|
Kun ĉi tiu instigo Benedikto la 16a salutis ĉi-matene, en la aŭlo Paŭlo la
6a en Vatikano, la pilgrimulojn kiuj partoprenis la 14an de majo en la
ceremonio por beatproklamo de Patrino Ascensión Nicol Gońi kaj Fratino
Marianne Cope.
Du “ekzemplodonaj atestantinoj pri la karitato de Kristo”, kies vivo kaj
kies agadoj, ankaŭ post preskaŭ unu jarcento, klarigas al ni “la signifon
kaj valoron de nia kristana vokiĝo”. Benedikto la 16a meditis pri la
humana kaj spirita dimensio, kiu ebligis al du virinoj enamiĝintaj je Dio
kaj je la malriĉuloj, transformi etan peruan vilaĝon kaj insulon loĝatan
de lepruloj, en du oazojn de sociala elaĉeto kaj de suferado mildigata de
la kredo. Parolante en la hispana, Benedikto la 16a diris al la monaĥinoj
kiuj alvenis por Patrino Ascensión: “Konservu vivanta la sperton de la
serĉo de Dio en la misiista vivo (...) kaj la spiriton de frateco en viaj
komunumoj”. Tiu spirito (aldonis la Papo, adresante sin al la spiritaj
filinoj de Patrino Ascensión Nicol Gońi, la domenikaninoj misiistinoj de
la Rozario) kiu igas “pretaj iri tien, kie pleje estas necese por la
Eklezio, per la stilo kiu kondukis Patrinon Ascensión” ĝis la teroj de
Porto Maldonado.
Ankaŭ Fratino Marianne Cope realigis paĝon de “eksterordinara apostolado”
inter la lepruloj de Molokai, “la malbenita insulo” de Havajo, kie tiu
religiulino starigis misiejon, restante dum 35 jaroj apud la lepruloj ĝis
sia morto. Parolante en la angla, Benedikto la 16a reliefigis la “heroecan
virton” de la novbeatulino, memorigante kiel estis ŝi la unika persono kiu
respondis per kuraĝa “jes” al la episkopo, kiu lanĉis alvokon por la
inaŭguro de la misiejo en la leprulejo. Jeso kiu fontis el la franciskana
spiritualeco kiu animis Fratinon Marianne, superulino de la Kongregacio de
la Franciskanaj Monaĥinoj de Syracuse. “Sendube la malavareco de Patrino
Marianne estis, home parolante, ekzemplodona”.
Sed, rimarkigis Benedikto la 16a, “la bonaj intencoj kaj la manko de
egoismo, per si mem, ne taŭge klarigas ŝian vokiĝon”, kiu fariĝas
komprenebla, male - li asertis - en la perspektivo de kredo plene
radikiĝinta en Kristo: “La Virgulino Maria akirigu al ni la donacon de
konstanta fideleco je la Evangelio. Ŝi helpu nin sekvi la ekzemplon de la
novaj beatulinoj kaj strebi senlace al sankteco”.
* * *
Maria Anna Barbara Cope, Barbara Koob (naskita en 1838 kaj mortinta en
1918), estas konata kiel Patrino Marianna de Molokai, insulo de Havajoj
kie ŝi fariĝis fratino de la lepruloj. El Germanio kie ŝi naskiĝis ŝi
migris apenaŭ 2-jara kun la familio al Usono. En 1862 ŝi eniris la trian
franciskanan ordenon en Syracuse (Novjorko) kie ŝi havis diversajn
taskojn. En 1883 kun aliaj fratulinoj ŝi atingas insulojn Havajojn por
aranĝi asistadon al lepruloj. Ŝi pensas ke ŝi restos tie dum malmultaj
semajnoj; male ŝi donacos al tiuj lokoj 35 jarojn de sia vivo. Insuloj
Havajoj fakte estis la loko kien la registaro sendis ĉiujn infektitojn.
Fratino Marianna fariĝis la daŭrigantino de la agado por la lepruloj de
beata Damien de Veuster. Ŝi mortis en 1918 pro koratako.
Fratino Ascension Nicol Gońi naskiĝis en Tafalla, Hispanio, en 1868;
14-jaraĝa ŝi eniris la Kolegion de sankta Roza en Huesca. En 1886 ŝi
eldiris la unuajn religiajn votojn kaj komencis labori kiel instruistino.
En 1918 ŝi fondis la ordenon de la Domenikanaj misiistinoj de la Rozario.
Post tuta vivo dediĉita al misiado, ŝi mortis en 1940 en Pamplona. Hodiaŭ
la monaĥinoj de tiu ordeno estas 785, laboras por edukado, sanitaraj
servoj (ĉefe por preventado) kaj en socialaj servoj.
|