|
MORGAŬ OKAZOS LA UNUA ĜENERALA AŬDIENCO
Unu semajno post la elekto, por Benedikto la 16a alvenis la tempo de liaj
unuaj privataj kaj publikaj aŭdiencoj, en Vatikano. Post tiu de hieraŭ al
ĉefepiskopo Angelo Amato, sekretario de la Kongregacio por la doktrino de
la kredo, ĉi-matene la Papo akceptis kardinalojn Nasrallah Pierre Sfeir
(patriarko de Antiokio de la Maronitoj en Libano), Stephen Kim Sou-hwan
(emerita ĉefepiskopo de Seulo) kaj Rosalio Castillo Lara (emerita
prezidanto de la Papa Komisiono por la Ŝtato de la Vatikana Urbo).
Sed inter la multaj "unuaj" sindevigoj de Benedikto evento grava estas
certe tiu de morgaŭ matene, kiam en placo sankta Petro, je la horo 10.30
la Papo faros la unuan ĝeneralan aŭdiencon de sia papado.
JARCENTOJ DA BAVARAJ RELIGIAJ HISTORIOJ, LEGENDOJ KAJ TRADICIOJ
EN LA PAPA EMBLEMO DE BENEDIKTO LA 16a

Ŝildo en tri partoj, kun tri simboloj kiuj resumas per bildoj jarcentojn
da religiaj historioj kaj legendoj de Bavario. La papa emblemo de
Benedikto la 16a akceptas ĉiujn elementojn, kiuj karakterizis lian
episkopan emblemon kiel ĉefepiskopo de Munkeno kaj Freising kaj poste kiel
Prefekto de la Kongregacio por la doktrino de la kredo.
Sur la emblemo estas la triangula papa ĉapo, kaj ne tiaro kiel en la
antaŭaj papaj emblemoj - kaj ornamita per la metropolita paliumo. La
emblemo de Benedikto la 16a (kies koloroj estas ankoraŭ pristudataj)
prezentas en la unua simbolo, alte maldekstre, la bildon de la "nigrulo de
Freising". Temas pri kapo de nigrhaŭtulo kun krono kaj rigardanta
maldekstren, bildo jam ĉeestanta en la emblemo de la malnova
Diocezo-princlando de Freising en 1316, je la epoko de episkopo Konrado la
3a, kaj ekde tiu momento adoptita de ĉiuj postaj ĉefepiskopoj de tiu
diocezo.
La bildo dekstre de la kapo estas urso kun ŝarĝoselo, la t.n. "urso de
Kornianus". Li - rakontas la legendo - estis la evangelizanto de Bavario
en la 8a jarcento post Kristo. Dum vojaĝo al Romo, urso formanĝis lian
ŝarĝobeston. Sankta Korbiniano ordonis al la urso porti al Romo lian
bagaĝon lasante poste libera ĝin reveni al la arbaroj de la patrujo. "La
signifo estas klara - klarigas la informonoto de diocezo Freising -
Kristanismo kvietigis kaj malsovaĝigis la sovaĝan paganismon kaj tiel
starigis en la malnova Bavario la fundamentojn de granda kulturo". Krome,
kiel "liveranto de Dio", la urso de Korbiniano simbolas la ŝarĝon de la
episkopa servado.
En la papa emblemo estas ankaŭ la konko, tria simbolo, malalte, je la
centro. Ĝi aludas antaŭ ĉio faman legendon pri sankta Aŭgusteno. Dum
promeno borde de la maro, meditante pri la netrasondebla mistero de la
Triunuo de Dio, la Sanktulo renkontis infanon, kiu per konko verŝis la
marakvon en etan fosaĵon. Kiam Aŭgusteno demandis al li kion li faras, la
infano respondis: "Mi verŝas la maron en ĉi tiun fosaĵon". Dusignifa
alegorio, kiu montras la konkon ĉu kiel rimedon por enmerĝi sin en la
senfinan maron de la dieco, ĉu kiel simbolo de "akademiano Ratzinger",
kiu, en 1953, doktoriĝis pri teologio ĝuste per eseo pri "La popolo kaj la
domo de Dio en la instruo de Aŭgusteno pri la Eklezio". Kaj plie, kiel
"konko de la pilgrimanto" la simbolo vastiĝas al centra koncepto de la 2a
vatikana Koncilio, t.e. "la pilgrimanta popolo de Dio", kies paŝtisto
ĉefepiskopo Ratzinger kaj nun Benedikto la 16a rekonas sin.
“Estante ĉefepiskopo - sciigas la noto - li enmetis intence ĉi tiun
simbolon en sian emblemon, ankaŭ kiel "konko de sankta Jakobo": bildo
entenita en la emblemo de la Monaĥejo de la Skotoj en Ratisbono, en kies
universitato la tiama prof-ro Ratzinger instruis Dogmatikon kaj Historion
de la Dogmo ekde 1969 ĝis 1977.
revenu supren
|