|
La Spirito de Dio estas ponto inter la ĉielo kaj la tero. La Spirito de
Dio en la vespermanĝejo lanĉas la Eklezion trans la Babelon de la divido
de lingvoj, de la rasoj, de la fermo de la koroj, petante al la Apostoloj
kaj al ĉiu el iliaj posteuloj, en la pastreco, esti universalaj servantoj
de tiu lumo kaj de la paco de Kristo: kiu vivas en la Eŭkaristio, kiu
havas la povon pardoni, kiu estas anoncata en la misiado.
Du tagojn post arigo de la roma pastraro ĉirkaŭ si kaj post la medito pri
la servado de pastreco, Benedikto la 16a persone ordinis ĉi-matene 21
novajn pastrojn el tri kontinentoj, dum longdaŭra (3 horojn kaj 20
minutojn) kaj solena ceremonio en la baziliko de sankta Petro, en la tago
de la granda festo de Pentekosto.
Prezentante la signifon de Pentekosto, la Papo reliefigis la bildojn kaj
simbolojn el la liturgiaj legaĵoj de la Agoj de la apostoloj kaj de la
Evangelio: la vento kaj la fajro, kiuj enirrompas en la Vespermanĝejon, la
ĉeesto de Jesuo, kiu eniras kiam la pordoj estas fermitaj, elspirante la
Spiriton.
Kaj kiam venis la
Pentekosta tago, ili ĉiuj estis unuanime en unu loko. Kaj subite venis el
la ĉielo sono kvazaŭ blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan
domon, kie ili sidis. Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro,
kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj
komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.
Kaj en Jerusalem tiam loĝis piaj Judoj el ĉiu nacio sub la ĉielo. Kaj kiam
aŭdiĝis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis
ilin paroli per lia propra dialekto. Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj miris,
dirante unu al alia: Rigardu! ĉu ne estas Galileanoj ĉiuj tiuj
parolantoj? Kiel do ni aŭdas ĉiu en sia dialekto, en kiu ni naskiĝis?
Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj loĝantoj en Mezopotamio, Judujo,
Kapadokio, Ponto kaj Azio, Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de
Libio apud Kireno, kaj pasloĝantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj, Kretanoj
kaj Araboj - ni aŭdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio.
(Ago 2,1-11)
Kiam do estis vespero
en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la
pordoj, kie la disĉiploj estis, pro timo antaŭ la Judoj, Jesuo venis kaj
staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi. Kaj dirinte tion, li
montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La disĉiploj do ĝojis,
vidante la Sinjoron. Jesuo denove diris al ili: Paco al vi; kiel la Patro
sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas. Kaj dirinte tion, li elspiris sur
ilin, kaj diris: Ricevu la Sanktan Spiriton: kies pekojn vi pardonos, al
tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj (Joh 20,
19-23)
Tiuj samaj simboloj, la vento kaj la fajro - kiuj antaŭ jarcentoj sigelis
la pakton de Dio kun la elektita popolo, kiu liberiĝis per tiu libereco
ordigita de la dek Ordonoj - nun plivastigas la eventon de Sinajo. “La
Sankta Spirito donacas la komprenon. Li superas la rompon kiu komenciĝis
en Babelo - la konfuzo de la koroj, kiu starigas nin unuj kontraŭ la
aliajn - kaj malfermas la landlimojn”.
La Eklezio devas ĉiam nove fariĝi tio, kio ĝi jam estas: ĝi devas malfermi
la landlimojn inter la popoloj kaj trarompi la barilojn inter la klasoj
kaj la rasoj. En ĝi ne povas esti forgesitoj nek malŝatatoj (...) La vento
kaj fajro de la Sankta Spirito devas senĉese malfermi tiujn landlimojn
kiujn ni, la homoj, daŭre starigas inter ni; ni devas ĉiam denove pasi el
Babelo, el la enfermiĝo en ni mem, al Pentekosto”.
Benedikto la 16a poste parolis pri la sceno de la Vespermanĝejo. Jesuo
eniras dum la pordoj estas fermitaj kaj diras al la disĉiploj: “Paco al
vi!”. “Ni - li rimarkigis - fermas niajn pordojn daŭre, ni volas resti en
sekureco kaj ne esti ĝenataj de aliaj nek de Dio”. Sed la paco, kiun
Kristo anoncas, nuligas tian distancon: ĉi tiu saluto de la Sinjoro,
deklaris Benedikto la 16a, “estas ponto, kiun Li starigas inter ĉielo kaj
tero”.
“Li malsupreniras sur ĉi tiu ponto ĝis nin kaj ni povas supreniri, sur ĉi
tiu ponto de paco, ĝis Lin. Sur tiu ĉi ponto, ĉiam kune kun Li, ankaŭ ni
devas alveni ĝis la proksimulon, ĝis tiun, kiu bezonas nin. Ĝuste
malaltiĝante kune kun Kristo, ni altiĝas ĝis Lin kaj ĝis Dion: Dio estas
Amo kaj tial la malsupreniro, la malaltiĝo, kiun la amo petas de ni, estas
samtempe la vera suriro. Ĝuste tiel, malaltigante nin, ni atingas la
altecon de Jesuo Kristo, la veran altecon de la homa estulo.
Post la pacosaluto, daŭrigis la Papo “estas du decidaj gestoj: Kristo
donas al la disĉiploj sian misiistan ordonon kaj sekve Li elspiras sur
ilin la Sanktan Spiriton. Kiel en Genezo, Dio elspiras en la homon la dian
blovon de la vivo, tiel Jesuo “elspiras sur la apostolojn kaj donas al ili
laŭ nova maniero, pli granda, la ‘spiron’ de Dio”. Al tiu elspiro,
substrekis la Papo, la Sinjoro kunligas la “povon pardoni”.
“La forto, kiu malfermas kaj superigas Babelon, estas la forto de la
pardono. Jesuo povas donaci la pardonon kaj la povon pardoni, ĉar Li mem
suferis la postsekvojn de la kulpo kaj ilin malaperigis ilin en la flamo
de Sia amo. La pardono venas el la kruco; Li transformas la mondon per la
amo kiu sin donas”.
La pardono estas “la maniero per kiu Dio venkas”, aldonis la Papo, kiu
poste klarigis al la novpastroj kiel la spirita riĉeco de Pentekosto
koncernas ilin. La paco-saluto de Jesuo en la Vespermanĝejo, li diris,
elvokas antaŭ ĉio “la grandan misteron de la kredo, la Sanktan
Eŭkaristion”. “Lasu vin esti altirataj ĉiam denove en la Sanktan
Eŭkaristion, en la vivo-kunulecon kun Kristo. Konsideru kiel centron de
ĉiu tago povi celebri ĝin laŭ inda maniero. Konduku la homojn ĉiam denove
al tiu mistero. Helpu ilin, deirante el ĝi, alporti la pacon de Kristo en
la mondon”.
“Krome, per la pastra ordino - daŭrigis Benedikto la 16a - vi metas vin en
la mision de la apostoloj: la Sankta Spirito estas vento, sed ĝi ne estas
amorfa. Li estas orda Spirito. Kaj Li manifestiĝas ĝuste ordigante la
mision, en la sakramento de la pastreco, per kiu daŭras la paŝtista
servado de la apostoloj. Pere de ĉi tiu paŝtista servado, vi estas
enigitaj en la grandan serion de tiuj, kiuj, ekde Pentekosto, ricevis la
apostolan mision”.
Fine, denove, esti sacerdotoj signifas akiri de Dio “la povon de la
pardono”. La Papo difinis la Sakramenton de pentofaro “unu el la plej
valorriĉaj trezoroj de la Eklezio, ĉar nur en la pardono, plenumiĝas la
renoviĝo de la mondo”: “nenio povas plibonigi la mondon, se oni ne superas
la malbonon. Kaj la malbonon oni povas superi nur pere de la pardono.
Certe, ĝi devas esti efika pardono. Sed ĉi tiun pardonon povas doni al ni
nur la Sinjoro. Pardono, kiu ne forigas la malbonon nur vorte, sed kiu
reale transformas ĝin”.
JE REGINA COELI
Iom pli 20 minutojn post tagmezo, kiam finiĝis per granda aplaŭdo la
ceremonio en la baziliko, Benedikto la 16a revenis al la apostola palaco
kaj aperis je la fenestro de sia privata kabineto por la trapreĝo de
Regina Coeli. Al la granda popolamaso ariĝinta en la placo - almenaŭ
50.000 personoj - la Papo unue pardonpetis pro la malfruo per kiu finiĝis
la ceremonio en la baziliko. Poste li dankis Dion pro la novaj 21 pastroj
donitaj de Dio al la Eklezio, invitante ĉiujn preĝi por ke “en Romo,
samkiel en la tuta mondo, floru kaj maturiĝu multaj kaj sanktaj pastraj
vokiĝoj”. La “feliĉa koincido inter la Pentekosto kaj la Pastraj Ordinoj -
li aldonis - invitas min substreki la nedisigeblan ligon kiu ekzistas, en
la Eklezio, inter la Spirito kaj la institucio”.
“Sen la Sankta Spirito, la Eklezio limiĝus je organizaĵo pure homa,
plipezigita de siaj strukturoj mem. Sed, siavice, en la planoj de Dio la
Spirito utiligas kutime la homajn peradojn por agi en la historio. Ĝuste
pro tio Kristo, kiu starigis Sian Eklezion sur la fundamento de la
Apostoloj alpremintaj sin ĉirkaŭ Petro, ĝin pliriĉigis per la donaco de
Sia Spirito, por ke dum la jarcentoj Li ĝin konsolu kaj gvidu al la tuta
kompleta vero”.
Post la mariala preĝo, la longa mateno finiĝis per la salutoj en la Papo
en la germana kaj itala al kelkaj ĉeestantaj grupoj.
|