|
La Eklezio rigardas kun intereso al la soci-komunikiloj, kiuj instiĝas
ĝin modernigi la anoncon de la Evangelio.
LA SALUTO KAJ DANKEMO DE LA PAPO
POR LA AGANTOJ DE LA AMASKOMUNIKILOJ
Je la kvina tago post sia elekto, Benedikto la 16a volis renkonti hodiaŭ
matene (23.04.2005), en la Aŭlo Paŭlo la 6a, la ĵurnalistojn kaj agantojn
de amaskomunikiloj, kiuj dum la lastaj du semajnoj rakontis al la mondo
gravajn eventojn kaj emociojn ligitajn kun la forpaso de Johano Paŭlo la
2a kaj la elekto de la posteulo. Temis pri svarma aŭdienco (ĉeestis
preskaŭ 5.000 ĵurnalistoj kaj agantoj: telekameraistoj, fotistoj,
radiokronikistoj ktp), kiu estis okazo por la nova Papo por esprimi sian
konsideron pri la nuna rilato inter la Eklezio kaj la amaskomunikiloj.
Personan dankon, propran kaj ennome de ĉiuj katolikoj, li adresis al ĉiuj,
kiuj, spitante lacecon kaj malkomfortaĵojn, alportis en la domojn de
milionoj da televidspektantoj “la ekleziajn eventojn el historia graveco”
de la lastaj dudek tagoj. Kaj la Papo aldonis sindevigon: daŭrigi
fruktodonan dialogon kun la mondo de la amaskomunikiloj, laŭ la vojo
indikita de Johano Paŭlo la 2a kaj konsciante, ke la fenomeno de la
soci-komunikado instigas la Eklezion rekonsideri ilian efikon, laŭ la
moderna maniero koncepti la paŝtistan laboron mem.
“Oni povas diri, ke, dank’ al via laboro, dum pluraj semajnoj la atento de
la tuta mondo restis fiksita sur la Baziliko, placo Sankta Petro kaj la
Apostola Palaco, interne de kiu mia Antaŭulo, la neforgesebla Papo Johano
Paŭlo la 2a, trankvile finis sian surteran ekzistadon kaj kie, poste, en
la Siksta Kapelo, la Kardinaloj elektis min lia posteulo.
Memoriginte ke jam la 2a vatikana Koncilio rigardis kun intereso al la
“promesplena evoluo” de la amaskomunikiloj, plu atentata de Johano Paŭlo
la 2a dum pli ol 26 jaroj da “konstantaj kaj fekundaj rilatoj”, Benedikto
la 16a parolis al la ĉeestantoj en la itala, angla, franca kaj germana por
denove esprimi ŝaton pri la “mirindaĵoj kaj eksterordinaraj potencivoj” de
la modernaj soci-komunikiloj. Kaj li aldonis, en la franca parto de sia
parolado: “Mia deziro estas daŭrigi tiun ĉi fruktodonan dialogon kaj
ĉi-koncerne mi kundividas tion, kion rimarkigis Johano Paŭlo la 2a: la
nuntempa fenomeno de la sociaj komunikadoj instigas la Eklezion al speco
de paŝtista kaj kultura revizio, por esti kapabla alfronti laŭ taŭga
maniero la epokfaran momenton, kiun ni travivas”.
El la sindevigo de la Eklezio, la Papo turnis la atenton al la povo de la
amaskomunikiloj kaj al ĝia influo sur la konsciencojn, parolante pri la
neceso havi “klarajn aludojn al la etika respondeco” de tiuj, kiuj laboras
en la sektoro de la amaskomunikiloj. “Necesas - diris Benedikto la 16a
ekparolante en la germana, kun sekva aplaŭdo de la ĉeestantoj, ĉar temis
pri lia unua germanlingva publika parolo - pli kaj pli bona kompreno pri
la perspektivoj kaj respondecoj, kiujn ilia evoluo implicas”, aparte
koncerne la serĉon de la vero kaj kaj la respekton de la homa digno: “Nur
laŭ ĉi tiuj kondiĉoj, la amaskomunikiloj povas respondi al la projekto de
Dio, kiu disponigis ilin al ni por malkovri, uzi, konigi la veron, ankaŭ
la veron pri nia digno kaj pri nia destino de filoj de Dio, heredontoj de
lia eterna Regno”.
La aŭdienco finiĝis per la trapreĝo de Patro Nia kaj kun la longdaŭra kaj
amemo aklamo de la ĵurnalistoj al la nova Papo.
|