|
La historio “ne estas en la mano de obskuraj potencoj, de la hazardo aŭ de
la nuraj homaj elektoj”: tiel parolis la Papo dum la hodiaŭa ĝenerala
aŭdienco (11an de majo 2005) en placo sankta Petro, komentante la
“kantikon de la Ŝafido”, entenatan en la biblia libro de Apokalipso
(15-3,4) kaj uzatan dum la vesperaj preĝoj de la vendredo de la 2a semajno:
“Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio,
la Sinjoro, la Plejpotenca; justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Reĝo de
la nacioj. Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? ĉar Vi
sola estas sankta; ĉar ĉiuj nacioj venos kaj adorkliniĝos al Vi; ĉar Viaj
justaĵoj elmontriĝis”.
En placo sankta Petro atendis Benedikton la 16an festanta amaso, kun kiu la
Sankta Patro - dank’ al bela printempa tago - restis longtempe antaŭ kaj
post la paŝtista instruo. La Papo, post alveno per sia sentegmenta ĵipo,
faris larĝan rondiron daŭrintan pli ol 5 minutojn por tuj saluti kaj beni
deproksime la fidelulojn, pli ol 17.000, el la tuta mondo. Post suriro al
la bazilika ŝtuparo li komencis sian paŝtistan instruon pri la temo de la
rolo de Dio en la historio. Kaj li deiris el Apokalipso, “libro - li diris
- de juĝo, de savo kaj ĉefe de espero”, klarigante, ke “Dio ne estas
indiferenta fronte al la homaj eventoj, sed en ilin Li penetras realigante
siajn ‘vojojn’, t.e. siajn projektojn kaj siajn efikajn ‘agojn’”.
“Super la furiozado de malignaj energioj, super la fortega enirrompo de
Satano, super la apero de multaj plagoj kaj malbonoj, staras la Sinjoro,
supera arbitracianto de la historia eventaro”.
“Ĉi tiu dia interveno havas tre precizan celon - klarigis Benedikto la 16a
-: esti signo, kiu invitas al konvertiĝo ĉiujn popolojn de la Tero”.
“La nacioj devas lerni «legi» en la historio mesaĝon de Dio. La aventuro
de la homaro ne estas - kiel ĝi povus ŝajni - konfuza nek sensignifa, nek
destinita senapelacie al la prevarikado de superfortuloj kaj de
perversuloj”.
Do, “ekzistas la ebleco rekoni la dian agadon kaŝitan en la historio”. Pro
tio necesas “fiksrigardi je la lumo de la Evangelio, la signojn de la
tempoj” - kiel rekomendas la 2a vatikana Koncilio en Konstitucio
“Gaudium et spes” - por vidi en tiuj signoj “la manifestiĝon de la
agado de Dio mem”.
“Ĉi tiu sinteno de fido kondukas la homon rekoni la potencon de Dio
agantan en la historio, kaj malfermiĝi tiel al la timo antaŭ la nomo de la
Sinjoro”.
Timo, kiu tamen “ne koincidas kun la timtremo, sed kiu estas la agnosko de
la mistero de la dia transcendo”.
Per senpreparaj citaĵoj,
la Papo rimarkigis, ke “dank’ al la timo antaŭ la Sinjoro
oni ne timas la malbonon kiu furiozas en la historio". Kiel diris Papo
Johano la 23a, li memorigis, "kiu kredas, tiu ne tremas,
ĉar kiu kredas ne devas timi la mondon kaj la
estontecon".
Kaj sekve "oni redaŭrigas kun forto la iradon de la vivo”. Irado
akompanata de la vortoj de la Sinjoro, kiujn Li eldiris en la lasta
vespero de sia vivo: “kuraĝu; mi venkis la mondon!” (Joh 16,33)
En la finaj salutoj la Sankta Patro memorigis al la gejunuloj, malsanuloj
kaj novgeedzoj ke venontan vendredon estos la Festo de la Beata Virgulino
Maria de Fatimo, instigante ilin adresi sin “senĉese kaj fidoplene al
la Madono” pro ĉiu ilia bezono.
Je la fino de la publika parto de la aŭdienco por Benedikto la 16a okazis
denova “bano en la amaso”, amaso kiu ritmadis senlace lian nomon, kiel
signo de granda amemo kaj simpatio.
La Papo restis staranta ĉe la ŝtuparo de la Baziliko por saluti kelkajn
episkopojn kaj pastrojn; unu el ili portis al li donace botelon da vino.
Poste li atingis la handikapulojn, kiu partoprenis en la aŭdienco en siaj
rulseĝoj, kaj li salutis ilin interŝanĝante kelkajn vortojn kun ĉiu el
ili; al unu el ili li ankaŭ lasis sian subskribon en libro.
La Papo volis fine saluti la fidelulojn kiuj ĉeestis malantaŭ la bariloj,
premante multajn manojn kaj salutante ankaŭ kelkajn novedzinojn kun la
blanka nuptovestaĵo kaj kelkajn sudtirolanojn kiuj surhavis la tradician
kostumon. Antaŭ ol forlasi la placon Benedikto la 16a benis la fajrujon de
Sankta Rita el Cascia, antaŭ la tradicia procesio por ŝia festo de la 21a
de majo en Cascia, urbo de Umbrio (centra Italio). La salutoj post la
aŭdienco daŭris preskaŭ unu horon.
|