Papo Benedikto la 16a (2005-     )

19.05.2005

La kondamno de Benedikto la 16a
kontraŭ la nazia barbareco

 

Ĵaŭdon la 19an de majo 2005, vespere, la Papo spektis en la aŭlo Paŭlo la 6a la filmon pri la juneco de Johano Paŭlo la 2a (“Karol, viro kiu fariĝis Papo”). Je la fino Benedikto la 16a volis rememorigi kaj forte kondamni la hororaĵojn de la naziista reĝimo

 

Antaŭ la projekciado, la Papo ĉeestis la liveron de dekoracio al sia frato Georg

   

 

La rememoro pri Johano Paŭlo la 2a, la nuntempo de la papado de Benedikto la 16a. En etoso de granda emocio, ĵaŭde vespere en la aŭlo Paŭlo la 6a, la filmo “Karol, viro, kiu fariĝis Papo” estis la motivo por memorigi la aberaciojn de la dua mondmilito. La Sankta Patro kondamnis la perforton de naziismo kaj de ateisma komunismo.

Je la fino de la projekciado la Papo volis rememorigi la nazian okupadon de Pollando kaj la genocidon de la hebreoj. “Kruelegaj krimoj, kiuj montras la tutan malbonon, kiun enhavis en si la nazia ideologio”. En tiu etoso de doloro kaj perforto la juna Karol Wojtyła decidis doni decidan turnopunkton al sia vivo, respondante al la dia voko al pastreco. La filmo skuas, sed por Benedikto la 16a ĝi estas invito reagi kontraŭ la malbono.

“La filmo prezentas scenojn kaj eventojn kiuj, en sia krudeco, estigas en tiuj, kiuj vidas ilin, instiktan repuŝon el hororo kaj instigas mediti pri la abismoj de maljustaĵoj kiuj povas kaŝiĝi en la homa animo. Santempe, la reelvoko de similaj kruelegaĵoj ne povas ne revigligi, en ĉiu persono el rektaj sentoj, la sindevigon fari ĉion, kion oni povas fari, por ke neniam plu ripetiĝu eventoj el tiom malhumana barbareco”.

La dua mondmilito, finiĝinta antaŭ 60 jaroj, semis detruadon kaj morton, diris la Papo. “Ĉiufoje kiam diktatura ideologio subtretas la homon, la tuta homaro estas serioze minacata. Kun la paso de la tempo, la rememoroj ne devas paliĝi; ili devas male iĝi severa leciono por la nia kaj la estontaj generacioj. Ni havas la devon rememorigi, aparte al la gejunuloj, kiajn formojn de senprecedenca perforto povas atingi la malŝato de la homo kaj la malrespekto de liaj rajtoj”.

Sed en la historio de la homo plektiĝas la agado de Dio: “Kiel eblas ne legi je la lumo de providenca dia projekto, la fakton, ke sur la katedro de Petro, post pola Papo, viciĝis civitano de tiu tero, Germanio, kie la nazia reĝimo povis plifirmiĝi kun granda virulenteco, atakante poste la najbarajn landojn, inter kiuj, aparte, Pollandon? Ambaŭ ĉi tiuj Papoj dum juneco - kvankam en kontraŭaj inter si frontoj kaj en diversaj situacioj - devis koni la barbarecon de la dua mondmilito kaj de la sensenca perforto de homoj kontraŭ aliaj homoj, de popoloj kontraŭ aliaj popoloj”.

Fronte al la malbono, tamen, ne ekzistas alia vojo krom la pardono. Pro tio Benedikto la 16a citis la vortojn, kiujn la polaj episkopoj, dum la lastaj tagoj de la 2a vatikana Koncilio, skribis al la germanaj episkopoj: “Ni pardonas kaj ni petas pardonon”. “En la prediko de pasinta dimanĉo, mi memorigis al la novpastroj ke ‘nenio povas plibonigi la mondon, se oni ne superas la malbonon, kaj la malbonon oni povas superi nur per la pardono’. La komuna kaj sincera kondamno de naziismo, samkiel de ateisma komunismo, estu por ĉiuj sindevigo por konstrui sur la pardono la repaciĝon kaj la pacon”.

Kaj pardoni ne signifas forgesi, aldonis plie la Papo, repensante al tio, kion skribis Johano Paŭlo la 2a: “Se la memoro estas leĝo de la historio, la pardono estas potenco de Dio, potenco de Kristo kiu agas en la eventoj de la homoj”. La lasta penso de la Papo iris al Maria, al Kiu li konfidis la petdezirojn de paco portatajn de la koro de ĉiu homo: “Ke Ŝi, la Reĝino de paco, fortigu la malavarajn zorgojn de tiuj, kiuj celas devigi sin por la starigo de la vera paco sur la kolonoj de la vero, de la justeco, de la libereco kaj de la amo”.

 

19.05.2005

La dankemo de Benedikto la 16a pro la alta dekoracio, kiun Aŭstrio donis al lia frato Georg.

Honoraĵo pro vivo dediĉita al la “religia muziko”, en tiu “lulilo” de la 7 muziknotoj kiu estas Aŭstrio. Ricevis la dekoracion, ĵaŭde, mons-ro Georg Ratzinger, frato de Benedikto la 16a, kiu volis ĉeesti, en la malgranda salono de la Aŭlo Paŭlo la 6a, je la livero de la “Unuaklasa Honorkruco”, liverita al mons-ro Georg Ratzinger fare de la ambasadoro de Aŭstrio ĉe la Sankta Seĝo, Helmut Turk. “Mi trovas tre bela la fakton, ke mia frato, kiu dum 30 jaroj sindevigis tiom multe por la religia muziko en la Katedralo de Ratisbono kaj en la resto de la mondo, ricevu agnoskoateston el tiom kompetenta flanko”, komentis je la fino de la ceremonio la Papo, parolante en la germana. Li ankaŭ ŝercis, dirante: “Ŝajnas al mi strange paroli nun. Dum mi malsupreniris, la sekretario diris al mi tre taŭge: ‘Nun, kara Sankta Patro, estas via frato la plej grava persono’. Pri tio ekzistas neniu dubo”.

 “Mia frato jam diris tion: ‘Aŭstrio estas laŭ aparta maniero, Lando de muziko’. Kiu pensas al Aŭstrio - daŭrigis Benedikto la 16a - unue pensas al la beleco de la kreaĵaro, kiun la Sinjoro donis al tiu nia proksima Lando. Oni pensas al la beleco de la konstruaĵoj, al la elkoreco de la personoj, sed ankaŭ kaj ĉefe al la muziko, kies grandaj nomoj estis jam diritaj, kaj ankaŭ al la praktiko de muziko”. Kaj menciante la nomojn de la “Etaj kantistoj de Vieno”, de la “Wiener Philharmoniker” kaj de la “Festivalo de Salzburgo”, la Papo dankis “tutkore” la aŭstriajn aŭtoritatulojn, ĉar ili volis honori tiel lian fraton. “Mi imagas - finis la Papo - ke ankaŭ por la nova generacio de la kantistoj de la Katedralo, al kiuj instruis la Kapelmajstro, estas motivo de ĝojo kaj kuraĝigo la fakto, ke oni agnoskas la laboron de 30 jaroj kaj ke tio povas helpi ilin, dum ĉi tiu tempo kiam ni aparte bezonas tion, honori la mesaĝon de la bona Dio kaj konduki la homojn al la ĝojo, kun nova elano kaj entuziasmo”.