|
NI KUNE FARIĜU PACOFARANTOJ
Ĝi estis la invito de Benedikto la 16a al la delegitoj de la kristanaj
Eklezioj, ekleziaj komunumoj kaj de aliaj religiaj tradicioj, akceptitaj
ĉi-matene en la Salono Klementa. La Papo kun forto redeklaris la
sindevigon de la katolika Eklezio labori por la unueco de la Kristanoj.
Sekve, li dankis la reprezentantojn de la religioj, kiuj volis ĉeesti dum
la Meso por la komenco de la papado, samkiel dum la momentoj de adiaŭo al
la priplorita antaŭulo Johano Paŭlo la 2a.
“Laŭ la spuroj de miaj antaŭuloj, aparte Paŭlo la 6a kaj Johano Paŭlo la
2a, mi sentas la bezonon redeklari kun forto la nerezigneblan sindevigon,
kiun alprenis la dua vatikana Koncilio, laŭiri la vojon al la unueco de la
kristanoj”. Tion diris Benedikto la 16a, kiu resubstrekis ke “la irado al
la plena unueco, kiun volis Jesuo por siaj disĉiploj” implicas “konkretan
obeemon por ke la Spirito donu al la Eklezio kuraĝon, dolĉecon, firmecon
kaj esperon por konkeri ĉi tiun celatingon”. Aliflanke, ĝi implicas ankaŭ
daŭran preĝadon por ricevi de la Bona Paŝtisto la donacon de la unueco de
lia popolo.
“Salutante vin, mi deziras danki la Sinjoron, kiu nin benis per sia
mizerikordo kaj verŝis en nin sinceran memdisponon igi nia lian preĝon: ut
unum sint (ke ĉiuj estu unu). Li igis nin tiel pli kaj pli konsciaj pri la
graveco iri en la direkto al la plena kunuleco”.
“Kun frata amikceco - daŭrigis la Papo - ni povas interŝanĝi la donacojn
ricevitajn de la Spirito kaj ni sentas nin puŝataj kuraĝigi unuj la aliajn
ĉar ni anoncas Kriston kaj lian mesaĝon al la mondo, kiu ofte hodiaŭ
aperas ofte perturbita kaj malpaca, malkonscia kaj indiferenta”. Multe da
irado oni plenumis dum la jaroj de la papado de Johano Paŭlo la 2a,
evidentigis Benedikto la 16a, aldonante, ke la partopreno en la funebro de
la Eklezio por la forpaso de ĝia Paŝtisto montris “kiom vera kaj granda
estas la komuna pasio por la unueco”.
Nia renkontiĝo - aldonis la Papo en la franca - estas aparte signifa. Via
ĉeesto “trans tio, kio dividas nin kaj kio ĵetas ombrojn sur nian plenan
kaj videblan kunulecon” estas signo de helpo por la episkopo de Romo.
Poste, parolante an la angla, li adresiĝis al la reprezentantoj de la
aliaj religiaj tradicioj. Apartan dankon li adresis al la islama komunumo.
Benedikto la 16a esprimis sian ĝojon pro “la kresko de la dialogo inter
islamanoj kaj kristanoj, je loka kaj internacia nivelo”. Li tiel certigis,
ke la Eklezio “volas daŭrigi la konstruon de pontoj de amikeco inter la
sekvantoj de ĉiu religio”. La akcelo de la paco, li aldonis, estas
neevitebla sindevigo por ĉiuj kredantoj.
Je la komenco de mia Papado mi adresas al vi kaj al ĉiuj kredantoj de la
religiaj tradicioj, kiujn vi reprezentas, samkiel al ĉiuj kiuj serĉas per
sincera koro la Veron, fortan inviton kune fariĝi pacofarantoj, en
reciproka sindevigo de komprenemo, respekto, amo.
La mondo en kiu ni vivas, konstatis la Papo, estas ofte “markita de
konfliktoj, perforto kaj milito, sed ĝi arde volas la pacon, paco kiu
estas super ĉio donaco de Dio, paco por kiu ni devas senĉese preĝi”. La
paco, jen la atentigo de la Papo, estas “devo al kiu ĉiuj personoj estas
vokataj, sed ĉefe tiuj kiuj konfesas religian kredon”. Niaj klopodoj por
“nutri la dialogon - li finis - estas valida kontribuo por konstrui la
pacon sur firmaj fundamentoj”. Estas tial necese “devigi sin por aŭtentika
kaj sincera dialogo, konstruita sur la respekto de la digno de ĉiu homa
estulo” kreita laŭ bildo kaj en simileco kun Dio.
revenu supren
LA ĜOJO KAJ LA KONFIDO DE LA PAPO JE LA “JUNA EKLEZIO” KIU ARIĜOS EN
KOLONJO.
Dum la aŭdienco kun la germanaj pilgrimuloj, Benedikto la 16a faris
konfidon pri sia elekto: mi faris nenion por esti elektita, mi diris mian
jeson.
Papo elektita de la volo de Dio. Papo, kiu ne petis nek esperis je la
elekto, konscia pri sia netaŭgeco. Papo “adoptita” de Romo, sed ĉiam
profunde ligita al siaj germanaj kaj bavaraj originoj. Papo, kiu konfidas
ke la integreco de Eklezio, kiun li taksas viva kaj juna, ne estas
makulita de materiismo kaj maljustaĵoj, Eklezio kies spegulo estas en la
konscienco de tiuj geknaboj, kiuj, post malpli ol 4 monatoj, ĉeestos dum
la monda tago de la junularo en Kolonjo. Inter aplaŭdoj, kelkaj spritaĵoj
kaj multaj ridetoj, okazis ĉi-matene, en la aŭlo Paŭlo la 6a, la aŭdienco
de Benedikto la 16a al la germanaj pilgrimuloj, kiuj alvenis al Romo por
la Meso de la komenco de lia papado.
La aŭdiencon oni travivis donante voĉon al la koro, al la personaj
rememoroj. Post la ceremonio post la komenco de la papado - kies kolektiva
sento pri festado enestis en la kadro de solena ritaro, markita de gestoj
el alta simbola valoro - por Benedikto la 16a alvenis ĉi-matene la momento
de la sentoj kaj de la privata rakonto, en la pli libera kaj familieca
kadro de la renkontiĝo kun la germanaj pilgrimuloj. Ses aŭ sepmil da ili
ariĝis ĉirkaŭ la Papo, kiu ne ŝparis al ili konfidencojn pri sia elekto,
petante subtenon kaj komprenemon.
Jam je la momento de la eniro de la Papo en la aŭlon, kun orgena muziko
fone, oni perceptis la etoson de entuziasmo, por tiel diri “pli intima”.
Benedikto la 16a, ridetanta, premis dekojn kaj dekojn da manoj, pasante en
la mallarĝa koridoro estigita meze de la fideluloj, kaj li atingis sian
lokon, ŝerce pardonpetante, ĉar li atendigis la ĉeestantojn dum 20 minutoj
(“Pardonu mian malfruon, ĉar la germanoj kutimas esti tre akurataj. Mi iom
italiĝis”). La ŝerca rimarko des pli varmigis la etoson en ĉeestantaro
inter kiuj aperis la flagoj de Bavario, devenlando de la Papo. Vidante
ilin, Benedikto la 16a diris, ke li restis bavara ankaŭ kiel episkopo de
Romo, malgraŭ ke li vivas en la itala ĉefurbo ekde 23 jaroj. Inter ĉi tiuj
du geografiaj regionoj, li rimarkigis, okazis fruktodona interŝanĝo, dum
la jarcentoj. Bavario kaj Romo ĉiam havis bonajn rilatojn kaj el Romo al
Bavario alvenis la Evangelio. Poste, en la 18a jarcento, ankaŭ el Bavario
alvenis donaco al la Eklezio, pere de la sankta bavara kapucena pastro
Konrado, sed ankaŭ pere de pastro Rupert Mayer, la jezuito kiu defiis
Hitleron.
La aŭskulto de la pilgrimuloj fariĝis malpli bruanta kaj pli atenta kiam
Benedikto rakontis ion pri sia elekto, kvankan sen rompi la sekreton, kiel
li klarigis. La Papo malkaŝis, ke li neniam pensis esti elektita, nek ke
li agis por ke tio okazu, aldonante, ke li rememoris, kiam la elekto
aperis jam certa - (“kiam mi vidis, ke alproksimiĝas tiu gilotino”) la
vortojn entenitajn en letero, kiun kardinalo donis al li. Tiu ĉi memorigis
al li, ke se la Sinjoro estus adresinta al li sian “sekvu min”, tiam li
estus devinta rememori tion, kion li diris dum la funebra rito por Johano
Paŭlo la 2a kaj ne rifuzi la vokon. “Mi preĝis la Sinjoron, por ke Li
elektu alian pli fortan, sed evidente Li ne aŭskultis min”.
La vojoj de la Sinjoro ne estas komfortaj, aldonis Benedikto la 16a, sed
ni ne estas faritaj por resti komforte kaj sekve li povis fari nenion krom
diri jes. Ĝuste dum la tagoj de la morto de Johano Paŭlo la 2a, li
aldonis, aperis klare al ĉiuj, ke li estis perceptata kiel patro, kaj
sekve la Eklezio ne estas enfermita en si mem, sed ĝi estas de ĉiuj: la
Eklezio - denove diris la Papo meze de aplaŭdoj - ne estas maljuna, sed ĝi
estas juna, redeklarante, ke li rigardas kun ĝojo al la rendevuo en
Kolonjo, kie la gejunuloj kaj la mondo renkontiĝos kun Jesuo.
Antaŭ ol fini sian saluton, Benedikto la 16a adresis sin rekte al la koro
de siaj samnacianoj, petante al ili kune iri; la Papo konfidas je ili, kaj
samtempe li petis komprenemon por la eventualaj eraroj, je kiuj neniu
estas imuna, kaj konfidon. Granda aplaŭdo sigelis ĉio tiujn vortojn, kun
la tuta ĉeestantaro kiu ekstaris por esprimi sian ŝaton. La Papo finis per
la Patro Nia kaj la Saluton Maria, havante apud si du germanajn
kardinalojn, Meissner de Kolonjo kaj Wetter de Munkeno, kiu estis lia
posteulo en la germana diocezo, kaj kiu donacis al la Papo fajne ĉizitan
oran surbrustan krucon.
revenu supren
LA VIZITO AL LA BAZILIKO DE SANKTA PAŬLO:
“MISIISTO KIEL PAPO WOJTYŁA”
Unua publika eliro post la elekto, tiu al la baziliko de sankta Paŭlo, kie
Benedikto la 16a alvenis hodiaŭ postttagmeze, je la horo 18.20, akceptita
de miloj da personoj interne kaj ekstere, tiom multaj kiom oni ne atendis,
kaj kun la festado de kardinaloj, ekleziuloj kaj granda grupo de
benediktanaj monaĥoj kiuj regas la bazilikon. La vizito al la tombo de la
sanktulo kaj martiro (la Eklezio de Romo, li memorigis “gvidas la
universalan kunulecon de la karitato ĝuste ĉar ĝi estis fekundita de la
sango de la martiroj”) estas “pilgrimo tiom dezirata al la radikoj de la
misiado”.
Poste li omaĝis al la tombo de sankta Palo, unue preĝante surgenue kaj
silente fronte al la memorloko, kaj poste incensumante la altaron. Sekve,
Benedikto la 16a legis fragmenton de la letero de Paŭlo al la Romanoj. Li
sidis sub la niĉo kie estas la bildo de la martirigo de Paŭlo kaj faris
mallongan paroladon. La omaĝo al la tombo de sankta Paŭlo estas por la
Papo “tre dezirata pilgrimo, gesto de kredo, kiun mi faras en mia nomo,
sed ankaŭ ennome de la amata diocezo Romo, kies episkopo kaj paŝtisto la
Sinjoro min starigis, kaj ennome de la universala Eklezio konfidita al
miaj paŝtistaj zorgoj.
La paroladon interrompis deko da aplaŭdoj: unu el ili estis longega, kiam
Benedikto la 16a menciis Johanon Paŭlon la 2an, la misiistan Papon. "Mi
estas ĉi tie - daŭrigis la Papo - por revigligi en la kredo la gracon de
la apostolado, ĉar Dio konfidis al mi la
zorgadon pri ĉiuj eklezioj (kp 2Kor 11,28). Fronte al niaj okuloj
estas la ekzemplo de mia amata kaj honorata antaŭulo Johano Paŭlo la 2a,
misiista Papo, kies tiom intensa agado, atestata de pli ol 100 apostolaj
vojaĝoj trans la landlimoj de Italio, estas vere neimitebla. Kio puŝis lin
al tia dinamismo, se ne la amo mem de Kristo, kiu transformis la vivon de
sankta Paŭlo (kp 2Kor 5,14)? “Ke la Sinjoro volu nutri ankaŭ en mi similan
amon - diris Papo Ratzinger - por ke mi ne havu pacon fronte al la urĝo de
la evangelia anonco en la hodiaŭa mondo”.
Je la komenco de la tria jarmilo la Eklezio sentas per denova vigleco, ke
la misiista ordono de Kristo estas pli ol iam aktuala. Kaj ĉi tie Papo
Ratzinger menciis la regulon de sankta Benedikto, kiu instigis siajn
monaĥojn “nenion antaŭmeti antaŭ la amo de Kristo”. La vokiĝo de Paŭlo sur
la vojo de Damasko kondukis lin ĝuste al tio: igi Kriston la centro de sia
vivo. La pasio por Kristo kondukis lin prediki la Evangelion ne nur per la
parolo sed per la vivo mem, pli kaj pli komformita al Kristo. Je la fino
Paŭlo anoncis Kriston per la martiriĝo, kaj lia sango, kune kun tiu de
Petro, kaj de multaj aliaj atestantoj de la Evangelio, banis ĉi tiun teron
kaj igis fekunda la Eklezion de Romo.
Ankaŭ la 20a jarcento estis “tempo de martiriĝoj”. Se do la sango de
martiroj estas semo de novaj kristanoj, komence de la tria jarmilo licas
atendi renovigitan floradon de la Eklezio, speciale tie kie ĝi plej
suferis pro la kredo kaj pro la atesto de la Evangelio.
Ĉi tiun finan petdeziron la Papo levis, per la propeto de sankta Paŭlo,
preĝante jene: “Ke li akirigu al la Eklezio de Romo, kaj aparte al ĝia
episkopo kaj al la tuta popolo Dio, la ĝojon anonci kaj atesti al ĉiuj la
Bonsciigon de Kristo la Savanto”. La beno al ĉiuj fermis la paroladon, dum
ĉiuj ekkriis: “Vivu la Papo”.
Antaŭ ol forlasi la bazilikon la Papo salutis la ĉeestantajn malsanulojn
kaj handikapulojn. Aparte kortuŝa estis la renkonto kun maljunulo sur
rulseĝo, kiu plurfoje frotis sian vizaĝon kaj okulojn por esti certa ke li
vere travivas tion, kion li vidas. Por la unua fojo, ekde kiam li estas
Papo, li prenis en siajn brakojn unujaran infanon, kiu aspektis amuzita
inter liaj brakoj.
Poste, piedirante, li donis siajn manojn kaj kisis la infanojn laŭlonge de
la interna kaj ekstera itinero.
revenu supren
LA VENONTAJ OKUPOJ DE PAPO BENEDIKTO LA 16a
La unua ĝenerala aŭdienco okazos je la horo 10.30 de merkredo la 27a de
aprilo.
La 9an de majo li estos en la baziliko de sankta Johano laterana, por la
tradicia ceremonio de la “eksposedo”, kiu simbolas la komencon de la roma
episkopado de la Papo.
revenu supren
|