Papo Benedikto la 16a (2005-     )

LA MERKREDA ĜENERALA AŬDIENCO
DE LA 4a de MAJO 2005 (resumo)
 

Aliaj informoj

   

 

LA MODERNAJ IDOLOJ

 

Estas Dio la gardanto kiu protektas la homon kontraŭ la idolkultado de la povo kaj de mono. Dum sia dua ĝenerala aŭdienco, ĉi-matene, fronte al miloj da personoj el 4 kontinentoj Benedikto la 16a daŭrigis la meditojn de Johano Paŭlo la 2a pri la psalmoj, parolante pri la psalmo 120a.

 

Psalmo 120 (121)

Kanto de suprenirado.

1    Mi levas miajn okulojn al la montoj:

     De kie venas al mi helpo?

2    Mia helpo venas de la Eternulo,

     Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

3    Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi;

     Via gardanto ne dormetas.

4    Jen ne dormetas kaj ne dormas

     La gardanto de Izrael.

5    La Eternulo estas via gardanto;

     La Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano.

6    En la tago la suno vin ne frapos,

     Nek la luno en la nokto.

7    La Eternulo vin gardos de ĉia malbono,

     Li gardos vian animon.

8    La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron,

     De nun kaj eterne.

 

Ekzistas "altaĵoj" en la vivo de ĉiu persono el kiuj oni admiras foje tiujn, kiuj en la realo estas trompaĵoj de la vido kaj de la animo: povo, mono, komforta vivo, sed ne Dio, vera helpo, la sekureco, la konfido por ĉiu homa estulo. La kerna enhavo de la papa medito dum la ĉi-matena ĝenerala aŭdienco venis el improvizita parolado, tre kongrua kun la elektita temo, kiu daŭrigis la serion da meditoj pri la psalmoj kaj kantikoj de la liturgio de la horoj, interrompitan kun Johano Paŭlo la 2a la pasintan 26an de januaro.

 

Benedikto la 16a aperis meze de la pli ol 20mil fideluloj kiuj atendis lin en placo sankta Petro en la sentegmenta blanka ĵipo kaj benante la ĉeestantojn, li haltis por persone saluti po unu la 50 handikapulojn kiuj estis dekstre de lia seĝo. Poste li parolis pri la psalmo 120a.

 

Ĝi estas psalmo de konfido ĉar en ĝi reeĥas 6-foje la hebrea vorto “shamar”, ‘gardi, protekti’- Dio, kies nomo estas plurfoje alvokata, aperas kiel la gardanto ĉiam ne dormanta, atenta kaj zorgema, la gardostaranto kiu gardas sian popolon por defendi ĝin disde ĉiu risko kaj danĝero.

 

Je ĉi tiu punkto - daŭrigis la Papo - la psalmisto turnas la rigardon al la montoj. Se la priskribitaj altaĵoj indikas geografie la montetojn de Jerusalemo, des pli grava estas ilia simbola signifo. La montoj - li diris - povas elvoki ankaŭ la lokojn kie staras la idolkultaj sanktejoj, la tiel nomataj “altaĵoj”, kiujn ofte kondamnas la malnova Testamento. En ĉi tiu kazo estus kontrasto: dum la pilgrimulo alproksimiĝas al Ciono, liaj okuloj falas sur la paganajn templojn, kiuj estas granda tento por li. Tamen, ankaŭ la okuloj de la kristanoj de la 21a jarcento - aldonis la Papo improvizante la vortojn, dum la ĉeestantoj aplaŭdis - ne estas imumaj disde novaj formoj, sed finfine ankaŭ malnovaj, de idolkultado.

 

Ili estas la riĉeco, la povo, la prestiĝo, la komforta vivo. Altaĵoj kiuj estas tentoj ĉar ili aperas vere kiel la promeso de la vivo, sed ni, en nia kredo, vidas, ke tio ne estas vere, ke tiaj altaĵoj ne estas la vivo. La vera vivo, la vera helpo venas el la Sinjoro kaj nia rigardo dum nia pilgrimo estas adresita al la vera altaĵo, al la vera monto: Kristo.

 

En tiu ĉi panoramo ekstaras tamen la tria simbolo de la psalmo 120a: “La Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano”. Jen la bildo de la gardanto, de la gardostaranto kiu protektas sian popolon, deklaris Benedikto la 16a. Ĝi estas la certeco - finis la Papo - ke oni ne estas forlasitaj dum la tempo de elprovo, de la atako de malbono, de persekuto.

 

La Papo, post resumo de la ĉefaj punktoj de sia paŝtista instruo en la franca, angla, germana kaj hispana, adresis kelkajn salutojn al grupoj de pilgrimuloj, parolante interalie en la litova, slovaka, ĉeĥa, pola kaj kroata.

 
 
   
 

LA ITALA RESPUBLIKA PREZIDANTO VIZITE AL LA PAPO

En elkora kaj amema etoso Benedikto la 16a akceptis aŭdience matene de 03.05.2005 la prezidanton de la itala respubliko, Carlo Azeglio Ciampi, renkontiĝo kiu plifortigis la ligojn inter Italio kaj la Sankta Seĝo. Ciampi estis la unua ŝtatestro akceptita aŭdience de la nova Papo kaj Benedikto la 16a volonte akceptis la inviton de Ciampi iri al la palaco de la itala prezidanto la venontan 24an de junio.

Enirante Vatikanon, prezidanto Ciampi memorigis ke la unua fojo kiam li estis en la privata kabineto de la Papo okazis en 1993. “Mi estis ĉefministro - li diris - kaj jam tiam estis tre intensa renkonto kun Johano Paŭlo la 2a”. Vortoj al kiuj Benedikto la 16a respondis substrekante la gravecon de tiu amikeco inter Ciampi kaj sia antaŭulo: “via amikeco - diris la Papo - estis signo por la mondo, por ĉiuj”. Poste la renkonto fariĝis privata, dum 20 minutoj, sciigis la direktoro de la gazetara salono, dum kiu oni interŝanĝis ideojn pri la duflankaj rilatoj Italio-Sankta Seĝo kaj pri la eŭropa situacio.

La aŭdienco finiĝis per la tradicia interŝanĝo de donacoj. La itala prezidanto omaĝis al la Papo per ora kaliko kiu iam apartenis al Papo Pio la 9a. “Ĝi revenas hejmen, en Vatikano” ŝerce diris la prezidanto kaj lia edzino. La Papo reciprokis la donacon per valora statueto de la Dipatrino.

 

 

SRILANKAJ EPISKOPOJ FARIS VIZITON "AD LIMINA"

Alia aŭdienco de la Papo hieraŭ estis tiu kun 2 episkopoj de la episkopara konferenco de Srilanko. Temas pri la unua vizito dum la nuna papado “ĉe la apostola sojlo” (tio estas: la laŭkanonjuraj vizitoj kiujn la episkopoj devas fari al Papo laŭ diversaj tempoperiodoj). La renkontiĝoj kun la Papo finiĝos venontan sabaton. La episkopara konferenco de Srilanko faris deklaron dum la pasintaj tagoj pri la tiel nomata “leĝo kontraŭ-konvertiĝoj”, kiun la parlamento de Srilanko baldaŭ ekzamenos. La leĝoprojekto volas deklari neleĝa la religian konvertiĝon en cirkonstancoj kiujn oni povas taksi ne etikaj kaj ne-licaj. Srilanko estas lando el budaista plejmulto kaj la ĉeesto de la katolikaj misiistoj - deklaris al Radio Vatikana jezuita misiisto -  oni vidis kiel bonefikon por ĉiuj lernejoj kaj hospitaloj. Ekzistas granda ŝato por la katolika Eklezio. Tamen en la naciisma movado estas rankoro pro la okazintaj konvertiĝoj. Ili aranĝis specon de rezisto kontraŭ ĉi tiu fenomeno, sed ili ne multe influis. Tiuj, kiuj influas estis la partio de kelkaj budaistaj monaĥoj kiuj havas seĝojn en la parlamento. Necesas diri - finis la jezuista misiisto - ke estas multaj sektoj kiuj atakis budhismon kaj realigis konvertiĝojn per metodoj ne klaraj, ankaŭ per monhelpoj. Kaj tio estis malpozitiva. Ĉiuj ĉi eventoj alarmigis la pli tradicismajn, naciismajn grupojn. “Sed mi opinias - finis la jezuita misiisto - ke ni ne devas krei al ni alarmon. Ni devas resti trankvilaj, preĝi kaj esti gvidataj de la Sinjoro”.

 

 

BENEDIKTO LA 16a PREĜAS POR SIA ANTAŬULO

Mardon la 2an de majo en la 30-taga datreveno de la morto de Johano Paŭlo la 2a Benedikto la 16a memorigis sian antaŭulon, per du privataj momentoj. Frumatene en la privata kapelo de la papa loĝejo li celebris Meson propete al li je la ĉeesto de mons-ro  Stanislavo Dziwisz, sekretario de Papo Wojtyła; posttagmeze li iris al la vatikanaj grotoj por preĝi ĉe la tombo de sia antaŭulo.

 

 

JASNA GÓRA. Pollando. En la festotago de la Madono Reĝino de Pollando (03.05.2005) en la pola pilgrimloko de Ĉenstoĥovo oni legis la lastan leteron subskribitan de Johano Paŭlo la 2a la tagon antaŭ ol morti: adresita al la superulo de la monaĥejo, ĝi datiĝas unuan de aprilo. La mesaĝon akompanis du rozariaj ĉenoj por la ikono de la Nigra Madono en la pilgrimloko.

En la letero Johano Paŭlo la 2a memorigis kion la Sinjoro realigis dum la jarcentoj en sia mizerikordo favore al Pollando, pere de la Virgulino kaj  ŝia malnova ikono, kiu havas pli ol 600 jarojn. Ke tiuj providencaj eventoj parolu ankaŭ al nia generacio - skribis Johano Paŭlo la 2a. Ke tiuj providencaj eventoj  estu alvoko al unueco en la konstruo de la komuna bono por la estonteco de Pollando kaj de ĉiuj poloj.