Papo Benedikto la 16a

16.06.2005 - Paroladoj al 7 novaj ambasadoroj ĉe la Sankta Seĝo

Forta alvoko de la Papo al solidareco kun la malriĉuloj de la Tero:
la riĉaĵoj de la mondo apartenas al ĉiuj kaj oni devas dividi ilin laŭ justa maniero

La Papo akceptis aŭdience la 16.06.2005 7 novajn ambasadorojn akredititajn ĉe la Sankta Seĝo. La diplomatoj alvenas el preskaŭ ĉiuj kontinentoj: Rŭando, Zimbabvo kaj Gvineo (Afriko); Malto kaj Svislando (Eŭropo), Azerbajĝano (Azio) kaj Nov-Zelando (Oceanio). Je la centro de la paroladoj de Benedikto la 16a estis forta alvoko al solidareco favore al la malriĉuloj de la Tero, kiun oni devas celi per egaleca disdono de la riĉaĵoj de la planedo, kiuj apartenas ne nur al malmultaj bonŝanculoj, sed al ĉiuj popoloj de la mondo. La Papo lanĉis krome novajn instigojn al defendo de la vivo kaj de la familio (per la supero de la danĝeroj implicitaj en la relativisma penso) kaj por la religia libereco.

   

“Mi invitas vin devigi sin por krei homaron pli kaj pli fratan...”. Per ĉi tiuj vortoj (eldiritaj en la franca) Benedikto la 16a invitis ĉiujn ali tiu komuna sindevigo, per “renovigita atento” favore al la “plej malriĉaj kaj al tiuj, kiuj estas ekskluditaj de la socio”. Temas pri granda defio por kiu necesas ke la homo ĉiam havu la unuarangecon super la tekniko. La respondeculoj de la nacioj estas vokataj prizorgi ne la apartajn interesojn, sed tiujn de ĉiuj.

“Nia koro ne povas esti en paco - aldonis la Papo - dum ni vidas gefratojn suferi pro la manko de nutraĵoj, laborposteno, hejmo aŭ de aliaj fundamentaj bonaĵoj”. Sed necesas konkretaj gestoj: la unua granda respondo estas la “solidareco inter generacioj, inter landoj kaj kontinentoj por divido pli kaj pli egaleca de la riĉaĵoj de la planedo inter ĉiuj homoj”. Temas pri unu el la esencaj servoj, kiujn la bonavolaj homoj devas doni al la homaro.

“La Tero - diris la Papo - havas efektive la kapablon nutri ĉiujn siajn loĝantojn, kondiĉe ke la riĉaj Landoj ne tenu por si tion, kio apartenas al ĉiuj”. “La Eklezio - li redeklaris - daŭre alportos sian spiritan kaj materian helpon al la loĝantaroj de ĉiuj kontinentoj, ne petante por si iu ajn privilegion, krom la justajn kondiĉoj de libera agado por sia misio”.

La Papo sekve adresis sian penson al Afriko: al la nova ambasadoro de Rŭando li parolis pri la neceso havi justicon, sed ankaŭ la pardonon por superi la vundojn de la genocido de 1994. Necesas “certigi la fundamentajn rajtojn de ĉiuj civitanoj”, “justicon justan kaj sen malfruoj”, “kiu servu la veron kaj kiu forigu la timon, la revenĝon, la senpunecon kaj la malegalecon”. Benedikto la 16a petdeziris, ke la dialogo kun la rŭandaj aŭtoritatuloj povu “perceptigi pli kaj pli bone la deziron de la katolika Eklezio aktive partopreni en la homa kaj spirita progreso de ĉiuj rŭandanoj”: temas pri la enmeto en ĉies korojn de la kapablo fratece vivi kaj “rifuzi la barbarecon en ĉiuj ĝiaj formoj”.

 

Al la ambasadoro de Zimbabvo la Papo resubstrekis la grandan defion de la nacia repaciĝo, kiu postulas “aldone al la rekono pri la maljustaĵoj plenumitaj en la pasinteco, ankaŭ grandan sindevigon por agi laŭ justeco kaj respekto de la digno kaj rajtoj de la aliaj”. Benedikto la 16a petdeziris, ke la balotoj de pasinta marto kontribuu “ne nur al atingo de la celoj de repaciĝo kaj ekonomia rekonstruo, sed ankaŭ al la morala rekonstruo de la socio kaj al plifirmiĝo de demokratia ordo kapabla realigi politikojn diktitajn de la intereso por la komuna bono kaj la tuteca evoluo de ĉiu unuoplulo kaj de ĉiu socia grupo”. “Ĉi-koncerne - daŭrigis la Papo - mi devas subteni la rimarkojn faritajn de la episkopoj de Zimbabvo... koncerne la urĝan bezonon havi respondecan kaj ĝustan landgvidadon, puŝitan de la spirito de servado al la aliaj, de honesteco en la mastrumado de la publikaj havaĵoj, de la respekto de la leĝo kaj de la promocio de la rajtoj kaj devoj de ĉiu civitano”.

Poste, en sia parolado al la ambasadoro de Gvineo, Benedikto la 16a lanĉis alvokon al la registaroj de la tuta mondo, por ke ili ne forgesu la tragedion de la afrikaj rifuĝintoj: milionoj da personoj atendas, ke iu finfine interesiĝu pri ilia tragika destino. “Al ĉi tiuj niaj gefratoj - deklaris la Papo - necesas redoni la esperon”. Li petis al la internacia komunumo devigi sin per firma decidemo por reporti la pacon kaj la justecon en la afrikan kontinenton. Fine Benedikto la 16a petis al la katolikoj des pli fortan sindevigon: esti por ĉiuj popoloj “signoj de espero kaj ardantaj atestantoj pri la amo de la Sinjoro”.

 

Multaj kaj ĉiuj el granda aktualeco estis ankaŭ la temoj pritraktitaj de la Papo en la paroladoj al la ambasadoroj de Svislando, Malto, Nov-Zelando kaj Azerbajĝano.

 

Pri la fundamentaj temoj de la vivo la Eklezio devas ĉiam aŭdigi sian voĉon. Tion substrekis la Papo en sia parolado al la ambasadoro de Svislando. Benedikto la 16a memorigis kiel, dum la lastaj jaroj, la svisa socio konis evoluon de siaj moroj kaj la aprobon de multaj leĝoj koncerne la transdonon de la vivo, la malsanecon, la vivofinon, sed ankaŭ koncerne la rolon de la familio kaj la respekton de la geedziĝo. Pri tiaj temoj, la katolika Eklezio “esprimis sin klare pere de la voĉo de siaj paŝtistoj kaj ĝi daŭrigos fari tion, dum tio estas necese, kun la celo senĉese memorigi la neforigeblan grandecon de la homa digno, kiu postulas la respekton de la homaj rajtoj kaj, unua el ĉiuj, de la rajto je la vivo”. La Papo fine petdeziris, ke Svislando daŭre estu malfermita al tiuj, kiuj iris al ĝi serĉante laborpostenon aŭ protekton.

 

La valorigo de la kristanaj radikoj de Eŭropo estis la centra temo de la parolado de la Papo al la ambasadoro de Malto. “Doni vivon al unuigita kaj solidareca Eŭropo - estis la alvoko de Benedikto la 16a - estas sindevigo por ĉiuj popoloj, kiuj konsistigas ĝin. Eŭropo, fakte, devas kapabli kunordigi la justajn interesojn de ĉiu nacio kun la postuloj de la komuna bono de la tuta Kontinento”. La maltanoj - evidentigis la Papo - “koheraj kun siaj kristanaj radikoj” sentas “la gravecon de sia misio” en ĉi tiu fazo de la eŭropa kaj monda historio. “Restante en sintonio kun la noblaj, spiritaj kaj kulturaj tradicioj kiuj ĉiam karakterizis ĝin dum la jarcentoj”, estis la instigo de la Papo, Malto “devas aktivi por ke la eŭropa Komunumo de la tria jarmilo ne perdu la havaĵon de kulturaj kaj religiaj valoroj de sia pasinteco. Nur laŭ ĉi tiuj kondiĉoj, oni povos konstrui kun firma espero estontecon de solidareco kaj de paco”. Poste la Papo eldiris sian vivan kuraĝigon al la popolo de Malto, por ke “ĝi estu rolulo en ĉi tiu nova historia fazo de la Kontinento, kontribuante al plifirmigo de ĝia kapablo dialogi, defendi kaj akceli la familion bazitan sur la geedziĝo, la kristanajn tradiciojn, la malfermitecon kaj la renkonton kun diversaj kulturoj kaj religioj”.

 

Analizo pri la riskoj implicitaj en la proceso de sekulariziĝo karakterizis la paroladon de Benedikto la 16a al la ambasadoro de Nov-Zelando. “Kie la kristanaj radikoj de socio estas forgesataj - li admonis - la tasko konservi la transcendan dimension, ĉeestantan en ĉiu kulturo, fariĝas malfacila”, kiel ankaŭ “la plifortigo de la aŭtentika praktiko de la libereco kontraŭ relativismo”. Pro tio, li aldonis, la religiaj estroj kaj tiuj de la civila socio devas ebligi ke al la morala temaro estu certigata vasta spaco en la sinkonfronto de la civila socio. Ĉi-kadre, substrekis la Papo, “ni devas reakiri al ni konsideron de reciproka respekto inter la civila kaj la morala leĝo, kiu, aldone al la fakto ke ĝin proponas la kristana tradicio” estas ankaŭ parto de la havaĵo de la plej bonaj juraj tradicioj de la homaro. La Papo memorigis ankaŭ la junajn nov-zelandanojn kiuj mortis dum la dua mondmilito en Monte Cassino (Italio). Ili estis junuloj kiuj foroferis sian vivon por defendi la fundamentajn valorojn minacatajn “de falsaj naciistaj ideologioj”. La Papo tial laŭdis la sindevigon por la akcelo de la paco, abunde donitan de la nov-zelandanoj per siaj misioj por paco-konservo en Afganistano kaj Mez-Oriento.

 

La akcelo de la libereco, kaj aparte de la libereco de religia kredo, estis la kerna punkto de la parolado de la Papo al la unua ambasadoro ĉe la Sankta Seĝo en la historio de Azerbajĝano. La azera popolo, rimarkigis la Papo, bone scias, ke “se la spirita dimensio de persono estas sufokata aŭ malpermesata, la animo de nacio estas detruata”. Por la bono de la komunumo, diris la Papo, necesas, ke la religia libereco estu garantiata kiel fundamenta rajto, protektita de forta sistemo de leĝoj, kiuj respektu la vivon kaj regulojn proprajn de la religiaj komunumoj. Ĉi-teme Benedikto la 16a dankis prezidanton Aliev, ĉar li faciligis la konstruon de katolika preĝejo en Baku. Azerbajĝano jam “faris kelkajn elpaŝojn por la deklaro de la fundamentaj rajtoj de la civitanoj kaj por la akcelo de la demokratiaj praktikoj”. Restas tamen ankoraŭ multo por fari, li atentigis. Civila socio, kiu kontribuu al la prospero de ĉiu sia membro, estis la alvoko de la Papo, povas esti starigata “nur se oni respektas la neforigeblan dignon de la hompersono kaj se oni akcelas la liberecojn de la unuopuloj”. Siaflanke, la Papo certigis la sindevigon de la Eklezio por la akcelo de justeco kaj defendo de la malriĉuloj.