|
Karaj Fratoj kaj Fratinoj!
Daŭras la Jaro de la Eŭkaristio, kiun volis la amata Papo Johano Paŭlo la
2a por pli kaj pli reveki en la konsciencoj de la kredantoj la miron
rilate al tiu granda Sakramento. En ĉi ti aparta eŭkaristia tempo, unu el
la daŭre aperantaj temoj estas tiu de la Dimanĉo, la Tago de la Sinjoro,
temo kiu estis je la centro de la ĵusdata itala Eŭkaristia Kongreso,
okazinta en Bari. Dum la ferma Celebro, ankaŭ mi substrekis kiel la
partopreno en la dimanĉa Meso devas esti sentata de la kristano ne kiel
altrudo aŭ pezo, sed kiel bezono kaj ĝojo. Kune ariĝi kun la gefratoj,
aŭskulti la Parolon de Dio kaj nutri sin el Kristo, oferita por ni, estas
sperto, kiu donas signifon al la vivo, kiu verŝas pacon en la koron. Sen
la dimanĉo ni kristanoj ne povas vivi.
Pro tio la gepatroj estas vokataj malkovrigi al siaj gefiloj la valoron
kaj gravecon de la respondo al la invito de Kristo, kiu kunvokas la tutan
kristanan familion al la dimanĉa Meso. En tiu eduka irado, etapo des pli
signifa estas la Unua Komunio, vera festo por la paroĥa komunumo, kiu
akceptas por la unua fojo siajn pli malgrandajn gefilojn en la Bankedo de
la Sinjoro. Por substreki la gravecon de tiu evento por la familio kaj por
la paroĥo, la venontan 15an de oktobro, se plaĉos al Dio, mi faros en
Vatikano specialan renkonton de katekizado kun la infanoj, aparte de Romo
kaj regiono Latio, kiuj dum la nuna jaro ricevis la Unuan Komunion. Ĉi tiu
festanta kunveno okazos preskaŭ je la fino de la Jaro de la Eŭkaristio,
dum okazos la ordinara Kunveno de la Sinodo de la Episkopoj, dediĉita al
la eŭkaristia mistero. Ĝi estos taŭga kaj bela okazo por redeklari la
esencan rolon kiun la Sakramento de la Eŭkaristio havas por la edukado kaj
spirita kresko de la infanoj.
Mi konfidas jam ekde nun ĉi tiun renkonton al la Virgulino Maria, por ke
Ŝi instruu al ni pli kaj pli ami Jesuon en la konstanta medito pri lia
Parolo kaj per la adorado de lia eŭkaristia ĉeesto, kaj nin helpu
malkovrigi al la junaj generacioj la “valorriĉan perlon” de la Eŭkaristio,
kiu donas veran kaj plenan signifon al la vivo.
Post la Anĝeluso
(itale) Saluto i donatori di sangue del mondo intero, in particolare
quelli presenti oggi in Piazza San Pietro, venuti in occasione della
Giornata Mondiale del Donatore di Sangue, che ricorrerà dopodomani. Cari
fratelli, so che avete partecipato alla santa Messa presieduta dal
Cardinale Lozano Barragán, Presidente del Pontificio Consiglio della
Salute. Cristo, che ci ha redenti con il suo Sangue, sia sempre il modello
del vostro volontariato.
(hispane) Saludo cordialmente a los peregrinos de lengua española, de modo
particular a los del Colegio San José de Reus y a los de las parroquias de
Nuestra Señora del Carmen de Játiva y Valencia. Os exhorto con las mismas
palabras de Jesús en el Evangelio de hoy: "Id y proclamad que el Reino de
Cielos está cerca". ¡Qué Dios os bendiga!
(slovene) Z veseljem pozdravljam romarje iz Preddvora v Sloveniji. Romanje
na grob zavetnika vaše župnije naj poživi vašo vero in zvestobo
evangeliju!
(itale) Saluto i pellegrini di lingua italiana, in particolare i fedeli
provenienti da Terni, Lodi, Pantigliate, Pergo di Cortona, Mirteto, Roma,
Ruvo di Puglia, Leverano, Gioia Sannitica, Napoli, Bellizzi, Palau e
Macomer, Catania e dalla diocesi di Ariano Irpino-Lacedonia. Saluto,
inoltre, gli anziani della Comunità di Sant’Egidio, i bambini e gli
insegnanti delle scuole di Nerviano e di San Benedetto del Tronto, la
Banda musicale di Gallipoli e il Coro "Laurentianum" di Lizzanello.
Mi bondeziras al ĉiuj bonan dimanĉon
|