|
BARI (Italio) - Preskaŭ 200.000 fideluloj - malgraŭ la varmego, kiu
estigis dekojn da malsanetoj - akceptis Benedikton la 16an dum lia unua
eksterroma vojaĝo, okaze de la itala Eŭkaristia Kongreso.
Multaj el ili - ĉefe la plej junaj - pasigis la nokton en la esplanado,
dormante en dormosakoj.
La Papo atingis la esplanadon apud urbo Bari, kie li celebris la Meson,
alveninte per helikoptero el Vatikano ĉirkaŭ la loka horo 9a matene. Li
salutis la fidelulojn el la “papo-mobilo” Dum la ĉirkaŭiro per la
aŭtomobilo, la ĝojoplenaj fideluloj aklamis al ili ritmante lian nomon.
Post atingo de la altaro li salutis la ĉeestantojn per la frazo: “La paco
estu kun vi!”. kaj poste li celebris la Meson sur la granda strukturo
porokaze starigita.
En sia prediko la Papo klarigis kiom estas aparte malfacile agi en la
nuntempa realaĵo: “eĉ ne por ni - li diris - estas facile vivi kiel
kristanoj. El spirita vidpunkto, la mondo en kiu ni vivas, ofte markita de
senbrida konsumismo, de religia indiferenteco, de sekularismo fermita
fronte al transcendo, povas aspekti dezerto ne malpli kruta ol tiu “granda
kaj terura” (Rea 8,15) pri kiu aludas la unua legaĵo. Al la hebrea popolo
en malfacilaĵoj, Dio helpis per la donaco de manao, por komprenigi al ĝi,
ke “ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉio, kio eliras el la buŝo de
la Eternulo, homo povas vivi” (Rea 8,3) . En la Evangelio Jesuo klarigis
pri kiu pano Dio, pere de la donaco de la manao, volis pretigi la popolon
de la Nova Interligo. Aludante la Eŭkaristion, Jesuo diris: “Jen la pano,
kiu malsupreniris de la ĉielo; ne kiel la patroj manĝis, kaj mortis; kiu
manĝas ĉi tiun panon, tiu vivos eterne” (Joh 6,58). La Filo de Dio,
fariĝinta karno, povis fariĝi Pano, kaj esti tiel nutraĵo de sia popolo
iranta al la promesita lando de la Ĉielo.
“Ni bezonas ĉi tiun Panon, por alfronti la penojn kaj lacecojn de la
vojaĝo”. El tio, la neceso remalkovri la eminentan kristanan feston: la
dimanĉon. Ĉi-sence la Papo memorigis la sinoferon de la kristanaj martiroj
de Abitene, urbo de Tunizio, kiujn oni mortigis en la jaro 304 ĉar ili
malrespektis la imperiestran malpermeson de Dioklecjano posedi la Sanktan
Skribon kaj celebri la dimanĉon. “Sen la dimanĉo ni ne povas vivi”, estis
la kredkonfeso de tiuj martiroj.
La prediko de Papo Ratzinger daŭris pritraktante alian dimension de la
Eŭkaristio, tiun de la unueco. La Kristo kiun ni renkontas en la
Eŭkaristio estas la sama, la unika Kristo kiu ĉeestas en la eŭkaristia
pano de ĉiu loko de la Tero. Tio ĉi signifas, ke ni povas renkonti Lin nur
kune kun la aliaj. Ni povas ricevi Lin nur en la unueco. Sankta Paŭlo, en
sia letero al Korintanoj, diras: “ni, kiuj estas multaj, estas unu pano,
unu korpo; ĉar ni ĉiuj prenas parton el la unu pano” (1Kor 10,17). La
postsekvo estas evidenta: ni ne povas komuniki kun la Sinjoro, se ni ne
komunikas inter ni. Se ni volas prezentiĝi al Li, ni devas ankaŭ moviĝi
por iri la unuj renkonten al la aliaj. Pro tio necesas lerni - daŭrigis la
Papo - la grandan lecionon de la pardono: ne lasi, ke laboru en la animo
la boranta rankoro, sed malfermi la koron al la grandanimeco de la
aŭskulto de la alia, de la komprenemo rilate al li, de la eventuala
akcepto de liaj pardonpetoj, de la malavara propono de siaj pardonpetoj.
“La Eŭkaristio estas
la sakramento de la unueco. Sed bedaŭrinde la kristanoj estas dividitaj
ĝuste en la sakramento de la unueco”. Per ĉi tiuj simplaj sed tre signifaj
vortoj Benedikto la 16a bildigis la hodiaŭan situacion de la dialogo inter
la kristanoj. Des pli multe ni devas, subtenataj de la Eŭkaristio, senti
nin instigitaj strebi per ĉiuj fortoj al tiu plena unueco kiun Kristo tre
petdeziris en la Vespermanĝejo. “Ĝuste ĉi tie en Bari, urbo kiu konservas
la ostojn de sankta Nikolao, tero de renkonto kaj de dialogo kun la
kristanaj fratoj de Oriento, mi deziras redeklari mian volon alpreni kiel
fundamentan sindevigon, la laboron per ĉiuj energioj por la restarigo de
la plena kaj videbla unueco inter ĉiuj sekvantoj de Kristo”. “Mi konscias
- aldonis la Papo - ke ne sufiĉas elmontroj de bonaj sentoj. Necesas
konkretaj gestoj kiuj eniru la animojn kaj movu la konsciencojn,
instigante ĉiun al tiu interna konvertiĝo, kiu estas la antaŭkondiĉo por
ĉiu progreso laŭ la vojo de ekumenismo”.
Post la Meso la Papo
trapreĝis la Anĝeluson, sed li antaŭe deziris konfesi, ke la fervora
partopreno de la fideluloj tre impresis lin. “Kun profunda devoteco - li
diris - vi ĉiuj ariĝis ĉirkaŭ Jesuo Eŭkaristio, je la fino de intensa
semajno de preĝado, de meditado, de adorado. Niaj koroj estas plenaj je
dankemo al Dio kaj al tiuj, kiuj laboris por la realigo de tiom
eksterordinara eklezia evento, aparte signifa ĉar ĝi okazis kadre de la
jaro de la Eŭkaristio”. “Mi deziris - li finis - ĉeesti, ankaŭ mi, dum ĉi
tiu granda atesto de kredo je la dia Eŭkaristio”.
|