| |
Sub la insigno de trankvilo daŭras la ripozperiodo de Benedikto la 16a en
Aosta-valo. Post la lunda pluvego hieraŭ kaj hodiaŭ la suno brilis. La
unua semajno pasis kun ripozo kaj studado por la Papo. Aliflanke la Papo
daŭre atentas la internacian kronikon. Entute konfirmiĝis tio, kion diris
la vatikana proparolanto Joaquin Navarro Valls: temas pri labor-feriado.
Onidire li portis kun si tri valizojn plenajn je dokumentoj. Ankaŭ la
telegramoj por la viktimoj de la atenco en Turkio kaj por esprimi
solidarecon al Rumanio trafita de inundegoj pruvas, ke la Papo ne estas
izolita disde tio kio okazas en la mondo.
Dimanĉe la Papo vizitis la domon-muzeon dediĉitan en Les Combes al Papo
Johano Paŭlo la 2a,
kiu en Aosta-valo, plurfoje, pasigis mallongdaŭrajn
ripozigajn kaj refreŝigajn periodojn. Papo Ratzinger omaĝis al li
vizitante, eksterprograme, la “domon-muzeon” dediĉitan al lia “amata
antaŭulo”, kiu estas en la sama vilaĝo Les Combes, je malmultaj metroj da
distanco el la salezana feriejo kiu gastigis 10-foje Papon Wojtyła’n kaj
kiu ĉi-jare gastigas Papon Ratzinger’n. En la “domo-muzeo” la nova Papo
povis vidi la seriojn da fotoj faritaj dum la montaraj feriadoj de Johano
Paŭlo la 2a, lian faman blankan jakon, liajn montarajn botojn kaj multajn
aliajn memoraĵojn. Benedikto la 16a lasis jenan skribon en la
memorlibro: “Dankon al la Sinjoro pro la beleco de tiu ĉi loko. Dankon al
vi ĉiuj pro la kredo kaj malavara akcepto”.
Hieraŭ kaj hodiaŭ ĉirkaŭ la horo 17a li forlasis la montaran domon por
promeni. Hieraŭ la vatikana proparolanto publikigis du fotojn kiuj montras
la renkontiĝon de la Papo pasintsabate kun knabeto, filo de loka
terkultivisto. En la unua foto oni vidas la Papon kiu per binoklo rigardas
la montojn kaj apud li estas la knabo. Ĉi-lasta malkovris ke Benedikto la
16a ne konis la nomojn de la ĉirkaŭaj montoj, kaj pro tio li listigis ilin
po unu, dum la Papo sekvis liajn indikojn per la binoklo.
|