|
Preskaŭ 25.000 personoj akceptis ĉi-matene la Papon en placo sankta Petro.
Li alvenis per sia sentegmenta blanka ĵipo, salutante kaj benante la
fidelulojn el tuta mondo, kiuj alvenis por partopreni en la merkreda
ĝenerala aŭdienco.
Li komentis la kantikon entenitan en la letero de Paŭlo al Filipianoj
(2,6-11).
Kristo Jesuo, kiu, estante en la formo de
Dio, ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio sed sin malplenigis,
alprenante la formon de sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj; kaj
troviĝinte laŭfigure kiel homo, li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis
morto, eĉ ĝis la morto per kruco. Pro tio do Dio tre alte superigis lin,
kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo, por ke en la nomo de
Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, kaj
ĉiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la
Patro.
“La povo, la riĉeco kaj la prestiĝo” ne estas la “superaj valoroj de nia
vivo”, tial ni devas “malfermi nian koron, porti kun la aliulo la pezon de
nia vivo kaj malfermi nin al la Patro” kun “obeemo kaj konfido”, por esti
“liberaj”. Tiel, Benedikto la 16a, improvizante sian paroladon,
interrompis la legadon de la oficiala teksto por klarigi la signifon de
siaj vortoj, kiuj komentis la legaĵon de la letero de sankta Paŭlo al
Filipianoj pri la temo “Kristo, servanto de Dio”.
Kristologia himno “mallonga sed densa” je signifo - substrekis la Papo -
en kiu oni “skizas la “paradoksan senvestiĝon de la dia Parolo, kiu
demetas sian gloron kaj alprenas la homan kondiĉon”. “Kristo enkarmiĝinta
kaj humiligata per la plej hontiga morto, tiu per la Kruco, estas
proponata kiel vivodona modelo por la kristano”, kiu devas alpreni tiujn
“sentojn de humileco kaj memdonaco, de sindeteniĝemo kaj malavareco, kiuj
estis en Kristo Jesuo”. Sed ekzistas neniu esprimo de povo, grandeco, en
la dia naturo de Jesuo, klarigis la Papo: “Kristo ne uzas sian eston
egalan al Dio, sian glorplenan dignon kaj sian potencon kiel rimedon de
triumfo, signon de malproksimeco, esprimon de fortega superrangeco. Eĉ, Li
‘senvestigis’ sin, Li malplenigis sin mem, enmerĝigante sin mem senrezerve
en la mizeran kaj malfortan homan kondiĉon”.
“Li estas vere la “Dio kun ni” - aldonis Benedikto la 16a - la Dio “kiu ne
kontentiĝas rigardi al ni per bonvolema okulo el la trono de sia gloro,
sed Li persone merĝiĝas en la homan historion, fariĝante ‘karno’, tio
estas, malfortega realaĵo, kondiĉita de la tempo kaj de la spaco”. Kaj ĉi
tiu kundivido kondukas Jesuon ĝis tiu limo, ‘signo’ de la “homaj
finiteco kaj kadukeco”, la “morto”. Morto de Kristo kiu ne estas “frukto
de obskura mekanismo aŭ de blinda fataleco”, sed kiu estas elekto de
obeemo al la savoplano de la Patro.
Post la fino de la paŝtista instruo, Benedikto la 16a, salutante la milojn
da fideluloj festoplenaj ariĝintaj en placo sankta Petro, memorigis ke
hodiaŭ komenciĝas la monato dediĉita al la preĝado al la Sankta Koro de
Jesuo, kiun la Eklezio solenos venontan vendredon.
“Vi, karaj gejunuloj, je la lernejo de la Koro de Kristo lernu surpreni
serioze la respondecojn, kiuj atendas vin. Vi, karaj malsanuloj, trovu en
tiu senfina fonto de mizerikordo la kuraĝon kaj la paciencon por plenumi
la volon de Dio en ĉiu situacio. Kaj vi, karaj novgeedzoj, restu fidelaj
je la amo de Dio kaj atestu ĝin per via geedza amo”.
Adresante sin al la italaj fideluloj, fronte al ilia entuziasmo, li diris:
“Mi vidas kiel la kredo kaj la amo por la posteulo de Petro estas forta en
Italio, kaj mi aŭdas tion ankaŭ”, aludante la longdaŭrajn aplaŭdojn.
|