Papo Benedikto la 16a (2005-     )

13.05.2005 AL LA ROMA PASTRARO

TRE BALDAŬ KOMENCIĜOS LA PROCEZO POR BEATPROKLAMO

DE JOHANO PAŬLO LA 2a

 

- La anoncon donis Benedikto la 16a en la tago de sia aŭdienco al la roma pastraro kaj de la ekposedo de la papa loĝejo en la laterana palaco. La Papo meditis pri la signifo kaj misio de la pastreco, respondante al la demandoj de la romaj paroĥestroj, dediĉante signifajn vortojn interalie al Afriko.

   

Benedikto la 16a “maldevigis al la 5-jara atendoperiodo post la morto de la Diservanto Johano Paŭlo la 2a (Karol Wojtyła), Supera Pontifiko, tiel ke la proceso por beat- kaj sanktproklamo de la Diservanto mem povu tuj komenci”. Per ĉi tiuj vortoj (el la latinlingva komuniko de la Prefekto por la kongregacio por juĝaferoj pri la sanktuloj, kiun Benedikto la 16a legis publike)  ĉi-matene la Papo donis anoncon atenditan de milionoj da fideluloj en la tuta Eklezio. La anoncon li donis en la baziliko de sankta Johano laterana, dum la renkonto kun la roma pastraro.

La latinlingvan formulon akceptis longega aplaŭdo kaj kortuŝita emocio: temis pri granda informo kiu surprize atingis la universalan Eklezion kaj la mondon: Johano Paŭlo la 2a estos baldaŭ beata. Per emocia rideto Benedikto la 16a anoncis la esceptan malobservon de la Kanona Juro, kiu - nur 42 tagojn post la morto de Papo Wojtyła - esence respondas al tiu krio kiu eliris el la koroj de ĉiuj en placo sankta Petro, la pasintan 8an de aprilo, tago de la funebra rito de Johano Paŭlo la 2a: “Tuj sankta!”.

La anonco de la papa eksterregula permeso - signife donita la 13an de majo, festo de la Madono de Fatimo -  pri kiu Johano Paŭlo la 2a diris en sia testamento, ke li ŝuldas al Ŝi sian “duan” vivon - estis la centra momento de la la grava ĉi-matena rendevuo de ĉi tiu papado-komenco: la ekposedo de la papa loĝejo en la Laterano fare de Benedikto la 16a, kiel episkopo de Romo. La Papo volis renkonti en la baziliko la roman pastraron, por la tradicia jara aŭdienco, proponante vastan mediton pri la spirita esenco kaj servada naturo de la pastreco, kaj poste dialogante kun la pastroj, aŭskultante kaj respondante al iliaj demandoj.

Benedikto la 16a eniris la lateranan bazilikon ĉirkaŭ la horo 10a, akompanata de la kardinalo vikario Camillo Ruini, de la vicadministranto, mons-ro Luigi Moretti, kaj de la ĝenerala sekretario de la Vikariejo, mons-ro Mauro Parmeggiani. La Papo trairis la centran navon de la baziliko salutante la romajn paroĥestrojn kiuj etendiĝis por manpremi al li.

 

Post la saluto de kard. Ruini, kiu anoncis la estontan denovan ĉeeston kaj paroladon de la Papo en la baziliko dum la malfermo de la dioceza renkontiĝo pri la familio, la venontan 6an de junio - Benedikto la 16a volis tuj saluti “kun amika animo” ĉiun pastron engaĝitan kiel li “en la ĉiutaga zorgo en la vinberejo de la Sinjoro”. La funebra rito de Johano Paŭlo la 2a, li diris, elmontris kiel la Eklezio de Romo estas “profunde unuigita kaj fervoroplena”. Certe, ĝi estas merito de la romaj pastroj, li rekonis, vokataj akceli kune kun li “la ekzemplecon” de la roma Eklezio.

“Mi kalkulas je vi, je via preĝado, je via akcepto kaj sindediĉo, por ke ĉi tiu nia amata Diocezo respondu pli kaj pli malavare al la vokiĝo, kiun la Sinjoro konfidis al ĝi. Kaj miaflanke mi diras al vi: vi povas kalkuli, malgraŭ miaj limoj, je la sincereco de mia patra amemo”.

Benedikto la 16a proponis poste analizon pri la nuntempa situacio de la Eklezio. Se jam estas malantaŭ la ŝultroj, li rimarkis, la tempo de la “krizo de identeco” kiu “turmentis” multajn pastrojn en la pasinteco, “restas tamen tre ĉeestaj - li diris - tiuj motivoj de ‘spirita dezerto’ kiuj afliktas la homaron de nia epoko kaj kiuj sekve minacas ankaŭ la Eklezion, kiu vivas en ĉi tiu homaro”. Kiel eblas ne timi, li demandis sin tiam, “ke ili insidu ankaŭ la vivon de la pastroj?”. El tio la parolado eniris, laŭ tre densa konceptado, en la kernon de la pastra servado: “Ni estas taskitaj ne diri multajn vortojn, sed iĝi reeĥo kaj liverantoj de unika “Parolo”, kiu estas la Parolo de Dio fariĝinta karno por nia savo (…) Karaj pastroj de Romo, la Sinjoro vokas nin amikoj, igas nin siaj amikoj, Li konfidas sin al ni, Li konfidas al ni Sian korpon en la Eŭkaristio, Li konfidas al ni Sian Eklezion. Kaj tial ni devas esti vere liaj amikoj, havi kun Li unusolan senton, voli tion, kion Li volas kaj ne voli tion, kion Li ne volas”.

Vivi kaj agi kiel Jesuo, daŭrigis Benedikto la 16a, implicas havi privilegian rilaton kun li, pere de la Eŭkaristio. Invitante ĉiun pastron, laŭ la spuroj de Johano Paŭlo la 2a, vivi la Sanktan Meson kiel “absolutan” centron de sia vivo, la Papo pritraktis la delikatan temon de la obeado: “En la Eklezio tamen la obeo ne estas iom formalisma: ĝi estas obeo al tiu, kiu, siavice, estas obeema kaj personigas la obeantan Kriston. Ĉio tio ne vanigas nek malfortigas la konkretajn postulojn de la obeado, sed certigas ĝian teologian profundecon kaj ĝian katolikan spiradon: en la episkopo ni obeas al Kristo kaj al la tuta Eklezio, kiun li reprezentas en ĉi tiu loko”.

La medito poste turniĝis al la rolo de peranto kiun la pastro plenumas inter Dio kaj la homaro. “Ni rolas kiel amabasadoroj pro Kristo, kvazaŭ Dio instigus pere de ni”. Kaj kiel servanto de Kristo, la pastro fariĝas servanto de la homo, pro la devo anonci al li la savon de la Evangelio, iĝante, kiel sankta Paŭlo “ĉio al ĉiuj”.

“Nature tia proksimeco kaj sindediĉo havas por ĉiu el vi personan koston, ĝi signifas tempon, zorgojn, foruzon de energioj. Mi konas ĉi tiun vian ĉiutagan penadon kaj mi volas danki vin, flanke de Dio. Sed mi dezirus ankaŭ helpi vin ne cedi sub ĉi tiu penado. Por povi rezisti, kaj eĉ kreski, kiel personoj kaj kiel pastroj, estas fundamenta antaŭ ĉio la intima kunuleco kun Kristo, kies nutraĵo estis fari la volon de la Patro”.

Ĝuste el Jesuo, kiu oferis Sian vivon por fari la volon de Dio, la pastro lernas, rimarkigis la Papo, “la arton de la sacerdota askezo”. Paŝtista agado, do, sed ankaŭ ĉiutagaj preĝado kaj meditado, ĉar, kiel vaste pruvis Johano Paŭlo la 2a, “la tempo por resti je la ĉeesto de Dio estas vera paŝtista prioritato, finfine la plej grava”. La lastaj vortoj de la parolado de Benedikto la 16a - antaŭ la anonco pri la proceso por beatproklamo de sia antaŭulo - estis dediĉitaj al la instigo al persona sanktiĝo de ĉiu membro de la pastraro kaj al la kunuleco interne de la eklezia ĥierarkio.

Poste la mikrofonon oni donis al la romaj paroĥestroj kaj pastroj. 20 estis la intervenoj, vicigitaj de konsideroj, elmontroj de amemo, demandoj, instigoj al la Papo pri plej diversaj temoj, ekde la neceso redeklari Kriston je la centro de la eklezia kaj paroĥa vivo, ĝis la situacio de divorcintoj, ekde la ekumena sindevigo ĝis la misiado. Ĝuste turnante la rigardon al la mondo - aparte pritraktante la respondecon de Eŭropo rilate al la aliaj kontinentoj, speciale al Afrriko - Benedikto la 16a, improvizante respondon, malfermis unu el la plej signifaj partoj de sia interveno:

“Afriko estas kontinento el grandegaj eblecoj, de grandega malavareco fare de ĝia popolo, kun vivanta kaj impresodona kredo, sed ni devas konfesi, ke Eŭropo eksportis, bedaŭrinde, ne nur la kredon je Kristo, sed ankaŭ la malvirtojn. Ĝi eksportis la senton pri koruptado, eksportis la perforton, kiu nun detruegas tiun Afrikon. Estas la komercado de armiloj. Estas la ekspluatado de la trezoroj de tiu tero. Des pli multe ni kristanoj devas fari ĉion, por ke alvenu la kredo kaj kun la kredo la forton rezisti kontraŭ ĉi tiuj malvirtoj”.

Benedikto la 16a poste finis sian improvizitan paroladon, redeklarante kun forto - meze de la aplaŭdado de la pastroj - la neceson misiadi, anonci Kriston al ĉiuj homoj. “Se ni trovis la Sinjoron, se por mi la Sinjoro estas la lumo kaj la ĝojo de la vivo, se tiel estas, ni certas, ke al tiu alia, kiu ne trovis Kriston, mankas io esenca. Estas nia devo proponi al li ĉi tiun esencan realaĵon. Poste ni lasu al la gvidado de la Sankta Spirito kaj al la libereco de ĉiu unuopa tion, kio poste okazos. Sed se ni estas konvinkitaj ke ni spertis ke sen Kristo la vivo estas nekompleta, ke mankas realaĵo, tio estas, la fundamenta realaĵo, ni estas ankaŭ konvinkitaj ke al neniu ni faras maljustaĵon se ni montras al li Kriston kaj ni proponas al li la eblecon trovi la ĝojon esti trovintaj la vivon”.

Malmultajn minutojn antaŭ la 12.30 la Papo revenis al Vatikano en la sentegmenta aŭtomobilo, kaj li benis la popolamason kiu rapide amasiĝis laŭlonge de la stratoj por saluti lin.