|
LA UNUA AŬDIENCO DE
BENEDIKTO LA 16a
LA VENONTAJ OKUPOJ
DE PAPO BENEDIKTO LA 16a
LA DIALOGO INTER
KATOLIKOJ KAJ HEBREOJ
60.000 RET-POŜTAJ
LETEROJ AL
LA PAPO
LA UNUA AŬDIENCO DE BENEDIKTO LA 16a
En etoso de granda ĝojo kaj amemo, la Papo akceptis ĉi-matene la
kardinalojn en la Salono Klementa kaj petis ilian subtenon por plenumi
la mision de paŝtisto de la universala Eklezio. La Sankta Patro rakontis
la emocion de la renkontiĝo kun la fideluloj post la elekto kaj memorigis
per kortuŝitaj vortoj Johanon Paŭlon la 2an
Ĝojo kaj kortuŝiĝo estis la sentoj, kiuj, ĉi-matene, karakterizis la
aŭdiencon de Benedikto la 16a kun la kardinaloj: la unua aŭdienco de la
papado de Joseph Ratzinger. La Sankta Patro dankis la kardinalojn pro ilia
elekto, kiel Episkopo de Romo kaj Paŝtisto de la universala Eklezio kaj
petis al ili ilian malavaran kunlaboron por plenumi la mision al li
konfiditan. Antaŭ la parolado de la Papo, okazis la saluto de la kardinalo
ŝtatsekretario, Angelo Sodano.

“Mi deziras partoprenigi al vi “la animstaton, kiun mi travivas dum ĉi
tiuj tagoj”. Tiel, per ĉi tiuj vortoj “simplaj kaj fratecaj”, Benedikto la
16 adresiĝis al la kardinaloj, kiuj pasintmarde elektis lin al la Katedro
de Petro, kaj al la aliaj kardinaloj neelektantoj, kiuj ariĝis en la
Salono Klementa por la unua aŭdienco de la 264a Posteulo de Petro.
Benedikto la 16a dankis Dion, kiu konfidis al li la taskon regi la
Eklezion, malgraŭ la “granda homa malforteco”, konvinkita ke “estas la
eterna Paŝtisto, kiu kondukas per la forto de sia Spirito sian ŝafaron”.
Poste li rakontis la “intensajn emociojn” elprovitajn okaze de la morto de
lia “honorata antaŭulo Johano Paŭlo la 2a” kaj dum la konklavo. Momentoj
dum kiuj la Papo - li malkaŝis - sentis “intiman bezonon de silento” kaj
al kiuj aldoniĝis “du sentoj inter si kompletigaj: vigla deziro de la koro
danki” kune kun sento de “homa senpoveco fronte al la granda tasko” kiu
staras fronte al li. Kaj tiel li malkaŝis la sentojn elprovitajn je la
momento de la unua ĉirkaŭbrako kun la popolo de Dio, post la elekto: “Dum
ĉi tiuj tagoj leviĝis unuvoĉa la preĝado de la kristana popolo por la
nova Papo kaj vere emocia estis la unua renkonto kun la fideluloj, antaŭ
du tagoj, en placo Sankta Petro”.
La ago de konfido, kiun vi donis al mi, daŭrigis la Papo “konsistigas
kuraĝigon ekkomenci ĉi tiun novan mision per pli da trankvilo, ĉar mi
estas konvinkita, ke mi povas kalkuli, aldone al la nemalhavebla helpo de
Dio, ankaŭ je via malavara kunlaboro”. Sekve, Benedikto la 16a adresis
ameman instigon al la kardinaloj: “Mi petas vin, neniam mankigu al mi ĉi
tiun vian subtenon! Se unuflanke mi konscias pri la limoj de mia persono
kaj de miaj kapabloj, aliflanke mi bone scias kia estas la naturo de la
misio, kiu estas konfidita al mi, kaj kiun mi komencas plenumi per
sinteno de interna sindediĉo. Ne temas, ĉi tie, pri honoroj, sed pri
servado, kiun oni devas plenumi per simpleco kaj memdispono, imitante nian
Majstron kaj Sinjoron, kiu ne venis por esti servata, sed por servi”.
“Via spirita proksimeco, viaj saĝaj konsiloj kaj via aganta kunlaboro
- aldonis Benedikto la 16a - estos por mi donaco pro kiu mi estos ĉiam
dankema al vi kaj instigo konduki al plenumo la taskon konfiditan al mi
per tuteca fideleco kaj sindediĉo”. Poste, Benedikto la 16a reliefigis la
profundan unuecon de la Papo kun siaj kardinaloj: “Ĉiu nun revenos al sia
respektiva Sidejo por redaŭrigi sian laboron, sed spirite ni restos
unuigitaj en la kredo kaj en la amo de la Sinjoro, en la ligilo de la
eŭkaristia celebro, en la insista preĝado kaj en la kundivido de la
ĉiutaga apostola paŝtista servado”.
Benedikto la 16a ankaŭ adresis specialan penson al siaj antaŭuloj: Johano
la 23a, Paŭlo la 6a, Johano Paŭlo la unua kaj aparte al Johano Paŭlo la
2a, kiu - li diris - per sia atesto “nin subtenis kaj kies ĉeeston ni
daŭre sentas ĉiam viva”. La lumo kaj la forto de la resurektinta Kristo,
li deklaris, “estis disradiitaj en la Eklezion fare de tiu speco de lasta
Meso”, kiun Papo Wojtyła “celebris en sia agonio, kulmininta en la “Amen”
de vivo komplete oferita, pere de la Senmakula Koro de Maria, por la savo
de la mondo”.
Benedikto la 16a finis sian paroladon konfidante al Maria, Mater
Ecclesiae (Patrino de la Eklezio) ĉiujn “sopiratendojn, esperojn kaj
zorgojn de la tuta komunumo de la kristanoj”.
En sia saluto, ennome de ĉiuj kardinaloj, kard. Angelo Sodano parolis pri
la elekto de la nomo Benedikto fare de Papo Joseph Ratzinger, bondezirante
al la Papo imiti “la agadon de Sankta Benedikto por la bono de la Eklezio
kaj de la mondo”. “Patro Sankta, ni kardinaloj ĝojas, ke tiu kiu donas
forton al la arbo de la Eklezio estas hodiaŭ Papo Benedikto la 16a. Al Vi
nian tutan devotecon, nian kompletan kunlaboron kaj nian fratan amemon en
Kristo Jesuo”.
Post sia parolado la Sankta Patro restis kun la kardinaloj kiuj unuope
omaĝis al li, en etoso de videbla ĝojo kaj sincera amemo. La Papo foje
ekstaris por helpi la kardinalojn maljunajn, kaj je la fino li donis
rendevuon al ĉiuj, al la Meso por la komenco de la papado: “Bondezirojn!
Dankon, ni revidos nin dimanĉe”.
La aŭdienco finiĝis per la kanto “Oremus pro Pontifice” (ni preĝu
por la Pontifiko), kantata de ĉiuj kardinaloj.
revenu supren
LA VENONTAJ OKUPOJ DE PAPO BENEDIKTO LA 16a
Densa aferlisto da okupoj dum la venontaj tagoj por Benedikto la 16a.
Morgaŭ je la horo 11a li renkontos la ĵurnalistojn kaj agantojn de
soci-komunikiloj en la Aŭlo Paŭlo la 6a. Dimanĉe estos la tago de la
solena inaŭguro de la Papado. Je la horo 10a Benedikto la 16a gvidos la
eŭkaristian celebron; tiuokaze la Papo ricevos la “Fiŝkaptistan ringon”
kaj la “Petran Paliumon”. Poste, la Papo renkontos en la vatikana Baziliko
la oficialajn delegaciojn kiuj partoprenis en la Meso. Lunde matene li
renkontos la germanajn pilgrimulojn.
Posttagmeze de la 25a de aprilo la Papo iros al la roma Baziliko de sankta
Paŭlo ekster la muregoj por omaĝi al la tombo de la Apostolo kaj por
esprimi la nedisigeblan ligilon de la Eklezio de Romo kun la Apostolo de
la Gentoj kune kun la Fiŝkaptisto de Galileo.
revenu supren
SUB LA SIGNO DE LA DAŬRIGO LA DIALOGO INTER KATOLIKOJ KAJ HEBREOJ
Mesaĝo de Benedikto la 16a al la Ĉefrabeno de Romo, Di Segni
“Mi fidas je la helpo de la Plejaltulo por daŭrigi la dialogon kaj
plifortigi la kunlaboron kun la filoj kaj filinoj de la hebrea popolo”.
Tion skribis Benedikto la 16a en sia mesaĝo sendita hieraŭ al la Ĉefrabeno
de Romo, Riccardo Di Segni, kiu, pasintmerkrede, siavice, sendis
gratultelegramon al la nova Papo. Granda estis la kontento de la hebrea
komunumo, kiel deklaris Riccardo Di Segni al Radio Vatikana: “Ĝi estis por
mi plaĉa surprizo. Ĝi estas tre grava signo, kiu forigas la nubojn, kiujn
iuj klopodis starigi en la ĉielo. Ĝi komprenigas al ni, ke la problemo de
la dialogo kun la hebreoj por ĉi tiu nova Papo konsistigas neceson kaj
ankaŭ urĝon.
Antaŭ tri jaroj - aldonis interalie Ĉefrabeno Di Segni - mi havis eblecon
renkonti lin nepublike. Ni longe parolis pri diversaj aspektoj ligitaj kun
la problemo de la rilato inter katolika Eklezio kaj hebrea mondo kaj ni
konfrontis nin ankaŭ per personaj spertoj. La bildo, kiun mi ricevis,
estas tiu de personeco grandega en saĝeco kaj doktrino”.
Dum la Meso por la komenco de la Papado ne ĉeestos oficiala delegacio de
la hebrea komunumo de Romo. “La problemo estas” deklaris Ĉefrabeno Di
Segni, ankoraŭ al Radio Vatikana “ke tiu dimanĉo koincidas kun la unua
tago de nia Pasko. Por ni ĝi estas treege solena tago, dum kiu ni estas
devigataj de niaj ritoj. Ni havas plie problemojn por moviĝi. Pro ritaj
motivoj, sekve, ni ne povos ĉeesti fizike, sed, ĉiuokaze, ni estos tiaj en
la spirito”.
revenu supren
60.000 RETPOŜTAJ LETEROJ AL LA PAPO
Dum apenaŭ 48 horoj estis preskaŭ 60.000 la retpoŝtaj leteroj adresitaj al
la nova Papo. La plejmulto el ili estis verkitaj en la angla (iom malpli
ol 31.000), sekvas tiuj en la itala (preskaŭ 13.000), hispana (6.000).
Tiuj en la germana, la denaska lingvo de la Papo, estas iom malpli ol
3.000. La retpoŝtaj leteroj alvenis el la tuta mondo. La adreso estas
benedettoxvi HELIKO vatican.va
revenu supren
|