|
La mistero de la Triunuo “superas la racion sen kontraŭdiri ĝin”, kaj
diras al ni, ke “Dio estas amo”: “Li ne estas soleco, sed perfekta
kunuleco”. Pro tio, ĉiu homo “bildo de Dio, realiĝas en la amo”. Per ĉi
tiu vortoj Benedikto la 16a hodiaŭ matene, antaŭ la Anĝeluso en placo
sankta Petro, klarigis la signifon de la hodiaŭa soleno de la Sanktega
Triunuo. La Papo poste adresis sian saluton ankaŭ al la itala nacia
Eŭkaristia Kongreso kiu komenciĝis hieraŭ en la itala urbo Bari: tiuj
“tagoj el tiom intensa preĝado kaj adorado de Kristo Eŭkaristio - li diris
- estigu en la itala Eklezio renovigitan ardon de kredo, espero kaj
karitato”.
Fronte al pluraj miloj da fideluloj alvenintaj el la tuta mondo al placo
sankta Petro, Benedikto la 16a klarigis la solenon de la Sanktega Triunuo,
deklarante ke “en la lumo de la paska mistero riveliĝas plene la centro de
la universo kaj de la historio: Dio mem, eterna kaj senfina Amo”.
“La parolo, kiu resumas la tutan revelacion estas ĉi tiu: ‘Dio estas amo’;
kaj la amo estas ĉiam mistero, realaĵo, kiu superas la racion sen
kontraŭdiri ĝin, eĉ, ekzaltas ĝiajn potencivojn. Jesuo revelaciis al ni la
misteron de Dio: Li, la Filo, konigis al ni la Patron kiu estas en la
ĉielo, kaj donis al ni la Sanktan Spiriton, la Amon de la Patro kaj de la
Filo. La kristana teologio resumas la veron pri Dio per ĉi tiu esprimo:
unika substanco en tri personoj. Dio ne estas soleco, sed perfekta
kunuleco. Pro tio la homa persono, bildo de Dio, realiĝas en la amo, kiu
estas sincera memdonaco”.
La Papo instigis kontempli “la misteron de la amo de Dio, partoprenata laŭ
eminentega maniero en la Sanktega Eŭkaristio, Sakramento de la Korpo kaj
de la Sango de Kristo, denova prezento de lia elaĉetanta Sinofero”. El tio
Benedikto la 16a adresis sian saluton al la partoprenantoj en la
Eŭkaristia Kongreso de la itala Eklezio: “En la koro de ĉi tiu Jaro
dediĉita al la Eŭkaristio - li diris - la kristana popolo konverĝas ĉirkaŭ
Kriston ĉeestanta en la Sanktega Sakramento, fonto kaj kulmino de ĝia vivo
kaj de ĝia misio”: “ĉiu paroĥo - estis la instigo de la Papo - estas
vokata remalkovri la belecon de la Dimanĉo, Tago de la Sinjoro, en kiu la
disĉiploj de Kristo renovigas en la Eŭkaristio la kunulecon kun Tiu, kiu
donas signifon al la ĝojoj kaj penoj de ĉiu tago. ‘Sen la Dimanĉo ni ne
povas vivi’: tion konfesis la unuaj kristanoj, ankaŭ koste de sia vivo,
kaj tion ni estas vokataj ripeti hodiaŭ”. Antaŭ ol iri persone, venontan
dimanĉon, al Bari por la konkluda Meso de la Eŭkaristia Kongreso,
Benedikto la 16a diris sin jam nun spirite unuigita kun tiu grava eklezia
evento: “Ni kune preĝe alvoku la peradon de la Virgulino Maria, por ke
tagoj el tiom intensa preĝado kaj adorado de Kristo Eŭkaristio estigu en
la itala Eklezio renovigitan ardon de kredo, de espero kaj de karitato”.
Poste la Papo konfidis al Maria ĉiujn infanojn, adoleskantojn kaj junulojn
kiuj dum la nuna periodo ricevas la Unuan Komunion aŭ la sakramenton de la
Konfirmacio. Fine, la salutoj en la hispana (“Saludo con afecto a los
peregrinos de lengua espańola, especialmente a los miembros de la Obra de
la Iglesia, llegados para participar en esta oración mariana. Profesad
vuestra fe en la Santísima Trinidad, glorificando, con vuestras palabras y
acciones, al Padre, al Hijo y al Espíritu Santo. ˇFelíz domingo!”),
en la pola (“Pozdrawiam pielgrzymów z Polski. Wszystkich polecam Matce
Bożej i z serca błogosławię”), en la germana (“Einen glaubensfrohen
Gruß richte ich an die Pilger deutscher Sprache, besonders an die
Erstkommunionkinder der polnischen Mission in Essen. Aus Liebe zu uns
Menschen hat der ewige Vater seinen Sohn gesandt und uns den Heiligen
Geist geschenkt, um uns zu Kindern Gottes zu machen. Erweisen wir uns
dieser Gnade würdig! Der Dreifaltige Gott erhalte euch allezeit in seiner
Liebe!”).
En sia finaj salutoj en la itala la Papo, fronte al la entuziasmo,
improvizite diris: “Mi salutas la itallingvajn pilgrimulojn...
(aplaŭdoj)... ili estas multaj, kiel oni vidas kaj aŭskultas (aplaŭdoj)...
Mi deziras al ĉiuj bonan dimanĉon kaj bonan feston”.
|