Papo Benedikto la 16a (2005-     )

 

Regina Coeli 08.05.2005

LA AMASKOMUNIKILOJ
CERTIGU OBJEKTIVAN INFORMADON

   

 

La amaskomunikiloj devas certigi objektivan informadon. En la hodiaŭa “monda tago de la soci-komunikadoj” Papo Benedikto la 16a parolis pri la mondo de informado, memorigante, antaŭ la trapreĝo de Regina Coeli en placo Sankta Petro, ke la mondo de informado konsistigas “eksterordinaran riĉaĵon por akceli solidarecon kaj la konkordon de la homa familio”. Aldonante: “ĉio tamen dependas de la maniero laŭ kiu oni uzas ilin. Ĉi tiuj gravaj rimedoj povas akceli la reciprokan konon kaj la dialogon aŭ nutri la antaŭjuĝojn kaj la malŝaton inter unuopuloj kaj popoloj. Jen kial oni devas ĉiam alvoki al la persona respondeco: necesas, ke ĉiuj faru sian parton por certigi, en ĉiuj formoj, objektivan informadon, respekton de la homa digno kaj atenton por la komuna bono”.