| |
La temon oni konigis hodiaŭ (25.06.2005). La Papo insistas pri la vero: en
epoko kiam “havi klaran fidon... oni ofte epitetas kiel fundamentismon”
dum “relativismo... aspektas kiel la unika sinteno taŭga por la nuntempo”,
Benedikto la 16a ne lacas iri kontraŭflue por inviti kredi je la vero.
Tial, por la venonta monda tago de la paco li elektis la temon: “En la
vero la paco”.
En Encikliko Veritatis Splendor de 1993, Johano Paŭlo la 2a parolis pri
“la risko de la alianco inter demokratio kaj etika relativismo”: se
ekzistas neniu vero kiu gvidu la politikan agadon “tiam la ideoj kaj
konvinkoj povas esti... ekspluatataj pro celoj de povo. Demokratio sen
valoroj - skribis Papo Wojtyła - facile konvertiĝas al totalismo evidenta
aŭ subtila kiel pruvas la historio”. Vortoj, kiujn Benedikto la 16a
redeklaras, parolante pri “diktaturo de relativismo kiu nenion agnoskas
kiel definitivan kaj kiu lasas kiel mezurindikon nur sian propran egoon
kaj sian volojn”. En ĉi tia kondiĉo, nur la plej fortaj diktas la leĝon.
La homaro - klarigas vatikana noto pri la papa mesaĝo - ne sukcesos
“starigi mondon vere pli humanan por ĉiuj homoj surtere, se ĉiuj ne
turniĝos per renovigita animo al la vero de la paco” (Gaudium et spes,
n-ro 77) laŭ “deziro enskribita de la Kreanto en la koron de ĉiu homo”. La
homa naturo - daŭrigas la noto - havas profundajn postulojn: la rajtoj de
la homo petas esti realigataj; la natura rajto de la gentoj kaj ĝiaj
universalaj principoj postulas respekton; la justico, komprenata kiel dono
al ĉiu de la propra, petas esti aplikata. Kiam la homa agado ne respektas
la ordon de la aferoj (tiun naturan gramatikon, pri kiu parolis Johano
Paŭlo la 2a fronte al la Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 5an de oktobro
1995), kiam ĝi sin trudas al la homa vivo malebligante ties progreson,
kiam ĝi trudas netolereblajn sinoferojn al la popoloj, ne estas paco, ĉar
oni havas neniun respekton por la vero de la aferoj”.
“La paco estas la tranquillitas ordinis (la trankvilo de la ordo) –
diras la noto - tio signifas: la situacion kiu ebligas la plenan
disetendadon de la vero pri la homo. La soifo je vero, kiun la homo havas,
kiel pleneco de la estaĵo, tradukiĝas en deziron de paco, de ne-malordo,
de la vera paco aŭ de la vero de la paco.
“La vera paco - plie - estas ankaŭ pacema. Ĝi repacigas, ĝi elirigas el
izoliĝo. La vero prilumas - finas la vatikana noto - ĝi ekvidigas la vojon
de la aŭtentikaj homaj rilatoj, ebligas korekti la erarojn, repacigi nin
kun ni mem kaj kun la aliaj, esti travideblaj en la intertraktoj kaj
fidelaj je la donita promeso”.
Do, laŭ Benedikto la 16a, la paco realiĝas en la vero, sen forgesi “fari
la veron en la karitato”.
|