|
“Ĉiuj estas vokataj konstrui pacan socion, por venki la tenton je
interalfrontoj inter diversaj kulturoj, etnaj grupoj kaj mondoj”
La Eklezio neniam ĉesos defendi la homajn rajtojn kaj akceli la superan
bonon de la paco: tion redeklaris Benedikto la 16a okaze de la ĉi-matena
aŭdienco kun la Diplomataro en la Reĝa Salono. Ĝi estis aparte signifa
renkontiĝo, ĉar ĝi estis la unua parolado de la nova Papo al la
ambasadoroj akredititaj ĉe la Sankta Seĝo. Alvenante el lando ŝirita de
milito kaj de detruantaj ideologioj, diris Papo Joseph Ratzinger, mi estas
aparte sentema je la dialogo inter ĉiuj homoj. Benedikto la 16a memorigis
la sindevigon por la paco de Johano Paŭlo la 2a, kiu, la pasintan 10an de
januaro - akceptante la Diplomataron por la lasta fojo - lanĉis al la
homaro kvar defiojn: vivo, pano, paco kaj libereco.
“Li montris la iradon al Dio, invitante ĉiujn bonavolajn homojn konstrui
socion de justeco, paco, solidareco, en la karitato kaj reciproka
pardono”.
Komenciĝis do per rememoro pri la figuro de Johano Paŭlo la 2a la parolado
al la ambasadoroj. Benedikto la 16a difinis sian antaŭulon “senlaca
misiisto de la Evangelio”, kiu donis unikan servon “al la celo de la
unueco de la homa familio”. Kaj la Papo memorigis liajn multnombrajn
apostolajn vojaĝojn kaj la sennombrajn renkontiĝojn kun ŝtatestroj kaj
ĉefministroj, ĉiam je la servo al la celo de la paco. Benedikto la 16a
petdeziris, ke oni povu starigi diplomatiajn rilatojn kun tiuj landoj,
kiuj, kvankam ili ne havas plenajn diplomatiajn rilatojn kun la Sankta
Seĝo, tamen aliĝis al la solenaĵoj okaze de la morto de Johano Paŭlo la 2a
kaj de lia elekto al la Katedro de Petro.
“Miaflanke – daŭrigis Benedikto la 16a - mi venas el lando kie la paco kaj
la frateco estas tre karaj por la koro de ĉiuj loĝantoj, aparte de tiuj,
kiuj, kiel mi, konis la militon”. Aliflanke, la germana Papo memorigis “la
dividon inter la gefratoj de la sama nacio pro motivoj de detruegantaj kaj
malhomaj ideologioj, kiuj, sub la ŝajno de revoj kaj iluzioj, pezigis sur
la homoj la jugon de la subpremado”. Pro tio, li klarigis: “mi estas
aparte sentema pri la dialogo inter ĉiuj homoj por superi ĉiujn formojn de
konfliktoj kaj streĉitecoj, kaj por igi nian teron, tero de paco kaj
frateco”.
“Ĉiuj kune, unuigante niajn klopodojn”, admonis la Papo, “ni estas vokataj
realigi pacan socion por venki la tenton je la interalfronto inter
diversaj kulturoj, etnaj grupoj kaj mondoj”. Ĉiu popolo, li aldonis, devas
do trovi “en sia spirita kaj kultura havaĵo, la plej bonajn valorojn, kies
liveranto ĝi estas, por iri sentime al la renkonto kun la alia, akceptante
la kundividon de siaj spiritaj kaj materiaj riĉaĵoj je ĉies bonefiko”.
“La Eklezio - deklaris kun forto la Papo - ne ĉesas proklami kaj defendi
la fundamentajn homajn rajtojn, malfeliĉe daŭre malrespektataj en multaj
mondopartoj, kaj ĝi laboras por ke estu agnoskataj la rajtoj de ĉiuj homaj
personoj je vivo, nutrado, loĝejo, laboro, sanitara asistado kaj, plie, la
rajtoj je protekto de la familio kaj sociala evoluo, en la respekto de la
homa digno”. La katolika Eklezio, redeklaris Benedikto la 16a, “ne petas
iun ajn privilegion por si mem, sed nur la justajn liberec-kondiĉojn por
plenumi sian mision”. En la aro de la nacioj, finis la Papo, la Eklezio
devigas sin “ĉiam akceli la akordon inter la popoloj kaj la kunlaboron
bazitajn sur konduto de lojaleco, diskreteco kaj elkoreco”.
Antaŭ la parolado de la Papo okazis la saluto de la dojeno de la
Diplomataro, la ambasadoro de Sanmarino, Giovanni Galassi. “La homoj de
ĉiuj kontinentoj kaj de ĉiuj religioj - li diris interalie - rigardas al
vi, Sankta Patro, kun la espero ke via Paŝtista Instruado kapablos akceli
novan pacan kunekzistadon inter homoj kaj popoloj”, por “eliri el la
maligna spiralo de egoismoj kaj superaltrudoj”. Ambasadoro Galassi menciis
la varman entuziasmon de la gejunuloj, kiuj, li substrekis, atendas la
Papon senpacience en Kolonjo por la monda tago de la junularo.
La Sankta Seĝo nuntempe havas diplomatiajn rilatojn kun 174 ŝtatoj. La
lastajn oni starigis en 2002, kun Respubliko de Orienta Timoro kaj la
Ŝtato de Kataro. La Sankta Seĝo krome havas diplomatiajn rilatojn ankaŭ
kun la Eŭropa Unio kaj la Suverena Armea Ordeno de Malto. Fine, la Sankta
Seĝo havas rilatojn el speciala karaktero kun la Rusa Federacio kaj kun la
Organizaĵo por la liberigo de Palestino. La Sankta Seĝo partoprenas en
diversaj internaciaj organizaĵoj, kiel Unuiĝintaj Nacioj, kaj regionaj,
inter kiuj estas la Organizaĵo por la sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo, la
Araba Ligo, la Organizaĵo de la amerikaj ŝtatoj kaj la Afrika Unio.
|