|
En la festo de la Corpus Domini la Eklezio retravivas la misteron
de la Sankta Ĵaŭdo sub la lumo de la Resurekto. Ankaŭ la Sankta Ĵaŭdo
konas sian eŭkaristian procesion, per kiu la Eklezio refaras la eliron de
Jesuo el la Vespermanĝejo al la Olivarba monto. En Izraelo, oni celebris
la nokton de Pasko en la hejmo, en la intimeco de la familio; oni
memorigis tiel la unuan Paskon, en Egiptujo - la nokton en kiu la sango de
la paska ŝafido, verŝita sur la ĉeftraboj kaj klapoj de la domoj,
protektis kontraŭ la ekstermanto. Jesuo, en tiu nokto, eliras kaj liveras
sin en la manojn de perfidanto, de la ekstermanto kaj, ĝuste tiel, Li
venkas la morton, venkas la tenebrojn de malbono. Nur tiel, la donaco de
la Eŭkaristio, starigita en la Vespermanĝejo, trovas sian plenumon: Jesuo
donas reale sian korpon kaj sian sangon. Trairante la sojlon de la morto,
Li fariĝas vivanta Pano, vera manao, neelĉerpebla nutraĵo por ĉiuj
jarcentoj. La karno fariĝas pano de vivo.
En la procesio de la Sankta Ĵaŭdo, la Eklezio akompanas Jesuon al la
Olivarba monto: estas vigla deziro de la preĝanta Eklezio maldormi kun
Jesuo, ne lasi Lin en la nokto de la mondo, en la nokto de la perfido, en
la nokto de ĉies indiferenteco. En la festo de Corpus Domini ni
redaŭrigas ĉi tiun procesion, tamen en la ĝojo de la Resurekto. La Sinjoro
resurektis kaj iras antaŭ ni. En la rakontoj de la Resurekto estas komuna
kaj esenca trajto; la anĝeloj diras: la Sinjoro “iras
antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin” (Mat 28,7).
Konsiderante tion de pli proksime, ni povas diri, ke ĉi tiu « antaŭiro »
de Jesuo implicas duoblan direkton. La unua estas - kiel ni aŭskultis - al
Galileo. En Izraelo, Galileo estis ĉiam konsiderata kiel la pordo al la
mondo de la paganoj. Kaj en la realo ĝuste en Galileo, sur la monto, la
disĉiploj vidas Jesuon, la Sinjoron, kiu diras al ili : “Iru ...
kaj disĉipligu ĉiujn naciojn” (Mat 28,19). La alia direkto de la antaŭiro,
fare de la Resurektinto, aperas en la Evangelio laŭ sankta Johano, en la
vortoj de Jesuo al Magdalena: “Ne tuŝu min; ĉar mi ankoraŭ ne supreniris
al la Patro” (Joh 20,17). Jesuo iras antaŭ ni ĉe la Patro, Li suriras al
la alteco de Dio kaj invitas nin sekvi Lin. Ĉi tiuj du direktoj de la
irado de la Resurektinto ne kontraŭdiras sin reciproke, sed ili indikas
kune la vojon de la sekvelo de Kristo. La vera celatingo de nia irado
estas la kunuleco kun Dio - Dio mem estas la domo kun multaj loĝejoj (kp
Joh 14, 2 kaj postaj). Sed ni povas suriri al tiu domo nur irante “al
Galileo” - irante laŭ la stratoj de la mondo, portante la Evangelion al
ĉiuj nacioj, portante la donacon de lia amo al la homoj de ĉiuj epokoj.
Tial la irado de la apostoloj vastiĝis ĝis la “limoj de la tero” (kp. Ago
1,6 kaj postaj); tiel sankta Petro kaj sankta Paŭlo iris ĝis Romon, la
urbo kiu tiam estis la centro de la konata mondo, vera “caput mundi”
(kapo de la mondo).
La procesio de la Sankta Ĵaŭdo akompanas Jesuon en lia soleco, al la
“krucvojo”. La procesio de Corpus Domini, male, respondas laŭ
simbola maniero al la ordono de la Resurektinto: mi iras antaŭ vi en
Galileo. Iru ĝis la limoj de la mondo, portu la Evangelion al la mondo.
Certe, la Eŭkaristio, pro la kredo, estas mistero de intimeco. La Sinjoro
starigis la Sakramenton en la Vespermanĝejo, ĉirkaŭata de sia nova
familio, de la dek du apostoloj, antaŭbildigo kaj antaŭigo de la Eklezio
de ĉiuj epokoj. Tial, en la liturgio de la pra-Eklezio, la disdono de la
sankta komunio estis enkondukita per la vortoj: Sancta sanctis - la
sankta donaco estas destinita al tiuj, kiujn oni igas sanktaj. Ĉi-maniere,
oni respondis al la admono adresita de sankta Paŭlo al Korintanoj: “oni
sin provu, kaj tiele manĝu el la pano kaj trinku el la kaliko...” (1Kor
11,28). Tamen, el ĉi tiu intimeco, kiu estas tutpersona donaco de la
Sinjoro, la forto de la sakramento de la Eŭkaristio iras trans la muroj de
niaj Preĝejoj. En ĉi tiu Sakramento, la Sinjoro ĉiam iras ale al la mondo.
Ĉi tiu universala aspekto de la eŭkaristia ĉeesto aperas en la procesio de
nia festo. Ni portas Kriston, kiu ĉeestas en la figuro de la pano, sur la
stratojn de niaj urboj. Ni konfidas ĉi tiujn stratojn, ĉi tiujn domojn -
nian ĉiutagan vivon - al lia boneco. Niaj stratoj estu la stratoj de
Jesuo! Niaj domoj estu domoj por Li kaj kun Li! Nia ĉiutaga vivo estu
trapenetrita de lia ĉeesto. Per ĉi tiu gesto, ni metas sub liajn okulojn
la suferojn de la malsanuloj, la solecon de la gejunuloj kaj maljunuloj,
la tentojn, la timojn - nian tutan vivon. La procesio volas esti granda
kaj publika beno por ĉi tiu nia urbo: Kristo estas, en persono, la dia
beno por la mondo - la radio de lia beno vastiĝu sur nin ĉiujn!
En la procesio de Corpus Domini ni akompanas la Resurektinton dum
lia irado al la tuta mondo - kiel ni diris. Kaj, ĝuste farante tion ĉi, ni
respondas ankaŭ al lia ordono: “Prenu kaj manĝu el ĝi... Trinku el ĝi vi
ĉiuj” (Mat 26,26 kaj postaj). Oni ne povas “manĝi” la Resurektinton,
ĉeestantan en la figuro de la pano, kiel simplan panpecon. Manĝi ĉi tiun
panon estas komuniki, estas eniro en la kunulecon kun la persono de la
vivanta Sinjoro. Ĉi tiu kunuleco, ĉi tiu ago de la “manĝo” estas reale
renkonto inter du personoj, estas sinallaso esti penetritaj de la vivo de
Tiu kiu estas la Sinjoro, de Tiu, kiu estas mia Kreanto kaj Elaĉetanto.
Celo de ĉi tiu kunuleco estas la asimiliĝo de mia vivo al la lia, mia
transformiĝo kaj konformiĝo kun Tiu, kiu estas vivanta Amo. Tial ĉi tiu
kunuleco implicas adoradon, implicas la volon sekvi Kriston, sekvi Tiun,
kiu iras antaŭ ni. Adorado kaj procesio estas sekve parto de unika gesto
de kunuleco; ili respondas al lia ordono: “Prenu kaj manĝu”.
Nia procesio finiĝas fronte al la baziliko de sankta Maria la Granda, per
la renkontiĝo kun la Madono, nomata de la kara Papo Johano Paŭlo la 2a
“eŭkaristia Virino”. Vere Maria, la Patrino de la Sinjoro, instruas al ni,
kio estas la eniro en la kunulecon kun Kristo: Maria oferis sian propran
karnon, sian propran sangon al Jesuo kaj Ŝi fariĝis vivanta tendo de la
Parolo, lasante ke lia ĉeesto penetru ŝian korpon kaj spiriton. Ni preĝu
al Ŝi, nia sankta Patrino, por ke Ŝi helpu nin malfermi, pli kaj pli, nian
tutan estaĵon al la ĉeesto de Kristo; por ke Ŝi helpu nin sekvi Lin
fidele, tagon post tago, laŭ la vojoj de nia vivo. Amen!
|