|
“Mi deziras
rememorigi ke hodiaŭ estas la naskiĝdatreveno de nia amata Papo Johano
Paŭlo la 2a. Li fariĝus hodiaŭ 85-jaraĝa kaj ni estas certaj, ke el la
alto li vidas nin kaj li estas kun ni. En ĉi tiu okazo ni volas diri al la
Sinjoro grandan dankon pro la donaco de tiu Papo kaj ni volas diri dankon
al la Papo mem pro ĉio, kion li faris kaj trasuferis”.
Staranta,
kun la manoj alprenitaj al la mikrofono kaj kun sur la lipoj plia penso
neantaŭvidita de la oficiala teksto, sed diktita de la amemo por tiu, kiu
estis antaŭ li estro de la Eklezio: Benedikto la 16a tiel komencis la
hodiaŭan ĝeneralan aŭdiencon, en la tago en kiu Johano Paŭlo la 2a estus
ricevinta la ĉirkaŭbrakon de la popolamaso pro sia datreveno. Kaj tiu
ĉirkaŭbrako alvenis same el la 30.000 kiuj, per siaj pluvombreloj
trempitaj de pluvo, kovris placon sanktan Petron realigante koloran
tapiŝon.
La paŝtista
instruo de la Papo pri la Liturgio de la vesperaj preĝoj fokusiĝis sur la
Psalmo 112 (113):
1 Haleluja!
Gloru, sklavoj de la Eternulo,
Gloru la nomon de la Eternulo.
2 La nomo de la Eternulo estu benata
De nun kaj eterne.
3 De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia
malleviĝejo
Estas glorata la nomo de la Eternulo.
4 Alte super ĉiuj popoloj estas la
Eternulo;
Super la ĉielo estas Lia gloro.
5 Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio,
Kiu sidas alte,
6 Kiu kliniĝas por rigardi
La ĉielon kaj la teron,
7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon,
El la koto levas malriĉulon,
8 Por sidigi lin kun eminentuloj,
Kun la eminentuloj de lia popolo?
9 Li donas familion al senfruktulino,
Kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj.
Haleluja!
Simpla kaj
bela, diris la Papo, “vera enirpordego al eta kolekto” de ses psalmoj, el
kiuj ĝuste la psalmo 112a reliefiĝas pro siaj versoj de gloro al Dio, kiu
liberigis la elektitan popolon disde la egipta sklaveco. La eldiro de
ĝiaj amoplenaj versoj, rimarkigis
Benedikto la 16a, “estas kvazaŭ senĉesa spirado kiu leviĝas el la tero al
la ĉielo por glori la Sinjoron, Kreanton de la universo kaj de la
historio”. Sed la vera grandeco de la psalmo estas en la intuicio de la
verkinto: tiu dia transcendo, “priskribita per vertikalaj bildoj”, multe
trans la homa horizonto, redonas al la homo ne Dion foran en Sia
senfineco, sed proksiman kaj zorgeman: “Liaj okuloj ne estas fieraj nek
senpartoprenaj, kiel tiuj de malvarma imperiestro. La Sinjoro - diras la
psalmisto - ‘kliniĝas por rigardi’ (...) La Sinjoro kliniĝas kun zorgemo
sur nian etecon kaj mizeron, kiuj puŝus nin malantaŭeniri timoplenaj. Li
alrigardas rekte per sia amoplena rigardo kaj per sia efika sindevigo al
la lastaj kaj al la mizeruloj de la mondo: ‘el la polvo restarigas
mizerulon, el la koto levas malriĉulon’. Dio kliniĝas, sekve, sur la
bezonantojn kaj suferantojn, por konsoli ilin”.
La psalmo
112a montras ĉi tiun dian preferon per efikaj bildoj: la mizerulo kiu
sidas kun eminentuloj aŭ, substrekis la Papo “la sola kaj sterila virino,
humiligata de la antikva socio kvazaŭ ŝi estus seka kaj senutila
arbobranĉo”, al kiu “Dio donas honoron kaj la grandan ĝojon havi plurajn
infanojn”. En ĉi tiuj versoj, finis Benedikto la 16a “oni facile ekkaptas
(...) la antaŭbildigon de la vortoj de Maria en Magnificat, la
kantiko pri la elektoj de Dio, kiu ‘rigardas la humilecon de Sia
sklavino’”.
Inter la
svarmaj grupoj de fideluloj en placo sankta Petro - kun kiuj ankaŭ je la
momento de la foriro, la Papo longtempe serĉis kontakton, manpremante,
interparolante kaj benante - ĉeestis la japanaj budhanoj de movado Risho
Kosei-kai, al kiuj Benedikto la 16a adresis specialan saluton, samkiel li
donis “specialan apostolan benon” al la grupo de rusaj pilgrimuloj,
gvidataj de ĉefepiskopo Tadeusz Kondrusiewicz. Iom poste la Papo salutis la
gepatrojn de Terri Schiavo, la usona virino mortinta la pasintan 31an de
marto, post 15 jaroj da komato.
Post invito al
ĉiuj pliprofundigi la preĝadon de la Rozario, Benedikto la 16a finis la
ĝeneralan aŭdiencon memorigante la ceremonion per kiu en la centritalia
regiono Abruco, la naciaj kaj lokaj aŭtoritatuloj dediĉis hodiaŭ al Johano
Paŭlo la 2a unu el la montpintoj de montaro Gran Sasso, alta 2.424
metrojn, kaj la padon kiu kondukas al ĝi, kiun oni nomis “Pado Papo Wojtyła”: ĝi startas el la mezepoka preĝejeto, plurfoje vizitata de la
forpasinta Papo.
|