Papo Benedikto la 16a

REGINA COELI KUN LA PAPO

Parolado antaŭ la unua Regina Coeli,
trapreĝata el la fenestro de lia privata kabineto

Romo, 1. 5. 2005

 

 

Je tagmezo, el la fenestro de sia privata loĝejo Papo Benedikto la 16a trapreĝis la Regina Coeli (ĝi estas la mariala preĝo, kiu dum la paska tempo anstataŭas la Anĝeluson). Antaŭ la preĝo li adresis al la pli ol 40.000 ĉeestantaj fideluloj jenajn vortojn en la itala:

 

Latinlingve:

Regina coeli, laetare, alleluia:
Quia quem meruisti portare, alleluia.
Resurrexit sicut dixit, alleluia.
Ora pro nobis Deum, alleluia.

 

V. Gaude et laetare, Virgo Maria, Alleluia,
R. Quia surrexit Dominus vere, alleluia.

 

Oremus: Deus qui per resurrectionem Filii tui, Domini nostri Iesu Christi, mundum laetificare dignatus es: praesta, quaesumus, ut per eius Genetricem Virginem Mariam, perpetuae capiamus gaudia vitae. Per eundem Christum Dominum nostrum.
R. Amen.

Esperantlingve:

Ĉiela Reĝino, estu gaja, haleluja:

ĉar Tiu, kiun vi meritis porti, haleluja,

resurektis kiel Li diris, haleluja.

Preĝu por ni Dion, haleluja

 

S. Ĝoju kaj estu gaja, Virgulino Maria, haleluja.

K. Ĉar vere leviĝis la Sinjoro, haleluja

 

S. Ni preĝu: Dio, kiu per la resurekto de Via Filo, nia Sinjoro Jesuo Kristo, bonvolis gajigi la mondon: donacu al ni, ni petas, ke per Lia Patrino, la Virgulino Maria, ni kaptu la ĝojojn de la eterna vivo. Per la sama Kristo, nia Sinjoro.

K. Amen.

 

 

"NENIAM MANKU LA LABORO"

 

Karegaj Fratoj kaj Fratinoj!

Mi adresas min al vi por la unua fojo el ĉi tiu fenestro, kiun la amata figuro de mia Antaŭulo igis familieca al sennombraj personoj en la tuta mondo. Dimanĉon post dimanĉo Johano Paŭlo la 2a, fidela al rendevuo kiu fariĝis aminda kutimo, akompanis dum pli ol kvarono da jarcento la historion de la Eklezio kaj de la mondo kaj ni daŭre sentas lin pli ol iam proksima. Mia unua sento estas ankoraŭ de dankemo al tiuj, kiuj subtenis min dum ĉi tiuj tagoj per preĝado kaj por tiuj, kiuj el ĉiu mondoparto, sendis al mi mesaĝojn kaj bondezirajn esprimojn.

Mi deziras saluti kun aparta amemo la ortodoksajn Ekleziojn kaj la orientajn ortodoksajn Ekleziojn, kiuj ĝuste en la nuna dimanĉo celebras la Resurekton de Kristo. Al ĉi tiuj niaj karaj gefratoj mi adresas la tradician anoncon de ĝojo: Christos anesti! Jes, Kristo resurektis, Li vere resurektis. Mi kore bondeziras, ke la celebro de la Pasko estu por ili ĥora preĝado de kredo kaj gloro al Li, kiu estas nia komuna Sinjoro, kaj Kiu vokas nin laŭiri decide la iradon al la plena kunuleco.

 

Hodiaŭ ni komencas monaton majon per liturgia memoro tiom kara al la kristana popolo, tiu de Sankta Jozefo laboristo. Vi scias, ke mi nomiĝas Jozefo. Ĝin starigis Papo Pio la 12a el honorata memoro ĝuste antaŭ 50 jaroj, por substrekis la gravecon de laboro kaj de la ĉeesto de Kristo kaj de la Eklezio en la laborista mondo. Necesas atesti ankaŭ en la hodiaŭa socio la “Evangelion de la laboro”, pri kiu parolis Johano Paŭlo la 2a en Encikliko Laborem exercens. Mi petdeziras ke neniam manku la laboro aparte por la gejunuloj, kaj ke la laboraj kondiĉoj pli kaj pli respektu la dignon de la homa persono.

Mi pensas kun amemo al ĉiuj laboristoj kaj mi salutas tiujn ariĝintajn en placo sankta Petro, apartenantajn al multnombraj asocioj. Aparte mi salutas la geamikojn de ACLI (Kristanaj Asocioj de la italaj Laboristoj), kiuj solenas ĉi-jare la 60an datrevenon ekde la fondo, kaj mi bondeziras al ili daŭre travivi la elekton de la “kristana frateco” kiel valoron, kiun oni devas enkarnigi en la sektoro de la laboro kaj de la sociala vivo, por ke solidareco, justeco kaj paco estu la kolonoj sur kiuj konstrui la unuecon de la homa familio.

 

Mi adresas, fine, la penson al Maria: al Ŝi estas aparte dediĉita monato majo. Kun la vortoj, kaj des pli multe, per la ekzemplo Papo Johano Paŭlo la 2a instruis al ni kontempli Kriston per la okuloj de Maria, aparte valorigante la preĝadon de la Sankta Rozario. Per la kanto de Regina Coeli, ni konfidu al la Virgulino ĉiujn bezonojn de la Eklezio kaj de la homaro.

 

Post la trapreĝo

 

Dum la nunaj tagoj mi ofte repensas al ĉiuj popoloj, kiuj suferas pro militoj, malsanoj kaj malriĉeco. Aparte, hodiaŭ  mi estas proksima al la karaj loĝantaroj de Togolando, renversitaj de dolorigaj internaj luktoj. Por ĉiuj ĉi nacioj mi preĝpetegas la donacon de konkordo kaj paco.

(en la hispana) Mi nun salutas elkore la fidelulojn de paroĥoj Sankta Joaquina Vedruna, de Barcelona, kaj Sankta Katarina el Sieno, de Madrido, kiuj partoprenas en ĉi tiu mariala preĝo. Karaj fratoj: ke la vizito al la tomboj de la Apostoloj konfirmu vian sindevigon por kompleta  sinallaso al Kristo kaj al lia Eklezio.

(denove en la itala) Mi salutas kun amemo la fidelulojn el Budapeŝto kaj Pécs, Hungario; la Kanosanajn laikajn Fratulojn kaj Fratulinojn; la infanojn de la infanvartejo de Abbasanta, Sardinio kaj iliajn instruistojn kaj gepatrojn; kaj la Fervojistan Armean Pioniraron de Bolonjo.

Bonan dimanĉon al ĉiuj.