devon je unueco”. Kaj 40 jarojn post ĝia starigo, okazos venont-novembre rimarkinda konsultiĝo pri la estonteco de tiu laborgrupo. “Mi esperas kaj preĝas - diris la Papo - por ke ĝia celo kaj labormetodo estu “plie klarigitaj, je la intereso de pli kaj pli grandaj ekumenaj komprenemo, kunlaboro kaj progreso”. Benedikto la 16a sekve elvokis la “unuarangan taskon” - de li alprenitan en la unuaj tagoj de sia papado - senlace labori por rekonsistigi la plenan kaj videblan unuecon de ĉiuj sekvantoj de Kristo”, klarigante, ankaŭ en ĉi tiu okazo, ke tio implicas “aldone al bonaj intencoj, konkretajn gestojn kiuj eniru en la animojn kaj movu la konsciencojn”.

 

“Klaraj signoj de espero”, rimarkigis Respektinda Samuel Kobia, en sia saluto al la Papo, indikante aparte “tri areojn el fundamenta graveco” kiujn oni devas pliprofundigi por la bono de la ekumena movado en sia tuteco: la spiritualeco, la formado kaj la ekleziologia debato, kiu kuntrenos fundamentajn demandojn kaj respondojn kiuj koncernos interalie - diris d-ro Kobia - la kapablon aŭ malkapablon reciproke rekoni sin kiel Ekleziojn. Nia kredo - li aldonis - estas pli efika kaj vibranta kiam ĝi estas travivata kune kun ĉiuj gefratoj en Kristo”, samkiel “nia profeteca atesto, nia misio kaj nia servado estas des pli efikaj kiam ni povas preĝi, kredkonfesi, paroli kaj agi kune, male ol dividitaj”.