|
La Papo faris matene de sabato la 21an de majo 2005 viziton al la ŝtatsekretariejo, akceptita de
la ŝtatsekretario kardinalo Angelo Sodano. En etoso aparte elkora la Papo
parolis improvizite substrekante la gravecon de la tasko de siaj plej
proksimaj kunlaborantoj “Ni ne laboras por defendi povon (ni ne havas
surteran povon), nek por prestiĝo, nek por pligrandigi firmaon aŭ ion
similan. Ni laboras reale por ke la vojoj de la mondo estu malfermitaj al
Kristo, kaj nia tuta laboro, en ĝiaj pluraj branĉoj, finfine utilas ĝuste
por ke lia Evangelio kaj tiel la ĝojo de la elaĉeto povu atingi la
mondon”. “Ni klopodas labori unuigitaj formante preskaŭ apostolan
vespermanĝejon, ĉirkaŭ la posteulo de Petro”: per ĉi tiuj vortoj la
ŝtatsekretario Kardinalo Angelo Sodano akceptis la Papon. En sia saluto la
kardinalo memorigis la eksterordinaran mision de la Papo por la disvastigo
de la Evangelio en la hodiaŭa mondo, sindevigo en kiu kunlaboras tiuj kiuj
aktivas en la du sekcioj de la ŝtatsekretariejo. “Ni klopodas plenumi nian
servon - aldonis kardinalo Sodano - per la metoda diligenteco de la abeloj
tiel bone bildigitaj en la papa insigno de Papo Urbano la 8a en diversaj
anguloj de la apostola palaco kaj de la baziliko de sankta Petro”.
|