|
“Hodiaŭ ni tre
sentas la venton; la forta vento en la Sankta Skribo estas la simbolo de
la Sankta Spirito”, tiel la Papo, improvizante, komencis la renkonton kun
la fideluloj en placo sankta Petro, batita ĝuste de malvarma vento,
nekutima en la nuna malfru-printempa periodo, malgraŭ la lazura ĉielo. “Ni
esperu, ke la Sankta Spirito lumigu nin”, diris Benedikto la 16a
komentante la psalmon 110an, en kiu la “preĝado estas kontemplo pri la
mistero de Dio kaj de la mirindaĵoj, kiujn Li plenumas en la historio de
savo”.
1 Haleluja!
Mi gloras la Eternulon per mia tuta
koro,
En rondo de piuloj kaj en kunveno.
2 Grandaj estas la faroj de la Eternulo,
Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.
3 Bela kaj majesta estas Lia verko,
Kaj Lia justeco restas eterne.
4 Memorindaj Li faris Siajn miraklojn;
Kompatema kaj favorkora estas la
Eternulo.
5 Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin
timas;
Li memoras eterne Sian interligon.
6 La potencon de Siaj fortoj Li aperigis
al Sia popolo,
Doninte al ili la heredon de gentoj.
7 La faroj de Liaj manoj estas vero kaj
justeco;
Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;
8 Ili estas fortikaj por eterne,
Faritaj per vero kaj honesto.
9 Liberigon Li sendis al Sia popolo;
Li aranĝis por ĉiam Sian interligon.
Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
10 Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la
Eternulo;
Bonan prudenton havas ĉiuj
plenumantoj.
Lia gloro restas eterne.
Estas multaj la
difinoj, kiuj, en ĉi tiu “himno de gloro kaj dankemo”, priskribas la
karakterizojn de la Sinjoro.
“Oni parolas en ĝi
pri ‘kompatemo’, ‘favorkoreco’, pri ‘justeco’, ‘potenco’, ‘vero’,
‘honesto’, ‘saĝeco’, ‘fideleco’, ‘interligo’, ‘faroj’, ‘mirakloj’, kaj eĉ
pri la ‘manĝo’, kiun Li donas al ni, kaj, je la fino, pri lia ‘nomo’
sankta kaj respektinda, tio estas, pri lia ‘persono’”.
Kaj se justeco laŭ
la biblia lingvaĵo indikas antaŭ ĉio la amon kiu generas savon, klarigis
la Papo, tie ĉi estas priskribita “la intima kunligo kiu ligas Dion kun
sia popolo”, per “speciala pakto” tie kie Li “aranĝis por ĉiam Sian
interligon”. La psalmo 110a finiĝas per la kontemplo de la dia vizaĝo kaj
per la invito de la psalmisto kultivi la “timon antaŭ la Eternulo”, kiel
komencon de la “vera saĝeco”. Temas pri aparta timo, kiel klarigis
Benedikto la 16a: “Malantaŭ ĉi tiu vorto ne kaŝiĝas la timo kaj la teruro,
sed la serioza kaj sincera respekto, la pura kaj aganta aliĝo al la
liberiganta Dio”. El tio fontis la invito de la Papo al dankemo, al
optimismo: “Ni pli facile vidas la malpozitivajn aspektojn de la vivo; la
Psalmo male invitas nin vidi ankaŭ la pozitivajn aspektojn, la bonajn
aferojn kiuj okazas al ni, kaj tiel trovi la senton de dankemo, ĉar nur
dankema koro povas inde celebri la liturgion de la dankemo, kiu estas la
Eŭkaristio”.
El liaj salutoj en
pluraj lingvoj, ni mencias tiun en la pola: adresante sin al la polaj
pilgrimuloj, Benedikto la 16a dankis ilin pro la bonvolemo kaj la preĝado.
Mi petdeziras - diris la Papo - ke la rememoro pri Johano Paŭlo la 2a
estigu en vi la deziron subteni spirite lian posteulon. Dio benu vin kaj
viajn karulojn”.
|