Papo Benedikto la 16a

 

16.10.2005 - Intervjuo al la Sankta Patro ĉe la pola ŝtata televido

 

PAPO BENEDIKTO la 16a MEMORIGAS JOHANON PAŬLON la 2an

 

En la datrevena tago de la elekto al papado de Johano Paŭlo la 2a (“Papa tago” en Pollando), la pola ŝtata televido elsendis intervjuon kun Papo Benedikto la 16a, surbendigitan en lia somera restadejo en Kastelgandolfo. La intervjuon realigis itallingve pastro Andrzej Majewski, responsulo pri la katolikaj elsendoj de la pola ŝtata televido.

 

 

 

La 16an de oktobro 1978, kardinalo Karol Wojtyła fariĝis Papo kaj ekde tiu tago Johano Paŭlo la 2a, dum pli ol 26 jaroj, kiel Posteulo de Sankta Petro, kiel Vi estas nun, gvidis la Eklezion kune kun la episkopoj kaj kardinaloj. Inter la kardinaloj estis ankaŭ Via Sankteco, persono aparte ŝatata kaj estimata de sia antaŭulo, persono pri kiu Papo Johano Paŭlo la 2a skribis en libro “Leviĝu, ni ekiru” – mi citas: “Mi dankas Dion pro la ĉeesto kaj helpo de kardinalo Ratzinger. Li estas elprovita amiko”, skribis Johano Paŭlo la 2a.

 

D. –Sankta Patro, kiel komenciĝis ĉi tiu amikeco kaj kiam Via Sankteco konis kardinalon Karol Wojtyła?

R. – Persone mi konis lin nur dum la du antaŭkonklavoj kaj konklavo de 1978. Mi logike aŭdis pri kardinalo Wojtyła, komence ĉefe en la kunteksto de la korespondado inter polaj kaj germanaj episkopoj en 1965. La germanaj episkopoj rakontis al mi kiom grandega estis la merito kaj kontribuo de la ĉefepiskopo de Krakovo kaj ke li estis ĝuste la animo de tiu korespondado vere historia. El amikoj en la universitato mi ankaŭ aŭdis pri lia filozofio kaj pri la grandeco de lia figuro kiel pensulo. Sed kiel mi diris, la persona renkonto, la unuan fojon realiĝis dum la konklavo de 1978. Dekomence mi sentis grandan simpation, kaj, dank’ al Dio, senmerite, la kardinalo de tiu tempo donacis al mi dekomence sian amikecon. Mi estas dankema pro ĉi tiu konfido, kiun li donis al mi, sen meritoj miaj. Ĉefe vidante lin preĝi, mi vidis kaj ne nur komprenis, mi vidis ke li estas homo de Dio. Ĉi tiu estis la fundamenta impreso: homo kiu vivas kun Dio, eĉ en Dio. Min impresis krome la elkoreco, sen antaŭjuĝoj, per kiu li renkontiĝis kun mi. Dum tiuj renkontoj antaŭ la konklavo de la kardinaloj, li parolis plurajn fojojn kaj tie mi havis la eblecon senti la elstarecon de la pensulo. Sen grandaj vortoj, naskiĝis tiel amikeco kiu fontis rekte el la koro kaj, tuj post lia elekto, la Papo vokis min plurajn fojojn al Romo por interparoloj kaj je la fino li nomumis min Prefekto de la Kongregacio por la instruo de la kredo.

 

D. – Do, ne estis surprizo ĉi tiu nomumo kaj ĉi tiu voko al Romo.

R. – Por mi tio estis iom malfacila, ĉar ekde la komenco de mia episkopado en Munkeno, per la solena konsekro kiel episkopo en la katedralo de Munkeno, estis por mi devigo, preskaŭ edziĝo kun tiu diocezo kaj oni ankaŭ substrekis ke post jardekoj, mi estis la unua episkopo kiu naskiĝis en la diocezo. Mi sentis min sekve tre devigata kaj ligita kun tiu diocezo. Estis plie malfacilaj problemoj ankoraŭ ne solvitaj kaj mi ne volis lasi la diocezon kun nesolvitaj problemoj. Pri ĉio ĉi mi parolis kun la Sankta Patro, kun granda malfermiteco kaj kun tiu konfido kiun havis la Sankta Patro, kiu estis tre patreca kun mi. Li donis al mi la tempon por mediti, li mem volis mediti. Je la fino li konvinkis min, ĉar tiu ĉi estis la volo de Dio. Mi povis tial akcepti ĉi tiun vokon kaj ĉi tiu grandan respondecon, ne facilan, kiu per si mem superis miajn kapablojn. Sed per la konfido je la patra bonvolemo de la Papo kaj per la gvidado de la Sankta Spirito mi povis diri jes.

 

D. – Ĉi tiu sperto daŭris dum pli ol 20 jaroj...

R. – Jes, mi alvenis februare de 1982 kaj ĝi daŭris ĝis la morto de la Papo en 2005.

 

D. – Kiuj estas, laŭ Vi, Sankta Patro, la plej signifaj punktoj de la Papado de Johano Paŭlo la 2a?

R. – Ni povas havi, mi dirus, du vidpunktojn:  unu ad extra – al la mondo – kaj unu ad intra – al la Eklezio. Koncerne la mondon, ŝajnas al mi ke la Sankta Patro, per siaj paroladoj, sia persono, sia ĉeesto, sia kapablo konvinki, kreis novan sentivecon por la moralaj valoroj, por la graveco de religio en la mondo. Tio ĉi igis, ke kreiĝu nova malfermiteco, nova sentiveco por la problemoj de la religio, por la necesoj de la religia dimensio de la homo kaj ĉefe kreskis – laŭ neimagebla maniero – la graveco de la Episkopo de Romo. Iuj kristanoj agnoskis – malgraŭ la malsamecoj kaj malgraŭ ilia ne agnosko de la Posteulo de Petro – ke li estas la proparolanto de la kristanaro. Neniu alia en la mondo, je monda nivelo, povas paroli tiel en la nomo de la kristanaro kaj doni voĉon kaj forton en la monda nuntempeco al la kristana realaĵo. Sed ankaŭ por la nekristanaro kaj por la aliaj religioj, estis li la proparolanto de la grandaj valoroj de la homaro. Menciindas ankaŭ ke li sukcesis krei etoson de dialogo inter la grandaj religioj kaj senton de komuna respondeco kiujn ni ĉiuj havas pri la mondo, sed ankaŭ ke la perfortaĵoj kaj religioj estas inter si malakordaj kaj ke kune ni devas serĉi la vojon al paco, en komuna respondeco pri la homaro. Ni turnu nun la atenton al la situacio de la Eklezio. Mi dirus, antaŭ ĉio, ke li kapablis entuziasmigi la junularon pri Kristo. Ĉi tio estas afero nova, se ni pensas al la junularo de 1968 kaj de la sepdekaj jaroj. La entuziasmiĝon de la junularo por Kristo kaj por la Eklezio kaj ankaŭ por malfacilaj valoroj, povis atingi nur personeco kun tiu ĥarismo; nur Li povis tiamaniere sukcesi mobilizi la junularon de la mondo por la afero de Dio kaj por la amo al Kristo. En la Eklezio li kreis, mi opinias, novan amon por la Eŭkaristio. Ni estas ankoraŭ en la Jaro de la Eŭkaristio, kiun li volis, kun multe da amo; li kreis novan senton pri la grandeco de la dia Mizerikordo; kaj li ankaŭ tre pliprofundigis la amon al la Madono kaj tiel li nin gvidis al enmemiĝo de la kredo kaj, samtempe, al pli granda efiko. Nature oni devas mencii – kiel ni ĉiuj scias – kiom estis esenca lia kontribuo por la grandaj ŝanĝiĝoj en la mondo de 1989, pro la falo de la tiel nomata reala socialismo.

 

D. – Dum Viaj personaj renkontoj kaj interparoloj kun Johano Paŭlo la 2a, kio plej impresis Vian Sanktecon? Ĉu Vi povus rakonti viajn lastajn renkontojn, verŝajne ĉi-jarajn, kun Johano Paŭlo la 2a?

R. – Jes. La lastajn du renkontojn mi havis, la unuan, en polikliniko Gemelli, ĉirkaŭ la 5a-6a de februaro; kaj la duan, la tagon antaŭ lia morto, en lia ĉambro. Dum la unua renkonto la Papo videble suferis, sed li estis plene klarmensa kaj ĉeesta. Mi iris simple pro laborrenkonto, ĉar mi bezonis kelkajn liajn decidojn. La Sankta Patro – kvankam suferante – sekvis kun granda atento tion, kion mi diris. Li komunikis al mi per malmultaj vortoj siajn decidojn, donis al mi sian benon, salutis min en la germana, havigante sian tutan konfidon kaj sian amikecon. Por mi estis tre kortuŝe vidi, unuflanke, kiel lia sufero estis en kunuleco kun la suferanta Sinjoro, kiel li portis sian suferon kun la Sinjoro kaj por la Sinjoro; kaj, aliflanke, vidi kiel li rebrilis per interna trankvilo kaj kompleta klarmenso. La dua rekonto okazis la tagon antaŭ la morto: li kompreneble estis pli suferanta, videble, ĉirkaŭata de kuracistoj kaj amikoj. Li estis ankoraŭ tre klarmensa, donis al mi sian benon. Li ne plu povis paroli longe. Por mi ĉi tiu lia pacienco en suferado estis granda instruo, ĉefe sukcesi vidi kaj senti kiel li estis en la manoj de Dio kaj kiel li sin allasis al la volo de Dio. Malgraŭ la videblaj doloroj, li estis trankvila, ĉar li estis en la manoj de la Dia Amo.

 

D. – Vi, Sankta Patro, ofte en viaj paroladoj elvokas la figuron de Johano Paŭlo la 2a, kaj pri Johano Paŭlo la 2a vi diras, ke li estis Granda Papo, priplorita kaj honorata antaŭulo. Ni ĉiam rememoras la vortojn de Via Sankteco, eldiritajn dum la Meso de la pasinta 20a de aprilo, vortojn dediĉitajn ĝuste al Johano Paŭlo la 2a. Vi diris, Sankta Patro – kaj mi citas – “ŝajnas ke li min tenas forte per la mano, mi vidas liajn ridetantajn okulojn kaj mi aŭdas liajn vortojn, kiujn en tiun momenton li adresas al mi aparte: ‘ne timu!’”. Sankta Patro, jen fina demando iom persona: ĉu Vi daŭre sentas la ĉeeston de Johano Paŭlo la 2a, kaj se tiel estas, kiel?

R. – Certe. Mi komencas respondi al la unua parto de Via demando. Mi komence, parolante pri la heredaĵo de la Papo, forgesis paroli pri la multaj dokumentoj, kiujn li postlasis – 14 Enciklikoj,  multaj Paŝtistaj Leteroj kaj multaj aliaj – kaj ĉio tio konsistigas riĉegan havaĵon kiu  ne estas ankoraŭ sufiĉe asimilita en la Eklezio. Mi taksas ĝuste mia esenca kaj persona misio ne emanigi multajn novajn dokumentojn, sed igi ke ĉi tiuj dokumentoj estu asimilitaj, ĉar ili estas riĉega trezoro, ili estas la aŭtentika interpreto de la dua Vatikana Koncilio. Ni scias, ke la Papo estis la homo de la Koncilio, kiu intime asimilis la spiriton kaj la vorton de la Koncilio kaj per tiuj tekstoj li komprenigas al ni kion vere volis kaj kion ne volis la Koncilio. Li helpas nin esti vere Eklezio de nia epoko kaj de la estonta tempo. Nun mi transiras al la dua parto de via demando. La Papo estas ĉiam proksima al mi pere de siaj tekstoj: mi aŭskultas lin kaj mi vidas lin paroli, kaj mi povas resti en konstanta dialogo kun la Sankta Patro, ĉar per tiuj vortoj li parolas ĉiam kun ni, mi konas ankaŭ la originon de multaj tekstoj, mi rememoras la dialogojn kiujn ni faris pri unu aŭ pri alia teksto. Mi povas daŭrigi la dialogon kun la Sankta Patro. Nature ĉi tiu proksimeco pere de la vortoj estas proksimeco ne nur per la tekstoj sed kun la persono, malantaŭ la tekstoj mi sentas la Papon mem. Homo kiu iras al la Sinjoro, ne malproksimiĝas: pli kaj pli mi sentas, ke homo kiu iras al la Sinjoro des pli alproksimiĝas kaj mi sentas, ke el la Sinjoro li estas proksima al mi ĉar mi estas proksima al la Sinjoro, mi estas proksima al la Papo kaj nun li helpas min estis proksima al la Sinjoro  kaj mi klopodas eniri lian etoson de preĝado, de amo al la Sinjoro, de amo al la Madono kaj mi konfidas min al liaj preĝoj. Tiel estas ĉiamdaŭra dialogo kaj ankaŭ proksimado, laŭ nova maniero, sed laŭ tre profunda maniero.

 

D. – Sankta Patro, ni nun atendas Vin en Pollando. Multaj demandas, kiam la Papo venos al Pollando?

R. – Jes, la intenco veni al Pollando, se Dio volas, se la tempoj ebligos tion al mi, ekzistas. Mi parolis kun mons-ro Dziwisz pri la dato kaj oni diras al mi, ke junio estus la plej taŭga periodo. Ĉio estas kompreneble ankoraŭ organizenda kun ĉiuj kompetentaj sektoroj. Ĉi-sence ĝi estas provizora vorto, sed ŝajnas, ke verŝajne, venontan junion, se la Sinjoro allasas tion, mi povus veni al Pollando.

 

Sankta Patro, ennome de ĉiuj televidaj spektantoj, mi elkore dankas Vin pro ĉi tiu intervjuo. Dankon, Patro Sankta.

 

Dankon al vi.