Papo Benedikto la 16a

 

02.04.2008  - 3a datreveno de la forpaso de Lia Sankteco Johano Paŭlo la 2a

Li estis elektita animo,

kiu anoncis la ĝojon kaj la mizerikordon de la Resurektinto

kunpremante en siaj brakoj la krucon

 

Papado kiu atestis en la mondo pri la mizerikordo de la Resurektinta Kristo; papado travivata de Papo kiu kapablis esti fidela je la Krucumita Kristo. Inter la du ekstremaĵoj de ĉi tiu mistero, Benedikto la 16a metis la historion kaj paŝtistan servadon de Johano Paŭlo la 2a. Propete por li - 3 jarojn post lia morto - Benedikto la 16a celebris Meson en placo sankta Petro. 40.000 fideluloj alvenis el multaj mondopartoj por mediti ankoraŭfoje - pere de la vortoj de lia amiko kaj posteulo - pri la atesto postlasita al la Eklezio de Papo Wojtyła.

 

La kruco manprenita kun firma energio fare de la viro senlaca korpe kaj spirite, kaj kiun li portos al ĉiuj kontinentoj. La kruco kiel lasta apogilo de la viro malfortigita korpe sed ne spirite, kiu komencas la revenon al la Domo de la Patro. Ĝi estas la kortuŝa sceno-transiro kiun Benedikto la 16a proponis por rememoro kaj medito al la miloj da fideluloj, interplektante ĝin kun du bildoj, kiuj - pro simbola kaj aparta simileco - sufiĉas por rakonti la komencon kaj la finon de eksterordinara Papado: la juna Papo Wojtyła, kiu, post la Meso por la komenco de la Papado, impulse levas en la direkton al la fidelularo la krucon de la papa bastono - kvazaŭ por redeklari per gesto la vortojn diritajn kelkajn minutojn antaŭe: “Malfermegu la pordojn al Kristo” - kaj la maljuna Papo Wojtyła kiu preskaŭ alkroĉiĝas al la kruco dum la lasta Sankta Vendredo de sia vivo, sidante en la privata kapelo por aŭskulti la meditojn de la Krucvojo ĉe la roma amfiteatro Koloseo, verkitajn, pro alia nesondebla interplektiĝo, fare de tiu, kiu, post malpli ol unu monato, estos lia posteulo kiel estro de la universala Eklezio.

Kruco kaj Resurekto: ili estas laŭ Benedikto la 16a la lego-ŝlosiloj por kompreni, kio estis por multa parto da homaro, Johano Paŭlo la 2a.

“Envere, ni povas legi la tutan vivon de mia amata Antaŭulo, aparte lian petran servadon, laŭ la signo de la Resurektinta Kristo. Li havis eksterordinara kredon je Li, kaj kun Li li plutenis intiman, apartan kaj seninterrompan konversacion. Inter la multaj humanaj kaj supernaturaj kvalitoj, li havis fakte ankaŭ eksterordinaran spiritan kaj mistikan sentivecon. Sufiĉis rigardi lin kiam li preĝis: li laŭvorte enmergiĝis en Dion kaj ŝajnis ke ĉio cetera, dum tiuj momentoj, estus fremda por li”.

 Sed la firma kverko de tiuj kvalitoj, kiuj igis rapide admirata kaj amata la Papon kiu venis el malproksima lando, havis siajn radikojn en suferoj, kiujn oni ne ŝparis al li. “Ekde kiam li estis infano, rimarkigis Benedikto la 16a, Karol Wojtyła renkontis dum sia irado, en sia familio kaj en sia popolo, la krucon. Baldaŭ li decidis porti ĝin kune kun Jesuo, sekvante Liajn spurojn. Li volis esti lia fidela servanto, ĝis akcepti la pastran vokiĝon kiel donacon kaj sindevigon de la tuta vivo. Kun Li li vivis kaj kun Li li volis ankaŭ morti. Kaj ĉio tio tra la aparta perado de la Sanktega Maria, Patrino de la Eklezio, Patrino de la Elaĉetanto, intime kaj aktive aligita al lia savodona mistero de morto kaj resurekto”.

“Hodiaŭ kiel antaŭ tri jaroj - daŭrigis Benedikto la 16a - la Eklezio estis trempita en la spirita etoso de Pasko kaj la legaĵoj de la propeta Meso reproponis la vortojn de la anĝelo ĉe la Resurekto, vortojn, kiujn Johano Paŭlo la 2a transformis en apostolan programon: “Ne timu!”.

“Li eldiris ilin ĉiam per nefleksebla firmeco, unue svingante la paŝtistan bastonon je kies pinto estas la kruco, kaj, poste, kiam la fizikaj energioj pli kaj pli febliĝis, preskaŭ alkroĉante sin al ĝi, ĝis tiu lasta Sankta Vendredo, kiam li partoprenis en la Krucvojo el la privata Kapelo manpremante inter la brakoj la Krucon. Ni ne povas forgesi tiun lian lastan kaj silentan amo-ateston al Jesuo. Ankaŭ tiu paroliva sceno de homa sufero kaj de kredo, dum tiu lasta Sankta Vendredo, montris al la kredantoj kaj al la mondo la sekreton de tuta kristana vivo”.

 Tiu “Ne timu”, substrekis Benedikto la 16a, parolante improvizite, “ne baziĝis sur homaj fortoj nek sur atingitaj sukcesoj, sed nur sur la Parolo de Dio, sur la Kruco kaj sur la Resurekto de Kristo”. Kaj ju pli tiu forta kaj kuraĝa Papo “estis senigita de ĉio, laste ankaŭ de la voĉo mem, des pli tiu sinallaso al Kristo aperis kun kreskanta evidento”. Sed, tiam kaj hodiaŭ, restas kiel heredaĵo mejloŝtonoj de la paŝtista instruo de Johano Paŭlo la 2a, pri kiu multaj esperas, ke estu levita al la honoro de la altaroj, egale al tiuj multegaj de li levitaj al la sama digno. Kiel Sankta Faustina Kowalska, sanktproklamita en 2000, ĉar ŝi estis apostolino en la mondo pri la mistero de la Mizerikordo de Dio. Kaj ĉi tiu mistero estas alia “privilegia lego-ŝlosilo” de la paŝtista instruado de Papo Wojtyła:

“La Diservanto Johano Paŭlo la 2a persone konis kaj travivis la senmezurajn tragediojn de la 20a jarcento, kaj dum longa tempo, li demandis al si, kio povus bari la ondegon de la malbono. La respondo nenie povis troviĝi krom en la amo de Dio. Nur la Dia Mizerikordo fakte kapablas limigi la malbonon; nur la ĉiopova amo de Dio povas venki la superaltrudon de la maliculoj kaj la detruantan povon de egoismo kaj malamo”.

Benedikto la 18a konfidis aparte ĉi tiun lastan penson al la preskaŭ 7.000 partoprenantoj en la unua Kongreso de la Dia Mizerikordo, inaŭgurita de la Meso kaj kiu okazos ĝis dimanĉo. Sekvis la fino de la prediko, per amema dankesprimo al tiu, kiun Benedikto la 16a nomas “elektita animo”:

“Ke la Eklezio povu, sekvante liajn instruojn kaj ekzemplojn, daŭrigi fidele kaj sen kompromisoj, lian evangelizantan agadon, disvastigante, sen laciĝi, la mizerikordan amon de Kristo, fonto de vera paco por la tuta mondo”.

 

Post la Meso, salutante la ĉeestantojn en 6 lingvoj, Benedikto la 16a konfidis ĉiun el ili kaj iliajn familiojn al la protekto de Johano Paŭlo la 2a, indikante “en la ekzemplo de la sindediĉo” - li diris en la pola lingvo - “fonton de kuraĝo” por ĉiuj “en la irado de kredo kaj amo”.