|
"La libereco mortigi ne estas aŭtentika libereco, sed ĝi estas tiraneco
kiu sklavigas la homan estulon”. Jen unu el la ĉefaj eldiroj de la prediko
kiun Papo Benedikto la 16a faris en la roma Baziliko de sankta Johano
laterana, dum la eŭkaristia celebro por lia enoficiĝo en la episkopa
Katedro de Romo. La Papo iris al la roma Katedralo posttagmeze kaj post
la eŭkaristia celebro li ankaŭ faris viziton al la baziliko de sankta
Maria la Granda.
Defende de la vivo. La Papo, menciinte la sindevigon de sia
antaŭulo Johano Paŭlo la 2a por la defendo de la vivo, memorigis kiel Papo
Johano Paŭlo la 2a Wojtyła “fronte al ĉiuj klopodoj, ŝajne bonvolaj favore
al la homo, fronte al la eraraj interpretoj de la vivo, substrekis tre
klare la ne-malrespekteblecon de la homa estulo, la netuŝeblecon de la
homa vivo, ekde koncipiĝo ĝis natura morto”.
Biblio kaj tradicio. Alia ŝlosila koncepto esprimita de la Papo dum
sia prediko estis tiu pri la Biblio. La Skribon, admonis Benedikto la 16a,
oni ne povas interpreti nur per la rimedoj de la ekzegeza scienco, sed oni
devas legi je la lumo de la tradicio de la paŝtista instruo. “En la
Eklezio - klarigis la Papo - la Sankta Skribo, kies kompreno kreskas sub
inspiro de la Sankta Spirito, kaj la servado de la aŭtentika interpreto,
donita al la apostoloj, apartenas unu al la alia laŭ nedisigebla maniero”.
Kaj do, kie oni “disigas la Sanktan Skribon disde la vivanta voĉo” de la
Eklezio, tie ĝi “estas kaptita de la disputoj de la fakuloj”.
"La Papo ne estas absoluta suvereno”. Benedikto la 16a poste
pritraktis alian temon kiu karakterizis la debatojn antaŭ la konklavo. La
Papo, li diris, “ne estas absoluta suvereno, kies pensoj kaj volo estas
leĝo”. Male, li aldonis, lia servado “estas garantiaĵo pri la obeo al
Kristo kaj lia Parolo”. “Li - daŭrigis Papo Ratzinger - ne devas proklami
siajn ideojn, sed male ligi konstante sin mem kaj la Eklezion kun la obeo
al la Parolo de Dio, fronte al ĉiuj klopodoj adapti kaj malakrigi ĝin,
samkiel fronte al ĉiuj oportunismoj”.
Dankon al la romanoj. La Papo finis sian predikon per dankesprimo
al la civitanoj de Romo (kiel li faris matene kun la urbestro de Romo, kiu
iris omaĝi al li en Vatikano, kun la urba magistrato): “Karaj romanoj, nun
mi estas via episkopo. Dankon pro via malavareco, dankon pro via simpatio,
dankon pro via pacienco! Kiel katolikoj, iamaniere ni ĉiuj estas ankaŭ
romanoj”.
La amaskomunikiloj devas certigi objektivan informadon. En la hodiaŭa
“monda tago de la soci-komunikadoj” Papo Benedikto la 16a parolis pri la
mondo de informado, memorigante, antaŭ la trapreĝo de Regina Coeli en
placo Sankta Petro, ke la mondo de informado konsistigas “eksterordinaran
riĉaĵon por akceli solidarecon kaj la konkordon de la homa familio”.
Aldonante: “ĉio tamen dependas de la maniero laŭ kiu oni uzas ilin. Ĉi
tiuj gravaj rimedoj povas akceli la reciprokan konon kaj la dialogon aŭ
nutri la antaŭjuĝojn kaj la malŝaton inter unuopuloj kaj popoloj. Jen kial
oni devas ĉiam alvoki al la persona respondeco: necesas, ke ĉiuj faru sian
parton por certigi, en ĉiuj formoj, objektivan informadon, respekton de la
homa digno kaj atenton por la komuna bono”.
|