Papo Benedikto la 16a

LA PACO ESTAS DIA DONACO FACILE ROMPEBLA,

KIUN ONI DEVAS SAVOGARDI ĈIUTAGE

Parolado okaze de la unua merkreda ĝenerala aŭdienco (resumo)

Romo, 27. 04. 2005

 

 

Petra servado travivata sub la insigno de la paco kaj de la repaciĝo; ili estas celoj, kiuj, per la nomo Benedikto (Patrono de evangelizenda Eŭropo kaj poste nomo de Papo de Eŭropo forprenenda el la granda milito) trovas resumon kiu radikiĝas ĉu en la historio ĉu en la valoroj de kristanismo.

La unua ĝenerala aŭdienco de Benedikto la 16a havis, kiel okazis dum ĉiuj liaj publikaj intervenoj depost la elekto, momentojn de novaĵoj en la kontinueco de la antaŭa papado.

La Papo volis klarigi al la 15.000 pilgrimuloj ĉeestantaj en placo sankta Petro, inundita de suno kaj de varmeco, la elekton de la nomo, kiu akompanos lian mision kiel Vikario de Kristo, kaj ankaŭ la kontrastajn internajn sentojn en lia koro, ekde la mardo de antaŭ 8 tagoj, kiam la konklavo elektis lin universala paŝtisto.

Benedikto la 16a ankaŭ certigis, ke la merkredaj paŝtistaj instruoj pri la liturgio de la laŭdoj kaj vesperaj preĝoj, startigita de Johano Paŭlo la 2a, estos de li daŭrigataj ĝuste ekde tie kie ili interrompiĝis la pasintan 26an de januaro (samkiel Johano Paŭlo la 2a, dum siaj unuaj ĝeneralaj aŭdiencoj, daŭrigis la serion da meditoj pri la kristanaj virtoj, startigitan de lia antaŭulo Johano Paŭlo la unua).

Benedikto la 16a prezentiĝis al la fidelularo iom post la horo 10.30 ĉi-matene, staranta en la sentegmenta ĵipo, kiu trairis malrapide placon sanktan Petron.

Plurnacia kaj plurkonfesia estis la ĉeestantaro. Ĉeestis italoj kaj vjetnamamoj, germanoj kaj meksikianoj, poloj kaj pakistananoj, sed ankaŭ granda grupo da islamanoj, kiuj dum la nunaj tagoj partoprenas en Kastelgandolfo en la unua islama-kristana simpozio aranĝita de la Movado de la Fajrujoj. Al ĉiuj ĉeestantoj la Papo rakontis pri siaj sentoj: “Miro kaj dankemo rilate al Dio - li diris - kiu surprizis antaŭ ĉio min mem, vokante min esti posteulo de Petro Apostolo. Interna timtremo, fronte al la grandeco de la tasko kaj de la respondecoj, kiuj estis konfiditaj al mi. Tamen - daŭrigis la Papo - donas al mi trankvilon kaj ĝojon la certeco de la helpo de Dio, de lia Sanktega Patrino, Virgulino Maria, kaj de la sanktaj patronoj”.

Post denova invito al la fideluloj sekvi lin kaj subteni lin per preĝado, la Papo klarigis la motivon pro kiu li elektis la nomon Benedikton: “Mi volis nomiĝi Benedikto por rekunligiĝi ideale kun la honorinda Papo Benedikto la 15a, kiu gvidis la Eklezion dum periodo malpaca pro la unua mondmilito. Li estis kuraĝa kaj aŭtentika profeto de paco kaj laŭ liaj spuroj mi deziras meti mian paŝtistan servadon je la servo al la repaciĝo kaj al la harmonio inter la homoj kaj la popoloj, ĉar mi estas profunde konvinkita, ke la granda bono de la paco estas antaŭ ĉio donaco de Dio, donaco bedaŭrinde facile rompebla, kaj valoro kiun oni devas alvoki, defendi kaj konstrui tagon post tago per ĉies kunlaboro”.

Kaj preskaŭ 1.000 jarojn antaŭe, alia Benedikto influis sur la destinoj de Eŭropo: Benedikto el Norĉa kun sia monaĥa ordeno - memorigis la Papo - estis la Patriarko de la okcidenta monaĥismo kaj poste la Patrono de Eŭropo kune kun Cirilo kaj Metodio. Li tre influis sur la disvastiĝo de kristanismo en la tutan kontinenton. Tial, klarigis la Papo, sankta Benedikto estas tre honorata en Germanio, aparte en Bavario.

“Li estas fundamenta orientiga punkto por la unueco de Eŭropo kaj forta alvoko al la nerezigneblaj kristanaj radikoj kaj al ĝia kulturo kaj civilizacio”.

En unu el siaj monaĥaj reguloj, sankta Benedikto rekomendis, ke oni nenion metu antaŭ Kristo. Ordono, kiun Benedikto la 16a, li diris, igis sia: “Je la komenco de mia servado kiel posteulo de Petro, mi petas al sankta Benedikto helpi nin teni firme la centrecon de Kristo en nia ekzistado. Li estu ĉiam je la unua loko en niaj pensoj kaj en ĉiu nia agado”.

La hodiaŭa ĝenerala aŭdienco daŭris poste per resumo de la paŝtista instruo kaj salutoj en la lingvoj franca, angla, germana kaj hispana, kun pliaj mallongaj salutoj ankaŭ en la pola.