Naskita la 16an de aprilo 1927 en Marktl am Inn, Germanio, Joseph
Ratzinger estas ido de malnova familio de terkultivistoj de Suda Bavario.
Liaj gepatroj, ne aparte riĉaj, klopodis havigi al li dignan edukon, tiom
ke, fronte al kelkaj malfacilaĵoj, dum kelka periodo, lia patro mem -
polica komisaro - prizorgis la instruadon al li.
Kardinalo Joseph Ratzinger estis unu el plej gravaj roluloj de la roma
Kurio. Li estis nomumita de Johano Paŭlo la 2a en 1981 Prefekto de la
Kongregacio por la doktrino de la kredo, prezidanto de la Papa biblia
komisiono kaj de la internacia teologia Komisiono. La 6an de novembro 1998 li estis
nomumita vic-dojeno de la kardinalaro. La 30an de novembro 2002 Papo
Johano Paŭlo la 2a konfirmis lian nomumon
kiel dojenan de la kardinalaro. El ĉiuj kardinaloj de la ĵusa konklavo li
estis unu el la tri kardinaloj-elektantoj nomumitaj de Paŭlo la 6a.
Lia infaneco estis markita de la eventoj de la granda historio. Kiam li
estis adoleskanto, fakte, en lia lando furoris la detruado de la dua
mondmilito. Kiam la germanaj trupoj komencis esti en aĉa situacio, oni
varbis lin por la kontraŭaviadaj helpservoj. La religia vokiĝo komencis
tamen jam maturiĝi en li, ankaŭ kiel reago al ĉiuj hororaĵoj kiujn la
milito estigis.
Kelkajn jarojn poste Joseph Ratzinger komencas viziti la Universitaton de
Munkeno por komenci sufiĉe “laikajn” studojn pri filozofio, sen tamen
preterlasi la pliprofundigojn diktatajn de teologio. Lia soifo je kono
estas tioma, ke li, por kiel eble plej multe ĉerpi el la fontoj de la
spirita kono, daŭrigas siajn grandajn studadojn ankaŭ en la supera lernejo
pri filozofio kaj teologio de Freising.
La 29an de junio 1951 li pastriĝis. Lia pastra servado ne limiĝas je
predikoj aŭ mescelebro, sed li disponigas sian freŝan saĝecon, kiu ĵus
konkretiĝis en la tezoj pri teologio (“Popolo kaj domo de Dio en la
doktrino de la Eklezio de sankta Aŭgusteno”), por la instruado: sperto kiu
daŭros dum pluraj jaroj, dum kelkaj jaroj ankaŭ per libera docenteco kiun
li akiris al si per eseo pri la laboro, titolita: “La teologio de la
historio de sankta Bonaventuro”. Dum deko da jaroj Ratzinger instruis unue
en Bonn kaj poste ankaŭ en Munster kaj Tubing.
Tiuj estis la 70-aj jaroj de la 20a jarcento kaj la ĝenerala etoso ne
estas certe favora por la Eklezio kaj ĝiaj reprezentantoj. Ratzinger ne
estas timigebla aŭ sekvanto de la momentaj modoj (ankaŭ de tiuj
“intelektulaj”) kaj eĉ li bazigis sian ĥarismon interne de la ekleziaj
institucioj, ankaŭ pere de ia penso-firmeco.
Jam ekde 1962 Ratzinger fariĝis sufiĉe konata internacinivele,
intervenante kiel teologia konsulanto ĉe la 2a vatikana Koncilio. En 1969
li fariĝis profesoro pri Dogmatiko kaj historio de la dogmoj ĉe la
Universitato de Ratisbono, kies vicprezidanto li ankaŭ estis.
La 24an marto 1977 Papa Paŭlo la 6a nomumas lin ĉefepiskopo de Munkeno kaj
Freising. La postan 28an de majo li ricevas la episkopan konsekron, unua
dioceza pastro kiu surprenas, 80 jarojn poste, la mastrumadon de la granda
bavara Diocezo.
Paŭlo la 6a kreis lin kardinalo dum la Konsistorio de la 27a de junio
1977.
La 5an de aprilo 1993 li eniris la ordon de la kardinaloj episkopoj.
Ratzinger estis prezidanto de la komisiono por la pretigo de la Katekismo
de la katolika Eklezio (1986-1992).
|