| |
Legaĵoj: Ago
4, 8-12 - Psa 117(118) - 1Pet 5,
1-5.10-11 - Joh 21, 15-19
Sinjoroj Kardinaloj,
honorindaj Fratoj en la episkopeco kaj pastreco,
distingitaj Aŭtoritatuloj kaj Membroj de la diplomataro,
karegaj Fratoj kaj Fratinoj!
Dum ja tri fojoj, dum ĉi tiuj tiom intensaj tagoj, la kanto de la litanioj
de la sanktuloj akompanis nin: dum la funebra rito por nia Sankta Patro
Johano Paŭlo la 2a; okaze de la eniro de la Kardinaloj en la Konklavon;
kaj ankaŭ hodiaŭ, kiam ni denove ĉantis ilin per la alvoko: Tu illum
adiuva - subtenu la novan posteulon de Sankta Petro. Ĉiufoje per tute
aparta maniero mi sentis ĉi tiun preĝantan kanton kiel grandan konsolon.
Kiom forlasitaj ni sentis nin post la forpaso de Johano Paŭlo la 2a! La
Papo, kiu dum ja 26 jaroj estis nia Paŝtisto kaj gvidanto dum la irado tra
ĉi tiu tempo. Li transpaŝis la sojlon al la alia vivo - enirante la
misteron de Dio. Sed li ne plenumis ĉi tiun elpaŝon sola. Kiu kredas, tiu
neniam estas sola - li ne estas tia dumvive, nek dum la morto. En tiu
momento ni povis preĝalvoki al la sanktuloj de ĉiuj jarcentoj - liajn
geamikojn, niajn gefratojn en la kredo, sciante, ke ili estos la vivanta
procesio, kiu akompanas lin al la transa mondo, ĝis la gloron de Dio. Ni
sciis, ke lia alveno estis atendita. Nun ni scias, ke li estas inter la
siaj kaj ke li estas vere en sia hejmo. Denove, ni estis konsolataj
plenumante la solenan eniron en konklavon, por elekti tiun, kiun la
Sinjoro elektis. Kiel ni povis rekoni lian nomon? Kiel povis 115
Episkopoj, alvenantaj el ĉiuj kulturoj kaj landoj, trovi tiun, al kiu la
Sinjoro deziris konfidi la mision ligi kaj malligi? Ankoraŭfoje, ni sciis
tion: ni sciis, ke ni ne estas solaj, ke ni estas ĉirkaŭataj, kondukataj
kaj gvidataj de la geamikoj de Dio. Kaj nun, en ĉi tiu momento, mi
malforta servanto de Dio devas alpreni ĉi tiun senprecedencan taskon, kiu
vere superas ĉiun homan kapablon. Kiel mi povas fari tion? Kiel mi
kapablos fari tion? Vi ĉiuj, karaj geamikoj, ĵus preĝalvokis al la tuta
sanktularo, reprezentita de kelkaj el la grandaj nomoj de la historio de
Dio kun la homoj. Tiel, ankaŭ en mi revigliĝas ĉi tiu certeco: mi ne estas
sola. Mi ne devas porti sola tion, kio en la realo neniu povus porti sola.
La aro da sanktuloj min protektas, subtenas kaj portas. Kaj Via preĝado,
karaj geamikoj, Vian indulgemon, Vian amon, Vian kredon kaj Vian esperon
akompanas min. Fakte, al la komunumo de la sanktuloj ne apartenas nur la
grandaj figuroj, kiuj estis antaŭ ni kaj pri kiuj ni konas la nomojn. Ni
ĉiuj estas la komunumo de la sanktuloj, ni, baptitaj en la nomo de la
Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito, ni, kiu vivas el la donaco
de la karno kaj sango de Kristo, pere de kiu Li volas nin transformi kaj
igi nin similaj al Si mem. Jes, la Eklezio estas viva - jen la mirinda
sperto de ĉi tiuj tagoj. Ĝuste dum la malĝojaj tagoj de la malsano kaj
morto de la Papo, tio manifestiĝis laŭ mirinda maniero sub niaj okuloj: ke
la Eklezio estas viva. Kaj la Eklezio estas juna. Ĝi portas en si la
estontecon de la mondo kaj tial ĝi montras ankaŭ al ĉiu el ni la vojon al
la estonteco. La Eklezio estas viva kaj ni vidas tion: ni spertas la
ĝojon, kiun la Resurektinto promesis al la siaj. La Eklezio estas viva -
ĝi estas viva, ĉar Kristo estas vivanta, ĉar Li vere resurektis. En la
doloro, ĉeestanta sur la vizaĝo de la Sankta Patro dum la tagoj de Pasko,
ni kontemplis la misteron de la pasiono de Kristo kaj samtempe ni tuŝis
liajn vundojn. Sed en ĉiuj ĉi tagoj ni povis ankaŭ, laŭ profunda signifo,
tuŝi la Resuktinton. Estis donite al ni sperti la ĝojon, kiun Li promesis,
post mallonga tempo de mallumo, kiel frukton de lia Resurekto.
La Eklezio estas viva - tiele mi salutas kun granda ĝojo kaj dankemo vin
ĉiujn, kiuj estas ĉi tie arigitaj, honorindaj Kunfratoj Kardinaloj kaj
Episkopoj, karegaj pastroj, diakonoj, paŝtistaj agantoj, katekizistoj. Mi
salutas vin, religiulojn kaj religiulinojn, atestantojn de la
transfiguranta ĉeesto de Dio. Mi salutas vin, laikajn fidelulojn,
enmerĝigitajn en la granda spaco de la konstruo de la Regno de Dio kiu
vastiĝas en la mondo, en ĉiu vivoesprimo. La parolado fariĝas plena je
amemo ankaŭ en la saluto, kiun mi adresas al ĉiuj, kiuj, renaskitaj en la
sakramento de la Bapto, ne estas ankoraŭ en plena kunuleco kun ni; kaj al
vi, gefratoj de la hebrea popolo, al kiu ni estas ligitaj de granda komuna
spirita havaĵo, kies radikoj fontas el la nerevokeblaj promesoj de Dio.
Mia penso iras, fine - kvazaŭ ondo kiu plivastiĝas - al ĉiuj homoj de nia
epoko, kredantoj kaj nekredantoj.
Karaj geamikoj! En ĉi tiu momento mi ne bezonas prezenti programon de
regado. Kelkajn trajtojn de tio, kion mi konsideras mia tasko, mi jam
povis prezenti per mia mesaĝo de merkredo la 20a de aprilo; ne mankos
aliaj okazoj por fari tion. Mia vera programo de regado estas ne fari mian
volon, nek celi miajn ideojn, sed meti min je aŭskulto, kun la tuta
Eklezio, de la parolo kaj de la volo de la Sinjoro kaj lasi min esti
gvidata de Li, tiel ke Li mem gvidu la Eklezion dum ĉi tiu horo de nia
historio. Anstataŭ ol prezenti programon, mi volus simple klopodi komenti
la du signojn, per kiuj oni liturgie simbolas la alprenon de la Petra
Servado; ambaŭ ĉi tiuj signoj, cetere, respegulas, ankaŭ precize, tion,
kion oni proklamas dum la hodiaŭaj legaĵoj.
La unua signo estas la Paliumo, teksaĵo el pura lano, kiun oni metas sur
miajn ŝultrojn. Ĉi tiun malnovegan signon, kiun la Episkopoj de Romo
portas ekde la 4a jarcento, oni povas konsideri kiel bildon de la jugo de
Kristo, kiun la Episkopo de ĉi tiu urbo, la Servanto de la Servantoj de
Dio, prenas sur siajn ŝultrojn. La jugo de Dio estas la volo de Dio, kiun
ni akceptas. Kaj ĉi tiu volo ne estas por ni ekstera pezo, kiu premas nin
kaj forprenas nian liberecon. Koni tion, kion Dio volas, koni kiu estas la
vojo de la vivo - ĉi tiu estis la ĝojo de Izraelo, estis ĝia granda
privilegio. Ĉi tiu estas ankaŭ nia ĝojo: la volo de Dio ne fremdigas, ĝi
nin purigas, seeble laŭ maniero ankaŭ doloriga kaj tiel ĝi kondukas nin al
ni mem. Tiel, ni ne servas nur Lin, sed la savon de la tuta mondo, de la
tuta historio. En la realo, la simbolismo de la Paliumo estas des pli
konkreta: la ŝafida lano celas reprezenti la perdiĝintan ŝafon aŭ ankaŭ
tiun malsanan kaj tiun malfortan, kiun la paŝtisto metas sur siajn
ŝultrojn kaj kondukas al la akvoj de la vivo. La parabolo pri la
perdiĝinta ŝafo, kiun la paŝtisto serĉas en la dezerto, estis por la
Patroj de la Eklezio bildo de la mistero de Kristo kaj de la Eklezio. La
homaro - ni ĉiuj - estas la perdiĝinta ŝafo, kiu, en la dezerto, ne plu
trovas la vojon. La Filo de Dio ne toleras tion; Li ne povas forlasi la
homaron en tia mizera kondiĉo. Li ekstaras, forlasas la gloron de la
ĉielo, por retrovi la ŝafeton kaj sekvi ĝin, ĝis la krucon. Li ŝarĝas
siajn ŝultrojn per ĝi, portas nian homecon, portas nin mem. Li estas la
bona paŝtisto, kiu oferas sian vivon por la ŝafoj. La Paliumo diras, antaŭ
ĉio, ke ni ĉiuj estas portataj de Kristo. Sed samtempe ĝi invitas nin
porti unuj la aliajn. Tiel, la Paliumo fariĝas la simbolo de la misio de
la paŝtisto, pri kiu parolas la dua legaĵo kaj la Evangelio. La sankta
zorgado de Kristo devas animi la paŝtiston: por li ne estas motivo de
indiferenteco la fakto, ke multaj personoj vivas en la dezerto. Kaj estas
multaj formoj de dezerto. Estas la dezerto de la malriĉeco, la dezerto de
la malsato kaj de la soifo, estas la dezerto de la forlasiteco, de la
soleco, de la detruita amo. Estas la dezerto de la mallumo de Dio, de la
malpleniĝo de la animoj, sen plu konscio pri la digno kaj irado de la
homo. La eksteraj dezertoj multobliĝas en la mondo, ĉar la internaj
dezertoj fariĝis tiom vastaj. Tial la trezoroj de la tero ne plu estas je
la servo de la starigo de la ĝardeno de Dio, en kiu ĉiuj povu vivi, sed
ili estas servigataj por la potencoj de ekspluatado kaj detruado. La
Eklezio en sia tuteco, kaj la Paŝtisto en ĝi, kiel Kristo devas ekiri, por
konduki la homojn ekster la dezerton, al la loko de la vivo, al la amikeco
kun la Filo de Dio, al Tiu, kiu donas al ni la vivon, la vivon en pleneco.
La simbolo de la ŝafido havas plian aspekton. En la malnova Oriento estis
kutimo, ke la reĝoj elektu sin mem kiel paŝtistojn de sia popolo. Ĉi tiu
estis bildo de ilia povo, cinika bildo: la popoloj estis por ili kiel
ŝafoj, je kiuj la paŝtistoj povis disponi laŭplaĉe. Dum la paŝtisto de
ĉiuj homoj, la vivanta Dio, fariĝis Li mem ŝafido, Li ekstaris je la
flanko de la ŝafidoj, de tiuj, kiuj estas tretitaj kaj mortigitaj. Ĝuste
tiel Li malkaŝas sin kiel la veran paŝtiston: “Mi estas la bona
paŝtisto... mi demetas mian vivon por la ŝafoj”, diras Jesuo pri si mem
(Joh 10, 14 kaj postaj). Ne estas la povo kiu elaĉetas, sed la amo! Jen la
signo de Dio: Li mem estas amo. Kiomfoje ni dezirus ke Dio montru sin pli
forta. Ke Li malmole batu, malvenkigu la malbonon kaj kreu pli bonan
mondon. Ĉiuj ideologioj de la povo pravigas sin tiel, pravigas la detruon
de tio, kio estus kontraŭ la progreso kaj la liberigo de la homaro. Ni
suferas pro la pacienco de Dio. Sed tamen ni ĉiuj bezonas Lian paciencon.
Dio, kiu fariĝis ŝafido, diras al ni, ke la mondon savas la Kruco, ne la
krucumantoj. La mondo estas elaĉetita de Dio kaj detruita de la
senpacienco de la homoj.
Unu el la fundamentaj karakterizoj de la paŝtisto devas esti la amo al la
homoj, kiuj estis konfiditaj al li, samkiel li amas Kriston, je kies
servado li estas. “Paŝtu miajn ŝafojn”, diras Kristo al Petro, kaj al mi
en ĉi tiu momento. Paŝti signifas ami, kaj ami signifas ankaŭ esti pretaj
suferi. Ami signifas doni al la ŝafoj la veran bonon, la nutraĵon de la
vero de Dio, de la parolo de Dio, la nutraĵon de lia ĉeesto, kiun Li donas
al ni en la Sanktega Sakramento. Karaj geamikoj, en ĉi tiu momento mi
povas diri nur: preĝu por mi, por ke mi lernu pli kaj pli ami la Sinjoron.
Preĝu por mi, por ke mi lernu pli kaj pli ami Lian ŝafaron - vin, la
Sanktan Eklezion, ĉiun el vi unuope kaj vin ĉiujn kune. Preĝu por mi, por
ke mi ne fuĝu, pro timo, fronte al la lupoj. Ni preĝu unuj por la aliaj,
por ke la Sinjoro nin portu kaj por ke ni lernu porti unuj la aliajn.
La dua signo, per kiu estas reprezentata en la hodiaŭa liturgio la
enoficiĝo en la Petra Servado, estas la livero de la ringo de la
Fiŝkaptisto. La voko de Petro esti paŝtisto, kiun ni aŭskultis en la
Evangelio, sekvas la rakonton de abunda fiŝkaptado: post nokto, dum kiu
ili mallevis la retojn sensukcese, la disĉiploj vidas sur la bordoj de la
lago la resurektintan Sinjoron. Li ordonas al ili ankoraŭfoje iri por
fiŝkapti kaj jen, ke la reto tiom pleniĝas, ke ili ne sukcesas retiri ĝin;
153 grandaj fiŝoj: “kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne
disŝiriĝis” (Joh 21,11). Ĉi tiu rakonto, je la fino de la surtera irado de
Jesuo kun siaj disĉiploj, korespondas al rakonto de la komenco: ankaŭ tiam
la disĉiploj kaptis neniun fiŝon dum la tuta nokto; ankaŭ tiam Jesuo
invitis Simonon forŝovi ĝis la profundo ankoraŭfoje. Kaj Simono, kiun oni
ankoraŭ ne nomis Petro, donis la mirindan respondon: “Estro, laŭ via diro
mi mallevos la retojn!”. Kaj jen la atribuado de la misio: “Ne timu; de
nun vi estos kaptisto de homoj” (Luk 5,1-11). Ankaŭ hodiaŭ oni diras al la
Eklezio kaj al la Posteuloj de la Apostoloj forŝovi ĝis la profundo en la
maron de la historio kaj mallevi la retojn, por konkeri la homojn al la
Evangelio - al Dio, al Kristo, al la vera vivo. La Patroj dediĉis tre
apartan komenton ankaŭ al ĉi tiu unika tasko. Ili diras tion ĉi: por la
fiŝo, kreita por la akvo, estas mortiga afero esti levita el la maro. Oni
ĝin forprenas el ĝia vivodona elemento por esti utila kiel nutraĵo por la
homo. Sed en la misio de la kaptisto de la homoj, okazas la malo. Ni homoj
vivas alienitaj, en la salaj akvoj de sufero kaj de morto; en maro da
obskureco sen lumo. La reto de la Evangelio fortiras nin el la akvoj de la
morto kaj portas nin en la brilegon de la lumo de Dio, en la veran vivon.
Kaj ĝuste tiel, en la misio de kaptisto de homoj, sekvante Kriston,
necesas forporti la homojn el la sala maro de ĉiuj alieniĝoj al la tero de
la vivo, en la direkto al la lumo de Dio. Estas ĝuste tiel ĉi: ni ekzistas
por montri Dion al la homoj. Kaj nur kie oni vidas Dion, tie vere
komenciĝas la vivo. Nur kiam ni renkontas en Kristo la vivantan Dion, ni
konas kio estas la vivo. Ni ne estas la hazarda kaj sensenca produkto de
evolucio. Ĉiu el ni estas frukto de penso de Dio. Ĉiu el ni estas
dezirata, ĉiu el ni estas amata, ĉiu el ni estas necesa. Nenio pli bela
estas ol esti atingataj, surprizitaj de la Evangelio, de Kristo. Nenio pli
bela estas ol koni Lin kaj komuniki al la aliaj la amikecon kun Li. La
tasko de la paŝtisto, de la kaptisto de homoj povas ofte aspekti laciga.
Sed ĝi estas tasko bela kaj granda, ĉar finfine ĝi estas servo al la ĝojo,
al la ĝojo de Dio, kiu volas eniri en la mondon.
Mi deziras ĉi tie rimarkigi ankoraŭ plian aferon: ĉu en la bildo de la
paŝtisto ĉu en tiu de la fiŝkaptisto tre eksplicite reliefiĝas la voko al
unueco. “Aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin
ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu
grego, unu paŝtisto” (Joh 10,16), diras Jesuo je la fino de la parolado
pri la bona paŝtisto. Kaj la rakonto pri la 153 grandaj fiŝoj finiĝas per
la ĝojoplena konstato: “kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne
disŝiriĝis” (Joh 21,11). Ho ve, amata Sinjoro, ĝi nun disŝiriĝis! ni volus
diri ĉagrenitaj. Sed ne - ni ne devas esti malĝojaj! Ni ĝoju pro Via
promeso, kiu ne senesperigas, kaj ni faru ĉion eblan por trairi la vojon
al unueco, kiun Vi promesis al ni. Ni memoras ĝin dum la preĝado al la
Sinjoro, kiel almozuloj: jes, Sinjoro, memoru tion, kion Vi promesis.
Faru, ke ni estu unu paŝtisto kaj unu grego! Ne permesu, ke Via reto
disŝiriĝu kaj helpu nin esti servantoj de la unueco!
En ĉi tiu momento mia memoro revenas al la 22a de oktobro 1978, kiam Papo
Johano Paŭlo la 2a komencis sian paŝtistan servadon ĉi tie en placo sankta
Petro. Ankoraŭ, kaj daŭre, reeĥas en miaj oreloj liaj tiamaj vortoj: “Ne
timu, malfermu eĉ malfermegu la pordojn al Kristo!”. La Papo parolis al la
fortuloj, al la potenculoj de la mondo, kiuj timis ke Kristo povus
forporti ion el ilia povo, se oni lasus Lin eniri kaj se ili koncedus la
liberecon al la kredo. Jes, Li certe estus forportinta ion de ili: la
regado de koruptado, de la renverso de la juro, de arbitreco. Sed Li
nenion forportus el tio, kio apartenas al la libereco de la homo, al lia
digno, al la starigo de justa socio. La Papo parolis krome al ĉiuj homoj,
ĉefe al la gejunuloj. Ĉu ne ni ĉiuj havas iel la timon - se ni lasas, ke
Kristo komplete eniru en nin, se ni malfermas nin al Li - la timon, ke Li
povas forporti ion de nia vivo? Ĉu verŝajne ni ne timas rezigni je io
granda, unika, kio igas la vivon tiom bela? Ĉu ni ne riskas troviĝi poste
en angoro kaj senigitaj je la libereco? Kaj ankoraŭfoje la Papo volis
diri: ne! kiu enirigas Kriston, tiu perdas nenion - absolute nenion el
tio, kio igas la vivon libera, granda kaj bela. Ne! nur en tiu amikeco ege
malfermiĝas la pordoj de la vivo. Nur en tiu amikeco malfermiĝas reale la
grandaj potencivoj de la homa kondiĉo. Nur en tiu amikeco ni spertas tion,
kio estas bela kaj tion, kio liberigas. Tiel, hodiaŭ, mi deziras, kun
granda forto kaj granda konvinko, deirante el la sperto de longa persona
vivo, diri al vi, karaj gejunuloj: ne timu Kriston! Li nenion forprenas
kaj ĉion donas. Kiu sin donas al Li, tiu ricevas la centoblon. Jes,
malfermu, malfermegu la pordojn al Kristo - kaj vi trovos la veran vivon.
Amen.
|