|

En 1983 la
tiama Prezidanto de IKUE, pastro Duilio Magnani vojaĝis al Pollando. La
27.6.1983 li kun la kapucena pastro Jerzy Korytkowski, esperantisto,
havis la eblecon omaĝi al Kardinalo Ratzinger en la varsovia domo de la
sekretario de la pola Episkopara Konferenco, mons-ro Dabrowski. “Kun li ni
iomete parolis pri latino kaj Esperanto en la Eklezio”, raportis tiam
pastro Magnani, kiu, tiun saman vesperon, ankaŭ vespermanĝis kun Kardinalo
Ratzinger. “Lia Eminenco ne montris sin malfavora al Esperanto”, li
sciigas hodiaŭ.
En la foto
aperinta frontpaĝe de EK n-ro 3-4/1983 Kardinalo Ratzinger mantenas la
memorigilon de la sinkonsekro de IKUE al la Senmakula Koro okazinta la
13an de Majo 1982.
Ne estis la
unua fojo, ke kovrilo de Espero Katolika gastigis foton de estonta Papo:
la samo okazis kun la foto de Kardinalo Wojtyła
sur la kovrilo de EK 8/1977.
|