| |
Papo Benedikto
la 16a
31.08.2005 - En la 25a datreveno de la pola sindikato Solidarność
Letero al la ĉefepiskopo de Krakovo
Historia datreveno tiu de la fondo, la 31an de aŭgusto 1980, de sindikato
Solidarność, al kiu omaĝis dum la nunaj tagoj en Varsovio politikaj kaj
sindikataj estroj de la tuta Eŭropo, sed ankaŭ religiaj personuloj kaj de
la mondo de kulturo. Porokaze Benedikto la 16a sendis leteron al la
ĉefepiskopo de Krakovo, mons-ro Stanisław Dziswisz, sian specialan
senditon al la solenadoj por la datreveno, por substreki la “grandan
signifon”, kiun la starigo de tiu sindikato havis por Pollando kaj por la
tuta Eŭropo. Ne nur ĝi estigis laŭ paca maniero neimageblajn politikajn
ŝanĝiĝojn, sed ĝi ankaŭ indikis al la aliaj popoloj de la eksa orienta
bloko la eblecon rebonigi la historian maljustaĵon, pro kiu ili estis
lasitaj malantaŭ la fera kurteno. La Papo memorigas krome en sia letero,
kiom “havis en sia koro” Johano Paŭlo la 2a la deziron “ke ĉi tiu ago de
historia justeco okazu kaj ke Eŭropo povu spiri per du pulmoj”, la
okcidenta kaj la orienta. Pro tio “li subtenis Solidarność per sia
aŭtoritato kaj, kiam estis necese, ankaŭ pere de kapabla diplomatia
agado”. “Mi scias - deklaras Benedikto la 16a - ke ĝi estis prava celo: la
falego de la berlina muro kaj la eniro en la Eŭropan Union de la landoj
kiuj restis malantaŭ ĝi post la dua mondmilito, estas la plej bona pruvo
pri tio”.
Kaj ĝuste en la ŝipfarejoj de Gdansko, kie Solidarność naskiĝis, estis
celebrita hodiaŭ de la ĉefepiskopo de Krakovo solena sankta Meso je la
ĉeesto de granda amaso da fideluloj kaj aŭtoritatuloj.
|