Papo Benedikto la 16a

15.06.2005 - Ĝenerala Aŭdienco

 

La bonvolemo de Dio ne seniluziigas
la atendojn de la homoj kaj de la popoloj,
kiuj vivas en bezono

 

Dum la ĉi-matena ĝenerala aŭdienco dediĉita al la psalmo 122a la Papo petis preĝi kaj helpi la humiligitojn de la nacioj en malfacilaĵo. Pli ol ol 30mil personoj longtempe defiis la pluvon por aŭskulti ĉi-matene en placo sankta Petro la paŝtistan instruon de Benedikto la 16a okaze de la merkreda ĝenerala aŭdienco.
 

Oni devas noti ankaŭ simpatian eventon. Je la fino de la aŭdienco handikapulo sidanta sur rulseĝo, post saluto al la Papo, donis al li sian porteblan telefonon. La Papo volonte akceptis kaj parolis per la poŝtelefono kun la monaĥino (ĝismorte malsana) kiu aŭskultis “el la alia ekstremaĵo de la linio”, sub la amuzita rigardo de la kunlaborantoj kaj la komprenebla eksplodo de la fulmobriloj de fotistoj

 

   

 

Psalmo 122 (123)

Kanto de suprenirado.

1    Al Vi mi levas miajn okulojn,

     Ho Vi, kiu sidas en la ĉielo!

2    Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj,

     Kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,

     Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio,

     Ĝis Li korfavoros nin.

3    Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin;

     Ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.

4    Tute pleniĝis nia animo

     De la insultado de arogantuloj,

     De la malhonorado de fieruloj.

 

Ĝi estas petego al Dio por preĝe alvoki Lian helpon en la homa kaj spirita mizero. Ĝi estas preĝo por la popoloj humiligitaj de la aroganteco de la nacioj de la “vivĝuantoj”. Ĝi estas peto de helpo, en la certeco, ke Dio mem ne restas “indiferenta” fronte al iliaj suferoj, “nek seniluziigas ilian esperon”. Alvoko al solidareco por la nacioj, kiuj travivas situaciojn de malkomforto, estas tiu, kiun Benedikto la 16a enirigis inter la spiritajn konceptojn proponatajn de la versoj de psalmo 122a. Verko, kiu reeĥas kiel “petego”, klarigis la Papo al la miloj da fideluloj, substrekante kiel en la viciĝo de la versoj enestas “plektiĝo de rigardoj”: tiu de la “fidelulo kiu levas siajn okulojn al la Sinjoro kaj atendas dian reagon, por ekkapti geston de amo, rigardon de bonvolemo”.

“La preĝanto atendas, ke la diaj manoj moviĝu, ĉar ili agos laŭ justeco, detruante la malbonon (...). La psalmo 122a estas petego en kiu la voĉo de fidelulo unuiĝas kun tiu de la tuta komunumo. (...) Oni esprimas la esperon, ke la manoj de la Sinjoro malfermiĝu por elverŝi la donacon de justeco kaj libereco”.

Kaj “kiom estas grava la amoplena rigardo de Dio” la psalmo tion sciigas en la dua parto, kiam la okuloj de la servanto kaj de la servantino petegas kompaton de la Sinjoro: “La fideluloj bezonas intervenon de Dio, ĉar ili staras en peniga situacio de malŝato kaj mokado fare de arogantuloj”.

Tuj poste, parolante improvizite, Benedikto la 16a aktualigis ĉi tiun penson: “Ni scias, ke hodiaŭ multaj nacioj, multaj unuopuloj, reale estas tro plenaj je la mokado, tro sataj je la mokadoj de la vivĝuantoj, de la malŝato de la arogantuloj. Ni preĝu por ili kaj ni helpu ĉi tiujn humiligitojn”.

La satiĝo je nutraĵoj kaj jaroj - diris la Papo - indikis en la Biblio “signon de la dia beno”. Sed nun, kvankam “netolerebla”, tiu “sateco konsistanta el ekscesa ŝarĝo de humiligoj” ne restas - li certigis - sen respondo el la ĉielo”.

“Pro tio la justuloj konfidis sian aferon al la Sinjoro kaj Li ne restas indiferenta fronte al tiuj petegantaj okuloj, ne preteratentas ilian alvokon, nek seniluziigas ilian esperon”.

Aliflanke, ankaŭ sunradio povas paroli pri la bonvolemo de Dio. Komence la aŭdienco Benedikto la 16a elmontris sin solidareca kun la pilgrimuloj ariĝintaj sub la nuboj: “Vi bedaŭrinde suferis sub la pluvo, nun ni esperu, ke la vetero pliboniĝu”. Je la fino, kun pli sennuba ĉielo, la Papo daŭrigis la komencan konsideron dirante: “Iom da suno. La Sinjoro donis al ni ĉi tiun signon de tenereco je kiu ni esperis”.

Salutante la diversajn lingvajn grupojn, hodiaŭ alvenintaj el ĉiuj kontinentoj, la Papo adresis, interalie, specialan saluton al grupo de 500 fervojistoj de la italaj fervojoj, kiuj pasintaprile ebligis al seninterrompa fluo da pilgrimuloj partopreni en la funebra rito por Johano Paŭlo la 2a. Krome Benedikto la 16a adresis saluton al la studentoj de la orientaj katolikaj Eklezioj, invitante ilin esti “kuraĝaj atestantoj de la Evangelio” en siaj landoj. Saluton li adresis ankaŭ al 400 oficiroj de la itala Mararmeo. Oni devas noti ankaŭ simpatian eventon. Je la fino de la aŭdienco handikapulo, post saluto al la Papo, donis al li sian porteblan telefonon. La Papo volonte akceptis kaj parolis per la poŝtelefono kun la monaĥino kiu aŭskultis “el la alia ekstremaĵo de la linio”, sub la amuza rigardo de la kunlaborantoj kaj la komprenebla eksplodo de la fulmobriloj de fotistoj.

 

 

 
 
 

KUN KIU BENEDIKTO LA 16a PAROLIS PER POŜTELEFONO?

Vidi la Papon kiu uzas poŝtelefonon ne okazas ĉiutage. Kaj tio ne povas ne estigi scivolemon: kun kiu parolis pertelefone hieraŭ Benedikto la 16a dum la saluto al la malsanuloj en placo Sankta Petro fine de la pasintmerkreda ĝenerala aŭdienco? Kun Fratino Maria Kristina, de la Monaĥinejo de la “Battistine” de Angri (Salerno, Italio): tion sciigis la postan tagon ĵurnalo de Napolo. La religiulino, 48-jaraĝa, estas grave malsana je kancero kaj ŝia sanstato malebligis al ŝi esti merkrede en Romo kun la grupo kiu forveturis el la urbeto por partopreni en la ĝenerala aŭdienco de la Papo.

 

Benedikto la 16a parolis per poŝtelefono kun Fratino Maria Kristina pere de peranto, Emilio Testa, urba konsiliano de Angri: handikapulo, li alproksimiĝis per sia rulseĝo al la Papo kaj donis al li la poŝtelefonon. La dialogo inter la Papo kaj la monaĥino, kiu ne povis kredi je tio kio okazas, daŭris dum kelkaj sekundoj, dum kiuj, laŭ la itala ĵurnalo, Ratzinger adresis vortojn de konsolo kaj espero al la religiulino: “Ci estu trankvila koncerne la sanon, mi rememoros cin en miaj preĝoj”. Kaj poste: “Multe malĝojigis min ekscii ke ci ne fartas bone. Mi scias, ke ci volis veni, ankaŭ ci, ĉi tien hodiaŭ. Mi preĝos por ci kaj cin memorigos daŭre en miaj preĝoj, sciante, kiom ci suferas. Mi benas cin, estu trankvila en la Sinjoro”.

 

"Kiam mi aŭskultis lian voĉon, mi ne kredis ke li estas Papo Ratzinger, ke li estas vere la Papo - rakontis Fratino Maria Kristina - Mi pensis, ke mi travivas sonĝon, sed male ĝi estis la realo”.

 

"Ĉio okazis dum malmultaj momentoj - ŝi aldonis - Dum malmultaj momentoj okazis tio, kio, mi pensis, povis neniam okazi. Li demandis al mi, kiel mi fartas, li diris al mi resti trankvila kaj ke li preĝos por mi. La afero kiu plej mirigis min estas la fakto, ke li memoris mian nomon. Li ĉiam vokis min Maria Kristina, kvazaŭ ni jam konus nin”.

 

La monaĥino, ekde longa tempo malsana, post abrupta kresko de febro malmultajn horojn antaŭ la vojaĝo al Romo, devis resti en sia urbeto Angri.

Kiam li alproksimiĝis al la Papo Emilio Testa decidis partoprenigi al ŝi la aŭdiencon, kvankam per telefono. Li enŝaltis sian poŝtelefonon kaj vokis Fratinon Maria Kristina. La homoj de la sekureco diris al li, ke li devas malŝalti la telefonon, sed li malobeis kaj, meze de la fulmobriloj de fotistoj pretaj bildigi la unuan benon tra poŝtelefono, li plenumis sian taskon.