|
En via servado en la vatikana diplomataro vi devas kultivi la du
dimensiojn de la Eklezio: la kunuleco kaj la misiado. Jen la forta instigo
kiun Benedikto la 16a adresis al la membroj de la Papa Eklezia Akademio -
institucio por la formado de la vatikana diplomataro - kiun li akceptis
aŭdience vendrede la 20an de majo. Por kiel eble plej bone plenumi ĉi tiun
delikatan taskon, li diris, necesas firma kultura pretiĝo, esti
ekzemplodonaj pastroj kaj ne lasi ke oni estu tentataj de la logiko de la
povo. La papa eklezia akademio - kiu iam nomiĝis papa akademio de la
ekleziaj nobeluloj - estis fondita en 1701 fare de papo Klemento la 11a.
Ĝi havas la celon formi, per studkurso, junajn ekleziulojn por la
diplomatia servado de la Sankta Seĝo, post akiro de la universitata
diplomo pri kanona juro.
|