Papo Benedikto la 16a

25.05.2005 - Ĝenerala Aŭdienco

 

«Ankaŭ en malfacilaj situacioj la Sinjoro ne forlasas nin

kaj pro tio ni devas teni alta la torĉon de la kredo»

 

Tion diris Benedikto la 16a okaze de la merkreda ĝenerala aŭdienco de la 25a de majo 2005, kiun li dediĉis al komento de la psalmo 115. “Kristo estas la unua martiro - aldonis per imprivizitaj vortoj la Papo - kaj Li donis sian vivon en kunteksto de malamo kaj mensogo”, sed Li transformis sian pasionon en “Eŭkaristion” kiu estas “festo kaj savo”. Dio, aldonis Papo Ratzinger “ne estas indiferenta fronte al la tragedio de la homa sufero, sed Li eĉ rompas liajn ĉenojn”.

 

 

Psalmo 115 (116)

1    Mi amas, ke la Eternulo aŭdas mian voĉon

     Kaj mian petegon,

2    Ke Li klinis Sian orelon al mi;

     Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos.

3    Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto,

     Kaj turmentoj de Ŝeol min trafis;

     Suferon kaj ĉagrenon mi trovis.

4    Sed la nomon de la Eternulo mi vokis:

     Ho Eternulo, savu mian animon.

5    Favorkora estas la Eternulo kaj justa,

     Kaj nia Dio estas kompatema.

6    La Eternulo gardas la simplanimulojn;

     Mi estis en mizero, kaj Li min savis.

7    Revenu, ho mia animo, al via trankvileco,

     Ĉar la Eternulo faris al vi bonon.

8    Ĉar Vi savis mian animon de la morto,

     Miajn okulojn de larmoj,

     Miajn piedojn de falpuŝiĝo.

9    Mi irados antaŭ la Eternulo

     En la lando de la vivo.

10   Kun kredo mi diris:

     Mi estas tre afliktita.

11   Mi diris en mia konfuziĝo:

     Ĉu homo mensogas.

12   Kion mi redonu al la Eternulo

     Por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?

13   Mi levos la pokalon de savo,

     Kaj mi vokos la nomon de la Eternulo.

14   Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos

     Antaŭ Lia tuta popolo.

15   Grandvalora en la okuloj de la Eternulo

     Estas la morto de Liaj fideluloj.

16   Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo,

     Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino;

     Vi disigis miajn ligilojn.

17   Al Vi mi oferdonos dankan oferon,

     Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos.

18   Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos

     Antaŭ Lia tuta popolo,

19   En la kortoj de la domo de la Eternulo,

     Interne de vi, ho Jerusalem.

 

1. La Psalmo 115a, per kiu ni nun preĝis, ĉiam estis uzata de la kristana tradicio, ekde sankta Paŭlo kiu, menciante ĝian komencajn versojn laŭ la greklingva traduko “de la 70”, tiel skribis al la kristanoj de Korinto: « havante la saman spiriton de fido laŭ la skribo: Mi kredis, kaj tial mi parolis; ni ankaŭ kredas, kaj tial ankaŭ ni parolas» (2Kor 4,13).

La Apostolo sentas sin en spirita akordo kun la Psalmisto en la trankvila konfido kaj sincera atesto, malgraŭ la homaj suferoj kaj malfortaĵoj. Skribante al la Romanoj, Paŭlo citos la verson 2an de la Psalmo kaj priskribos kontraston inter la Dio fidela kaj la homo malkohereca: «Dio montriĝu vera, sed ĉiu homo mensoganto» (Rom 3,4).

La pliposta tradicio transformos ĉi tiun psalmon en celebradon de la martireco (kp. Origeno, Instigo al martiriĝo, 18) pro la deklaro pri la “grandvalora morto de la fideluloj” (kp. Psa 115,15). Aŭ ĝi igos ĝin eŭkaristia teksto konsidere al la aludo pri la “pokalo de savo” , kiun la Psalmisto levas alvokante al la nomo de la Sinjoro (kp. verson 13). Ĉi tiu pokalo estas identigita de la kristana tradicio kun la “kaliko de beno” (kp. 1Kor 10,16), kun la “kaliko de la nova Interligo” (kp. 1Kor 11,25 - Luk  22,20): ili estas esprimoj kiuj en la Nova Testamento resendas ĝuste al la Eŭkaristio.

 

2. En la hebrea originalo la psalmo 115a konsistigas unu tekston kun la antaŭa psalmo, la 114a. Ambaŭ estas unueca dankoesprimo, adresita al la Sinjoro kiu liberigas disde la koŝmaro de la morto.

En nia teksto aperas la rememoro pri angoroplena pasinteco: la preĝanto tenis alta la torĉon de la kredo, ankaŭ kiam sur liaj lipoj aperis la maldolĉeco de senesperiĝo kaj malfeliĉo (kp. Psa 115,10). Ĉirkaŭe, fakte, leviĝis kvazaŭ malvarma kurteno de malamo kaj trompado, ĉar la proksimulo manifestiĝis mensoganta kaj malfidela (kp. verson 11). La petego, tamen, nun transformiĝas en dankemon, ĉar la Sinjoro levis sian fidelulon el la malhela spiralo de mensogo (kp. verson 12).

La preĝanto, tiel, pretigas sin al danko-ofero, dum kiu li trinkos el la rita kaliko, la pokalo de la sankta oferverŝo, kiu estas signo de dankemo pro la liberigo (kp. verson 13). Sekve, la liturgio estas la privilegia loko en kiu levi dankeman gloradon al Dio la Savanto.

 

3. Fakte, oni eksplicite mencias, aldone al la ofera rito, ankaŭ la asembleon de la “tuta popolo” fronte al kiu la preĝanto plenumas siajn promesojn kaj atestas sian kredon (kp. verson 14). En tiu cirkonstanco li igos publika sian dankesprimon, bone sciante, ke ankaŭ kiam ŝvebas la morto, la Sinjoro estas klinita sur li kun amo. Dio ne estas indiferenta al la tragedio de sia kreitaĵo, sed Li rompas liajn ĉenojn (kp. verson 16).

La preĝanto, savita disde la morto, sentas sin “sklavo” de la Sinjoro, “filo de lia sklavino” (samloke), kiu estas bela oroenta esprimo por indiki tiun, kiu naskiĝis en la sama domo de la mastro. La psalmisto humile kaj kun ĝojo konfesas sian apartenon al la domo de Dio, al la familio de la kreitaĵoj en amo kaj en fideleco.

 

4. La Psalmo, ankoraŭ per la vortoj de la preĝanto, finiĝas denove memorigante la riton por dankesprimo, kiun oni celebros kadre de la templo (kp. versojn 17-19). Lia preĝo tiel staros en la komunuma medio. Lia persona travivaĵo estas rakontita por ke ĝi estu por ĉiuj instigo kredi kaj ami la Sinjoron. Fone, tial, ni povas ekvidi la tutan popolon de Dio, dum ĝi dankas la Sinjoron de la vivo, Kiu ne forlasas la justulon en la obskura sino de la doloro kaj de la morto, sed gvidas lin al espero kaj al vivo.

 

5. Ni finu nian mediton allasante nin al la vortoj de sankta Bazilo la granda, kiu, en la prediko pri la psalmo 115a, tiel komentis la demandon kaj respondon ĉeestantajn en la Psalmo: “Kion mi redonu al la Eternulo por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi? Mi levos la pokalon de savo”. La Psalmisto komprenis la multegajn donacojn ricevitajn de Dio: ekde neestaĵo li estis kondukita al estaĵo, li estis modlita el la tero kaj dotita per racio... li poste ekvidis la ekonomion de la savo favore al la homa ĝenro, agnoskante ke la Sinjoro donis Sin mem kiel elaĉeton anstataŭ ĉiujn nin; kaj li restas dubanta, serĉante, inter la multaj aferoj, kiuj apartenas al li, kiun donacon povu ja estas inda je la Sinjoro. Kion mi redonu al la Eternulo? Ne oferojn nek holokaŭstojn... sed mian tutan vivon mem. Pro tio li diras: Mi levos la pokalon de savo, nomante “pokalo” la suferon dum la spirita batalo, la reziston kontraŭ la pekado ĝismorte. Tio, kion, cetere, instruis nia Savanto en la Evangelio: Patro, se eblas, forestu el mi ĉi tiu kaliko; kaj denove al la disĉiploj: ĉu vi povas trinki el la kaliko kiun Mi trinkos? klare indikante la morton, kiun Li akceptis por la savo de la mondo”.

 

En sia saluto al la anglalingvaj pilgrimuloj, el Usono ĝis Ĉinio, Benedikto la 16a menciis la afrikan tagon, kiu oni solenas en la hodiaŭa 42a datreveno de la starigo de la organizaĵo por la afrika unuiĝo, nun nomata Afrika Unio: “Miaj pensoj kaj miaj preĝoj - li ekkriis - estas por la amata afrika loĝantaro”. “Mi kuraĝigas niajn katolikajn instituciojn daŭrigi sian malavaran atenton al iliaj bezonoj, kaj mi esperas kaj preĝas, ke la internacia komunumo estu pli kaj pli pridemandita de la problemoj de la afrika kontinento”.

Poste la alvoko transformiĝis en konkretan agon de solidareco, kiam Benedikto la 16a renkontis du afrikajn ŝtatestrojn kaj unu ĉefministron: Blaise Compaoré, prezidanto de Burkina Faso; Amadou Toumani Toure, prezidanto de la Respubliko de Malio, Absalom Themaba Diamini, ĉefministro de Reĝlando Svazilando.

Sed la momento de la specialaj salutoj, jam nun tradicie riĉa kaj festanta, vidis la Papon resti kun grupo de 50 rabenoj, kiuj en la nunaj tagoj, partoprenas en hebrea-kristana simpozio, organizita de la movado de la fajrujoj. Poste, dum tre aplaŭdita eksterprograma momento, Benedikto la 16a forlasis la sentegmentan ĵipon, per kiu li kompletigis la ĉirkaŭiron de la placo, por povi persone saluti grupon de ĉinaj pilgrimuloj el Hongkongo kaj el diversaj italaj urboj.

En sia plurlingvaj salutoj la Papo memorigis, ke morgaŭ, je la roma horo 19a, en la tago de la soleno de la Korpo de la Sinjoro, li gvidos la Meson sur la ŝtuparo de la roma baziliko de sankta Johano laterana, kun la posta tradicia procesio ĝis la baziliko de sankta Maria la granda: “mi invitas ĉiujn partopreni multnombraj en tiu celebro - diris Benedikto la 16a - por esprimi kune la kredon je Kristo ĉeestanta en la Eŭkaristio”.