Papo Benedikto la 16a

 

14.08.2005 - Intervjuo de Radio Vatikana kun la Papo

 

MI DEZIRAS KE LA GEJUNULOJ KOMPRENU

KIOM ESTAS BELE ESTI KRISTANOJ!”

Vaste diskonigita estis en la mondo la unua intervjuo kun Papo Benedikto la 16a ekde la komenco de lia papado. Li respondis al la demandoj de la estro de la germana sekcio de Radio Vatikana. La intervjuo, en la germana lingvo, fokusiĝis aparte sur la monda tago de la junularo, sed la Papo parolis ankaŭ pri kelkaj kurantaj temoj de la vivo de la Eklezio en rilato kun la nunepoka socio, kiel la krizo de valoroj en Eŭropo.

   

La unua demando de la intervjuo traktis pri la motivo de la kontento de la Papo iri al Kolonjo.

Pro multaj motivoj. Antaŭ ĉio mi pasigis multajn belajn jarojn en Rejnlando kaj estas plezurige por mi povi kundividi denove la karakteron de Rejnlando, de tiu urbo malfermita al la mondo, kaj ĉion kio estas al ĝi ligita. Kaj plie, ĉar la Providenco aranĝis ke mia unua vojaĝo eksterlande okazu ĝuste al Germanio: neniam mi mem kuraĝus aranĝi ĝin!, sed se fine estas la Bona Dio kiu disponas tiel, certe ni rajtas ĝui tion! Kaj ankaŭ pro la fakto, ke ĉi tiu unua vojaĝo eksterlanden estas ĝuste renkonto kun la gejunuloj de la tuta mondo... Renkonti la gejunulojn estas ĉiam bele, ĉar, verŝajne ili havas ankaŭ multajn problemojn, sed certe ili portas kun si multe da espero, multe da entuiziasmo, multajn esperatendojn: en la gejunuloj estas la dinamiko de la estonteco! El renkonto kun la junularo oni eliras ĉiam kun nova energio, pli ĝojaj, pli malfermitaj. Jen, ĉi tiuj estas kelkaj el la motivoj kiuj poste, kun la paso de la tempo, plifortigis, certe ne malfortigis, mian ĝojon.

 

La dua demando koncernis la specifan mesaĝon kiun la Papo volas porti al la gejunuloj, la plej gravan aferon por transdoni al ili.

Mi deziras komprenigi al ili ke estas bele esti kristanoj! La ideo ĝenerale vastiĝinta estas, ke la kristanoj devas observi senmezuran aron da ordonoj, malpermesoj, principoj kaj similaĵoj kaj ke sekve kristanismo estas peniga kaj subpremanta io por travivi kaj ke oni estas pli liberaj sen ĉiuj ĉi balastoj. Mi male dezirus klarigi ke esti subtenataj de granda Amo kaj de revelacio ne estas balasto, sed flugiloj kaj ke estas bele esti kristanoj. Ĉi tiu sperto donas al ni la vastecon, donas al ni tamen ĉefe la komunumon, nome, la fakton ke kiel kristanoj ni neniam estas solaj: unue estas Dio, kiu ĉiam estas kun ni, kaj poste ni, inter ni, konsistigas ĉiam grandan komunumon, irantan komunumon kiu havas projekton por la estonteco: ĉio tio igas ke ni travivas vivon kiu valoras la penon travivi. La ĝojo esti kristano: estas bele kaj estas ĝuste ankaŭ kredi!

 

Al la tria demando pri la maniero konstrui ponton inter la malnova saĝeco sur kiu baziĝas la Eklezio kaj la junularo, entuziasmoplena sed al kiu restas ankoraŭ multe da vojo antaŭ la saĝeco, Benedikto la 16a respondis jene:

Nu, ni vidos kiom la Sinjoro estos inklina helpi min, por ĉi tiu ago! Ĉiel ajn, la saĝeco ne estas tiu afero kiu havas la guston de io ranca - en la germana al ĉi tiu vorto oni iom kunigas ankaŭ ĉi tiun guston! Male, per “saĝeco” mi celas la komprenon de tio kio estas grava, la rigardon kiu ekkaptas la esencaĵon. Logike la gejunuloj devas ankoraŭ “lerni” travivi la vivon, ili volas malkovri ĝin per si mem, ili ne volas trovi la “manĝon preta”. Do, ĉi tie verŝajne oni povus vidi la kontraŭdiron. Samtempe, tamen, la saĝeco helpas interpreti la mondon, kiu ĉiam estas nova ĉar, kvankam en diversaj kuntekstoj, ĝi ĉiam kaj ĉiel ajn rekondukas al la esencaĵo kaj al la maniero, poste, laŭ kiu la esencaĵo povu esti praktikata. Ĉi-sence, mi opinias ke paroli, kredi kaj vivi deirante el io kio estis donacita al la homaro kaj estigis lumon, ne estas “ranca preta manĝo”, sed ĝi estas male taŭga ĝuste por la dinamiko de la junularo, kiu petas grandajn kaj tutecajn aferojn. Jen la saĝeco de la kredo: ne la fakto rekoni grandan kvanton da detaloj, kio estas male karakterizo necesa por profesio, sed agnoski, trans ĉiuj detaloj, la esencaĵon de la vivo, kiel esti Persono, kiel konstrui la estontecon.

 

Por la kvara demando la Papo klarigis la sencon de la difino: “La Eklezio estas juna”

Unue, [ĝi estas juna] laŭ strikta biologia senco, ĉar al ĝi apartenas multaj gejunuloj; sed ĝi estas juna ankaŭ ĉar ĝia kredo ŝprucas el la fonto de Dio, sekve ĝuste el la fonto el kiu venas ĉio kio estas nova kaj renoviganta. Ne temas sekve pri rekuirita supo, varmigita kaj revarmigita, kiun oni reproponas al ni ekde dumil jaroj. Ĉar Dio mem estas la origino de la juneco kaj de la vivo. Kaj se la kredo estas donaco kiu venas el Li - ĝi estas la freŝa akvo kiu ĉiam estas donata al ni - tiu kiu poste ebligas al ni vivi kaj kiun ni, niavice, povas enmeti kiel vivigan forton en la stratoj de la mondo, tio signifas do ke la Eklezio havas la forton por rejuniĝi. Unu el la Patroj de la Eklezio, rigardante la Eklezion, konsideris ke, kun la paso de la jaroj, surprize ĝi ne maljuniĝis sed fariĝis pli kaj pli juna, ĉar ĝi pli kaj pli iras renkonten al la Sinjoro, pli kaj pli renkonten al tiu fonto el kiu elŝprucas la juneco, la novaĵo, la refreŝigo, la freŝa forto de la vivo.

 

Ekumenismo estis la temo de la 5a demando: pri ĝia rolo dum la monda tago de la junularo, kaj pri la utopia espero ke la solenadoj povu doni instigon al ekumenismo.

Ĝi ekzistas ĉar la tasko de la unueco trapenetras la tutan estaĵon de la Eklezio kaj ĝi ne estas ajna tasko, marĝena. Kiam, plie, la kredon oni travivas kaj traktas laŭ “centra” maniero, ĝi mem konsistigas instigon al unueco. Logike, la ekumena dialogo kiel tia ne estas en la tagordo de Kolonjo, ĉar Kolonjo estas esence renkonto inter la junaj katolikoj de la tuta mondo kaj ankaŭ kun tiuj gejunuloj kiuj ne estas katolikoj, sed kiuj volas scii ĉu ĉe ni ili povas trovi respondon al siaj demandoj. Sekve, mi imagas ke ĉi tiu dimensio de la ekumenismo povos ĉeesti prefere dum la renkontoj inter la gejunuloj: la gejunuloj ne parolas nur kun la Papo sed esence ili renkontiĝas ankaŭ inter si. Mi renkontos niajn evangeliajn gefratojn: bedaŭrinde ni ne havos multe da tempo ĉar la programo de la tago estos tre densa; sed ĝi sufiĉos por mediti pri la maniero antaŭeniri. Mi tre bone kaj kun plezuro rememoras la unuan viziton de Johano Paŭlo la 2a al Germanio: en Mainz, sidis je la sama tablo, li kaj la reprezentantoj de la evangelia komunumo, por mediti pri kiel daŭrigi. Post tiu renkonto oni starigis la Komisionon el kiu eliris poste la Deklaracio de Augsburg pri Pravigo. Mi opinias grave ke ni ĉiuj ĉiam, konstante, memoru la unuecon, ĝuste en la centreco de nia kristana esto kaj ne nur okaze de specifaj renkontoj; pro tio, kion ajn ni povas fari deirante el nia kredo, ĝi ĉiel ajn havos ekumenan signifon.

 

La intervjuo daŭris per demando pri la malproksimiĝo el la Eklezio kaj el la kredo ĝenerale kiu okazas en la nordaj riĉaj landoj, ĉefe fare de gejunuloj. Kiel eblas kontraŭi ĉi tiun tendencon, aŭ pli bone, kiel eblas respondi al la serĉo de la signifo de la vivo.

Logike ni ĉiuj klopodas prezenti la Evangelion al la gejunuloj en maniero laŭ kiu ili komprenu: “jen la mesaĝo kiun ni atendis!”. Estas vere ankaŭ ke en nia moderna okcidenta socio estas multaj balastoj kiuj malproksimigas nin el kristanismo; la kredo ŝajnas tre fora, ankaŭ Dio ŝajnas tre malproksima... La vivo male estas plena je eblecoj kaj taskoj... kaj tendence la deziro de la gejunuloj estas, esti mastroj de sia propra vivo, travivi ĝin laŭ la maksimumo de ĝiaj eblecoj... Mi pensas al la Erarinta Filo kiu taksis teda sian vivon en la patra domo. “Mi volas travivi la vivon ĝisfunde, ĝui ĝin ĝisfunde!”. Kaj poste li ekkonscias, ke lia vivo estis malplena kaj ke en la realo li estis libera kaj granda ĝuste kiam li vivis en la domo de sia patro! Mi opinias, tamen, ke ĉe la gejunuloj disvastiĝas ankaŭ la sensacio, ke ĉiuj tiuj ofertataj amuzaĵoj, ke la tuta merkato konstruita sur la libera tempo, ke ĉio kion oni faras, kion oni povas fari, kion oni povas aĉeti kaj vendi, je la fino poste ne povas esti “la ĉio”. Iuloke, devas esti la “io plia”! Jen do la granda demando: “Kio estas sekve la esencaĵo? Ĝi ne povas esti la ĉio kion ni posedas kaj kion ni povas aĉeti!”. Jen do la t.n. “merkato de la religioj” kiu tamen iamaniere denove proponas la religion kiel varon kaj sekve maldignigas ĝin, certe. Kaj tamen tio indikas ke ekzistas la demando. Nu, necesas rekoni ĉi tiun peton, ne ignori ĝin, ne flankelasi kristanismon kiel io fininta kaj sufiĉe spertata, kaj kontribui por ke ĝi povu esti agnoskata kiel ebleco ĉiam freŝa, ĝuste ĉar ĝi originas el Dio, kiu kaŝas kaj malkaŝas en Si ĉiam novajn dimensiojn... En la realo la Sinjoro diras al ni: “La Sankta Spirito instruos al vi aferojn pri kiuj hodiaŭ mi ne povas diri al vi!”. Kristanismo estas plena je dimensioj ankoraŭ ne revelaciitaj kaj ĝi montras sin ĉiam freŝa kaj nova, se la demandon oni starigas el la profundo. Iusence, ĝi estas la renkonto inter la demando kiun ni faras al ni kaj la respondo kiun ni jam travivas - ĉi tiun respondon ni ricevas laŭ maniero ĉiam renovigita kaj rekte dank’ al la demando mem. Tiu ĉi devus esti la evento en la renkonto inter la anonco de la Evangelio kaj la junularo.

 

La sepa demando koncernis la krizon de valoroj en Eŭropo. Ĉu la MJT povos doni instigon al la serĉo de la kristanaj radikoj.

Ni petdeziras tion ĉar ĝuste tiuspeca renkonto, inter personoj kiuj alvenas el ĉiuj kontinentoj, devus doni impulson novan ankaŭ al la “malnova” kontinento, kiu gastigas ĝin; ĝi devus helpi nin ne rigardi nur al tio kio estas malsana, laca, manka en la eŭropa historio - ni ne forgesu ke ni troviĝas en fazo de mem-kompato kaj mem-kondamno. Sed en ĉiuj historioj estis io “malsana”, kvankam en la nia, kiu ja evoluigis tiom grandajn teknikajn potencivojn, tio ĉi alprenas des pli tragedian signifon. Ni devas tamen rigardi ankaŭ al la grandaj aferoj kiuj naskiĝis en Eŭropo! Aliflanke ne eblus, hodiaŭ, ke la tuta mondo “vivu” iamaniere la civilizacion kiu evoluis en Eŭropo, se tiu civilizacio ne havus tre profundajn radikojn! Hodiaŭ ni havas nur ĉi tion por proponi; okazas male ke akceptante ĉi tiun civilizacion, sed serĉante aliajn radikojn, je la fino oni falas en memkontraŭdiron... Mi opinias ke ĉi tiu civilizacio, kun ĉiuj ĝiaj danĝeroj kaj ĝiaj esperoj, povas esti “regata” kaj kondukata al ĝia grandeco nur se ĝi lernos agnoski la fontojn de sia forto; se ni sukcesos denove vidi tiun “grandecon” tiel ke ĝi redonu orientadon kaj gravecon al la ebleco esti Homo, tiom minacata; se ni sukcesos esti denove ĝojaj pro la fakto, ke ni vivas en ĉi tiu kontinento kiu decidis pri la destinoj de la mondo - bonaj kaj malbonaj. Ĝuste pro tio ni havas la konstantan devon remalkovri la veron, la purecon, la grandecon kaj decidi pri ĝia destino, por meti nin sekve laŭ nova kaj se eble plibona maniero je la servo de la tuta homaro.

 

La intervjuo finiĝis per la demando pri la ideala celo por atingi en Kolonjo pere de la MJT.

“Nu, tutcerte, ke blovu vento de nova kredo sur la junularo, ĉefe sur la junularo de Germanio kaj Eŭropo. En Germanio estas ankoraŭ nun grandaj kristanaj institucioj, la kristanoj plenumas ankoraŭ multajn bonajn agojn, sed ekzistas ankaŭ multe da laceco. Ni estas tiom okupataj por la solvo de strukturaj problemoj, ke poste mankas al ni la entuziasmo kaj la ĝojo kiuj fontas el la kredo. Se tiu ventoblovo sukcesos retravivigi en ni la ĝojon koni Kriston, kaj sukcesos doni novan elanon al la Eklezio kiu estas en Germanio kaj en la tuta Eŭropo, mi opinias ke ni povos diri, ke la MJT atingis sian celon.

 

Je la fino la intervjuanto salutis kaj dankis la Papon jene: “Via Sankteco, ni vin dankas elkore pro tiu ĉi interparolo; ni bondeziras al Vi ĉiun bonon kaj la Benon de Dio por tagoj belaj kvankam lacigaj kiuj atendas Vin en Kolonjo.

Dankon!