| |
Je la horo 10a komenciĝis en Baziliko de sankta Petro la
solena Meso "pro eligendo pontifice" (por la elekto de la Pontifiko), kiu estas
la unua el la ritoj de la konklavo por la elekto de la nova Papo. Ĉeestis granda
popolamaso ankaŭ ekster la Baziliko, plenplena.
La 115 celebrantoj, kun ruĝaj liturgiaj vestaĵoj, trairis procesie la centran
navon de la Baziliko, dum la kardinaloj neelektantoj atendis ilin sidantaj sur
la frontvicaj benkoj.
Per la ritaro de tiu solena latinlingva Meso oni preĝis kaj petis al Dio doni al
la Eklezio “pontifikon de Vi akceptitan pro vivosankteco, tute konsekritan je la
servo al via popolo”. La preĝon eldiris la ĉefcelebranto, kard. Jozef Ratzinger,
dojeno de la kardinalaro, kiu ankaŭ predikis.
“La nuna, per la komenco de la konklavo, konsistigas por la tuta katolika
Eklezio horon de granda respondeco” li diris.
Li kondamnis la “diktaturon de relativismo, kiu nenion agnoskas kiel definitivan
kaj kiu lasas kiel unikan mezur-indikon la propran egoon kaj ties volojn”. Havi
klaran fidon laŭ la kredo de la Eklezio - li aldonis - oni ofte epitetas kiel
fundamentismon. Dum relativismo, tio estas, lasi sin esti portitaj tien kaj tien
fare de la vento de ĉiu ajn doktrino, aperas kiel la unika sinteno je la nivelo
de la nuna tempo. Inter la ventoj de doktrino, la ideologiaj pensofluoj kiuj
agitis la “etan ŝipon de la kristanoj” kard. Ratzinger menciis “marksimon,
liberalismon, libertinismon, kolektivismon, radikalan individuismon, malprecizan
religian mistikismon, agnostikismon, sinkretismon”.
La Eklezio kaj ĝiaj pastroj devas esti animataj de la “sankta maltrankvilo”
“porti al ĉiuj la donacon de la kredo, de la amikeco kun Kristo”. Insistante je
la neceso evangelizadi, la kardinalo memorigis, ke la “amikeco de Dio estis
donita al ni, por ke ĝi atingu ankaŭ la aliajn”. “Ni ricevis la kredon por
donaci ĝin al la aliaj”. “Ni estas sacerdotoj por servi la aliajn kaj ni devas
alporti frukton kiu restu”. “Ĉiuj homoj - li substrekis - volas lasi spuron kiu
restu, sed kio postrestas? La mono ne, ankaŭ la domoj ne restas, nek la libroj;
post kelka tempo, pli malpli longa, ĉiuj ĉi aferoj malaperas”. “La unika afero
kiu restas eterne estas la homa animo, la homo kreita de Dio por la eterneco”.
“Tiam ni iru kaj ni preĝu la Sinjoron, por ke Li helpu nin alporti frukton,
frukton kiu postrestas”. Kaj koncerne la elekton de la Papo, kard. Ratzinger,
finante sian predikon, priskribis lin tiel: “Nova paŝtisto laŭ la koro de
Kristo, paŝtisto kiu nin gvidu al la kono de Kristo, al lia amo, al la vera
ĝojo”.
La vortojn de kard. Ratzinger oni akceptis per aplaŭdo. Varma aplaŭdo kiu
ripetiĝis dum la fina procesio de la kardinaloj kiuj eliris el la Baziliko, je
la horo 11.50. Tiun posttagmezon ili ariĝis en la Siksta Kapelo por komenci la
elekton de la posteulo de Johano Paŭlo la 2a.
|