Benedikto la 16a vokas al
kuraĝo por la vero en la publika vivo

Mesaĝo al franca Akademio de moralaj kaj politikaj sciencoj
10a februaro 2007

Papo akceptis en Vatikano, sabaton 10an de februaro, delegacion de la franca Akademio de moralaj kaj politikaj sciencoj. Kiam li estis Kardinalo, Joseph Ratzinger estis elektita membro asociita de tiu Akademio, la 13an de januaro 1992, je la seĝo, jam vakanta, de Andreï Sakharov (1921-1989, nukleara fizikisto rusa, defendanto de homrajtoj). 

La Akademio, memorigis Papo, estas "loko por interŝanĝo kaj debatoj, ofertanta al ĉiuj civitanoj kaj al la Leĝdonanto ilojn por trovi formojn de politika organiziĝo, kiuj estas pli favoraj al la komuna bono kaj feliĉevoluo de la individuo”.

"En la nuntempa mondo, klarigis li, estas pli urĝe ol iam ajn inviti niajn samtempulojn al renovigita atento al tiuj du elementoj. Ĉar la disvolviĝo de subjektivismo, laŭ kiu ĉiu emas akcepti sin mem kiel sola referenc-punkto kaj konsideras, ke tio, kion li opinias, havas la karakteron de vero, instigas nin eduki la konsciencojn per la fundamentaj valoroj (...) kaj sur objektivaj kriterioj de la racio."

Elvokante la spiritan heredaĵon de Andrei Sakharov, Papo memorigis ke "necesas, en la persona kaj la publika vivo, havi kuraĝon por diri la veron kaj sekvi ĝin, esti libera de sia ĉirkaŭaĵo, kiu emas dikti vidpunktojn kaj konduton."

"Gravas, li aldonis, ke ni scipovu proponi al junuloj tian vojon, memorigante al ili ke vera feliĉevoluo ne aĉeteblas kontraŭ ia prezo kaj invitante ilin ne kontentiĝi sekvante ĉiujn modojn ekaperantajn." "Junaj homoj ne vivu nur surbaze de ŝajnaĵoj, sed disvolvu sian internan vivon, tiun lokon, kiu unuigas estadon kaj faradon, tiun lokon, kie ni agnoskas nian dignecon kiel infanoj de Dio, vokitaj al libereco."

 

"Gravas, ke la homo ne forlasu sin mem al eksteraj ĉenoj, ekzemple per relativeco, sopiro pri la povo kaj profito je ĉiu kosto, drogoj, malsanaj rilatoj, konfuzo en la geedza vivo kaj neagnosko de homa vivo en ĉiuj etapoj de sia ekzisto, ekde la koncipiĝo ĝis ĝia natura fino."

"Ni devas havi kuraĝon por memorigi al niaj samtempuloj, kio estas la persono kaj kio estas homeco", konkludis Benedikto la 16a, invitante "civitanajn aŭtoritatojn kaj tiuj homoj, kiuj rolas en la transdonado de valoroj ĉiam havi kuraĝon por proklamado de la vero pri la homeco."

laŭ depeŝoj de Zenit.org:
france: http://www.zenit.org/french/visualizza.phtml?sid=102750
+ kompleta originala teksto:
  http://www.zenit.org/french/visualizza.phtml?sid=102743
itale: http://www.zenit.org/italian/visualizza.php?sid=10695
+ traduko de la tuta teksto:
  http://www.zenit.org/italian/visualizza.php?sid=10690
angle: http://www.zenit.org/english/visualizza.phtml?sid=102830
hispane: http://www.zenit.org/spanish/visualizza.phtml?sid=102739
germane: http://www.zenit.org/german/visualizza.phtml?sid=102770
portugale: http://www.zenit.org/portuguese/visualizza.phtml?sid=102758