| |
Papo Benedikto
la 16a
09. 06. 2005 - Aŭdienco kun la reprezentantoj de la hebreaj
Organizaĵoj
«KRISTANOJ KAJ HEBREOJ, KUNE POR ESTONTECO DE ESPERO»
«La historio de la rilatoj inter niaj du komunumoj estis komplika kaj
ofte dolorplena, sed mi estas konvinkita, ke la spirita havaĵo gardata de
Kristanoj kaj Hebreoj estas, ĝi mem, fonto de tiu saĝeco kaj de tiu
inspiro kapablaj gvidi nin al estonteco de espero, harmonie kun la dia
projekto». Per ĉi tiu vortoj Benedikto la 16a akceptis aŭdience la 9an de
junio 2005 en Vatikano la delegacion de “International Jewish Committe on
interreligious consultations”, gvidatan de rabeno Israel Singer kaj
akompanatan de la prezidanto de la World Jewish Congress, Edgar Bronfman.
Dum la renkontiĝo la Papo ankaŭ redeklaris la firman kondamon de la
Eklezio kontraŭ «ĉiuj elmontroj de malamo, persekutado kaj
antisemitismo» kaj li certigis sian sindevigon laŭiri la spurojn de
siaj antaŭuloj Paŭlo la 6a kaj Johano Paŭlo la 2a, «kiuj startigis gravajn
paŝojn por plibonigi la rilatojn kun la hebrea popolo». |
|
Karaj amikoj,
mi estas kontenta akcepti en Vatikano delegacion de International Jewish
Committee on Interreligious Consultations.
Nia renkonto okazas en la jaro de la 40a datreveno de deklaracio Nostra
Aetate de la 2a Vatikana Koncilio, kies instruo starigis la bazojn de la
dialogo inter la Eklezio kaj la Hebreoj. La Koncilio sankciis la konvinkon
de la Eklezio, ke, en la mistero de la dia elekto, la principoj de ĝia
kredo deiras el Abrahamo, Moseo kaj la Profetoj. Surbaze de ĉi tiu komuna
spirita havaĵo kaj de la instruoj de la Evangelio, la Koncilio mem alvokis
al pli forta kaj ekvilibrita dialogo inter niaj du komunumoj kaj firme
kondamnis ĉiujn elmontrojn de malamo, persekutado kaj antisemitismo
(Nostra Aetate, 4). Ĝuste je la komenco de mia papado mi deziras do
certigi al vi ke la Eklezio restas firme konvinkita, en sia katekizado kaj
en ĉiu aspekto de ĝia vivo, daŭrigi laŭ ĉi tiu grava instruo.
Dum la jaroj post la Koncilio, miaj antaŭuloj Paŭlo la 6a kaj, laŭ aparta
maniero, Johano Paŭlo la 2a, startigis gravajn paŝojn por plibonigi la
rilatojn kun la hebrea popolo. Estas mia intenco daŭrigi laŭ ĉi tiu irado.
La historio de la rilatoj inter niaj du komunumoj estis konplika kaj ofte
dolorplena, sed mi estas konvinkita, ke la “spirita havaĵo” gardata de
Kristanoj kaj Hebreoj estas, ĝi mem, fonto de tiu saĝeco kaj de tiu
inspiro kapablaj gvidi nin al “estonteco de espero”, harmonie kun la dia
projekto. (kp Jer 29:11). Samtempe, la rememoro pri la pasinteco restas
por ambaŭ komunumoj morala imperativo kaj fonto de puriĝo en nia klopodo
preĝi kaj labori por la repaciĝo, la justeco, la respekto de la homa
digno, por tiu paco, kiu estas la donaco de la Sinjoro. Pri sia vera
naturo ĉi tiu imperativo devas instigi al daŭra medito pri la temoj
profunde historiaj, moralaj, teologiaj de la sperto de Ŝoaho.
Dum la lastaj 35 jaroj la International Jewish Committee on Interreligious
Consultations renkontis delegaciojn de la Komisiono por Religiaj Rilatoj
kun la hebreoj de la Sankta Seĝo 18-foje, inkluzive de la ĵusdata
renkontiĝo en Buenos Aires, julie 2004, dediĉita al la temo “Justeco kaj
Karitato”. Mi dankas la Sinjoron pro la progresoj kiujn oni plenumis dum
ĉi tiuj jaroj kaj mi kuraĝigas vin daŭrigi vian gravan laboron, metante la
fundamentojn por konstanta dialogo kaj konstruante repacigitan mondon,
mondo kiu estu pli kaj pli en harmonio kun la volo de la Kreanto. Sur vi
ĉiuj kaj sur viaj karuloj mi elkore alvokas la dian benon de la saĝeco, de
la forto kaj de la paco.
|