| |
Kolegia kunuleco,
ekumenismo, dialogo kun la aliaj religioj kaj civilizacioj, por la unueco kaj
paco de la tuta homa familio, havante la Eŭkaristion kiel konstantan centron kaj
fonton de la Petra servado. Jen la ĉefaj firmaj deklaroj entenitaj en la unua
parolado de Papo Benedikto la 16a, kiu ankaŭ adresis kortuŝitan penson al sia
antaŭulo kaj apartan ĉirkaŭbrakon al la junularo.
Lia unua tago kiel
Papo finiĝis per vizitoj kaj eliro el Vatikano.
En la Siksta Kapelo
Papo Ratzinger celebris sian unuan Papan Meson por la fermo de la konklavo,
celebritan en la latina. “Tasko de la posteulo de Petro estas briligi la lumon
de Kristo, ne tiun propran, sed tiun de Kristo”, deklaris Benedikto la 16a dum
la longa parolado, kiun li eldiris fine de la Meso. Sed multaj pliaj estis la
gravaj vortoj kaj la frazoj plenaj je signoj. Multaj estis ankaŭ la aludoj pri
Johano Paŭlo la 2a kaj pri la sindevigo “apliki la 2an vatikanan Koncilion”.
“Johano Paŭlo la 2a
lasas Eklezion pli kuraĝa, pli libera, pli juna”, jen kelkaj el la vortoj, kiun
Benedikto la 16a dediĉis al sia antaŭulo: “Ŝajnas al mi senti lian fortan manon,
kiu premas la mian - li klarigis - ŝajnas al mi, vidi liajn ridentantajn okulojn
kaj aŭskulti liajn vortojn: ‘Ne timu’”. Ankaŭ pro tio la nova Papo sentis, ke li
estas subtenata fronte al la “grandega pezo de la respondecoj”, kiuj - li diris
- “verŝiĝas sur miajn kompatindajn ŝultrojn”. Kaj li substrekas tion rekonante,
ke li havas du sentojn kontrastajn inter si: “Unuflanke estas sento de netaŭgeco
kaj de homa agitiĝo - li rekonis - kaj aliflanke, mi havas profundan dankemon al
Dio”. Sed li klarigis, ke unuarangas la intima dankemo por la donaco de la Dia
Mizerikordo kaj tuj li esprimis sian certecon: “Kaj certe senmezura estas la dia
potenco, je kiu mi povas kalkuli”, klarigante, ke “la Sinjoro volis igi min
ŝtono sur kiu ĉiuj povos baziĝi kun sekureco”.
Li elvokis la
riĉecon de la Papado de Johano Paŭlo la 2a kaj tion, kion li difinis “la tempo
de eksterordinara graco” travivita de ĉiuj je lia morto kaj dum lia funebra
rito, tempo dum kiu oni perceptis - li diris - “la potencon de Dio, kiu pere de
Sia Eklezio volas formi el ĉiuj popoloj grandan familion”. Kaj Benedikto la 16a
priskribis sian sindevigon kiel posteulo de Petro: “Mi volas deklari kun forto
la firman intencon daŭrigi la sindevigon por apliko de la 2a vatikana Koncilio”.
“Ĝuste ĉi-jare estos la 40a datreveno de la fino de tiu Koncilio (la 8an de
decembro 1965)”, memorigis Benedikto la 16a, substrekante, ke “kun la paso de la
jaroj, la konciliaj Dokumentoj ne perdis aktualecon; ĝiaj instruoj eĉ fariĝas
aparte taŭgaj en rilato kun la novaj temoj de la Eklezio kaj de la nuntempa
globalizita socio”.
La mencio de la
Koncilio estas forta ankaŭ kiam, per penso adresita al la kardinaloj kaj
episkopoj, li deklaris, ke “la posteulo de Petro kaj la episkopoj posteuloj de
la Apostoloj devas esti inter si profunde unuigitaj”. Parolante pri “kolegia
kunuleco” li klarigis, ke, kvankam laŭ la diverseco de la roloj kaj funkcioj de
la Roma Pontifiko kaj de la Episkopoj, tia kunuleco estas je la servo de la
Eklezio kaj de la unueco en la kredo”. Benedikto reuzas ĝuste la esprimon
“posteulo de Petro” por paroli pri si aŭ pli bone, por paroli pri la alprenendaj
taskoj: “Unuaranga tasko” li difinis la “laboron sen ŝpari energiojn por la
rekonsistigo de la plena kaj videbla unueco de ĉiuj sekvantoj de Kristo”. “Ĉi
tiu estas lia ambicio, ĉi tiu estas lia urĝa devo”, diris Benedikto la 16a,
parolante “per la tria pronomo”. Poste li klarigis, ke li “volas akceli la
fundamentan celon de ekumenismo”, substrekante, ke “ne sufiĉas la elmontroj de
bonaj sentoj. Necesas konkretaj gestoj, kiuj eniru en la animojn kaj skuu la
konsciencojn, instigante ĉiujn al tiu interna konvertiĝo, kiu estas la
antaŭkondiĉo por ĉiu progreso laŭ la vojo de ekumenismo”.
Kaj kun sia penso adresita al ĉies esperoj,
Benedikto la 16a memorigis ankoraŭfoje la funebraĵojn por Johano Paŭlo la 2a,
kiam - li reliefigis - “al li rigardis konfidoplene la tuta mondo. Ŝajnis al
multaj, ke tiu intensa partopreno, plivastigita ĝis la limojn de la planedo fare
de la soci-komunikiloj, estus kvazaŭ unuvoĉa helpopeto adresita al la Papo fare
de la hodiaŭa homaro, kiu, agitita de necertecoj kaj timoj, pridemandas sin pri
la estonteco”.
Benedikto la 16a parolis pri si kaj siaj
respondecoj, kiam li deklaris: “Mi min adresas al ĉiuj, ankaŭ al tiuj kiuj
sekvas alian religion aŭ kiuj simple serĉas respondon al la fundamentaj demandoj
de la vivo kaj ankoraŭ ne trovis ĝin. Al ĉiuj mi adresas min per simpleco kaj
amemo, por certigi ke la Eklezio volas daŭrigi interplekti kun ili malfermitan
kaj sinceran dialogon, je la serĉo de la aŭtentika bono de la homo kaj de la
socio”.
“Mi preĝe alvokas de Dio la unuecon kaj la pacon
por la homa familio - li diris - kaj mi deklaras la memdisponon de ĉiuj
katolikoj kunlabori por aŭtentika sociala evoluo, kiu respektu la dignon de ĉiu
homa estulo”. Kaj lia sindevigo esprimiĝis ĝuste per promeso, kiam li diris: “Mi
ne ŝparos klopodojn kaj sindediĉon por daŭrigi la promesplenan dialogon
startigitan de miaj honorataj Antaŭuloj kun la diversaj civilizacioj, por ke el
reciproka kompreno fontu la kondiĉoj por estonteco pli bona por ĉiuj”.
Memoriginte, ke la Papado “komenciĝas kiam la
Eklezio travivas la specialan Jaron dediĉitan al la Eŭkaristio”, Benedikto la
16a deklaris: “Kiel eblas ne ekkapti en ĉi tiu providenca koincido elementon,
kiu devas karakterizi la paŝtistan servon al kiu mi estas vokata?”. Kaj li
klarigis: “La Eŭkaristio, koro de la kristana vivo kaj fonto de la evangelizanta
misio de la Eklezio, ne povas ne konsistigi la konstantan centron kaj fonton de
la Petra servado, kiu estis konfidita al mi”.
Parolante pri la estonteco, Papo Benedikto la
16a adresiĝis al la gejunuloj, kiujn li difinis “privilegiaj interparolantoj de
Papo Johano Paŭlo la 2a”. Al ili - li aldonis - iras mia amema ĉirkaŭbrako,
atendante, se plaĉos al Dio, renkonti ilin en Kolonjo okaze de la venonta Monda
Tago de la Junularo”. Al la junularo li promesis: “Kun vi mi daŭrigos dialogi,
aŭskultante viajn esperojn, en la celo helpi vin renkonti pli kaj pli profunde
la vivantan Kriston”.
Kiel subtenon por ĉi tiu promeso, li preĝe
alvokis la patrinecan peradon de Sanktega Maria, en kies manojn - li diris - mi
metas la nuntempon kaj la estontecon de mia persono kaj de la Eklezio. Ke
intervenu per sia intercedo ankaŭ la Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo kaj ĉiuj
Sanktuloj”.
Papo Benedikto la 16a finis sian paroladon per
“speciala kaj amema beno”, kiun, li diris, li formulis havante en la menso
“tiujn, kiuj partoprenas en la rito kaj tiujn, kiuj aŭskultas pere de televido
kaj radio”.
|