Papo Benedikto la 16a

 

23.01.2006 - Al la kolokvo pri karitato

 

DIO ESTAS AMO, LA FORTO KIU ŜANĜAS LA MONDON

KAJ REVEKAS LA ESPERON

 

La amo de Dio kiu ŝanĝas la mondon kaj revekas la esperon estas la koro de la kristana kredo: Benedikto la 16a elektis la renkontiĝon kun la partoprenantoj en la kolokvo pri karitato (akcelita de la papa konsilio “Cor unum”) por paroli pri sia unua encikliko. Ĉi-matene do la Papo antaŭanoncis la kernajn punktojn de “Deus Caritas est”, kiun oni publikigos merkredon la 25an de januaro.

 

“La  am’ movanta kun la sun’ la stelojn”: Benedikto la 16a citas la “Dia Komedio”’n de Danto (la lasta verso de la 33a kantiko de “Paradizo”), por priskribi sian unuan Enciklikon. La florenca poeto, klarigas la Papo, montras kiel la lumo kaj la amo estas “unu”. Dio estas senfina lumo, sed ĉi tiu Dio, li aldonas “havas homan vizaĝon, homan koron”. Pro tio, substrekis la Papo, la eroto de Dio “ne estas nur praa kosma forto”, sed “amo kiu kreis la homon kaj kliniĝas sur lin, kiel kliniĝis la bona Samariano sur la vunditan kaj priŝtelitan viron”. La Papo turnis la atenton poste al la vorto “amo” hodiaŭ “tiom ĉifita, tiom elĉerpita kaj superuzata” - bedaŭris la Papo - ke preskaŭ oni timas lasi, ke ĝi aperu sur la propraj lipoj”. Ĝi estas penso, kiun la Papo kompletigis per vigla instigo:

“Ni ne povas simple forlasi ĝin, sed ni devas repreni, purigi kaj reporti ĝin al ĝia origina brilego, por ke ĝi povu lumigi nian vivon kaj konduki ĝin laŭ la rekta vojo. Ĉi tiu konscio instigis min elekti la amon, kiel temon de mia unua Encikliko”.

“Mi deziris - li aldonis - reliefigi la centrecon de la kredo je Dio, je tiu Dio kiu alprenis homan vizaĝon kaj homan koron”.

“La kredo ne estas teorio, kiun oni povas igi sia aŭ ankaŭ flankelasi. Ĝi estas tre konkreta afero: ĝi estas la kriterio kiu decidas pri nia vivostilo. En epoko en kiu malamikeco kaj avido fariĝis superpotencoj, epoko en kiu ni spektas la trouzon de religiemo ĝis apoteozo de malamego, la nura neŭtra racio ne kapablas protekti nin. Ni bezonas la vivantan Dion, kiu nin amis ĝismorte”.

Benedikto la 16a indikis tiel la tri kernajn temojn de sia Encikliko: Dio, Kristo kaj Amo, kiuj en “Deus Caritas est” estas kunfanditaj kiel centra orientilo de la kristana kredo”:

“Mi volis elmontri la humanecon de la kredo, kies parto estas la eroto - la ‘jes’ de la homo al sia korporeco kreita de Dio, ‘jeso’ kiu, en la nedisigebla geedziĝo inter viro kaj virino, trovas sian formon radikiĝintan en la kreado”.

Ĝuste en la geedziĝo, daŭrigis la Papo, “okazas ankaŭ ke la eroto transformiĝas en agapon, ke la amo por la alia ne plu serĉas sin mem, sed fariĝas zorgemo pri la alia, memdispono sinoferi por li kaj malfermiĝo ankaŭ al la donaco de nova homa vivo”. La Papo reliefigas, sekve, kiel la amo por la proksimulo en la sekvantaro de Kristo ne estas io “fremda, apudmetita aŭ eĉ kontraŭa al eroto”. Eĉ, li aldonas, “en la sinofero kiun Kristo faris de si mem por la homo, ĝi trovis novan dimension, kiu, en la historio de la karitata sindediĉo de la kristanoj por la malriĉuloj kaj suferantoj, pli kaj pli evoluis”.

La Papo poste turnis al penson al la strukturo de “Deus Caritas est”: “Unua legado de la Encikliko povus verŝajne estigi la impreson, ke ĝi duoniĝas en du partojn, inter si malmulte kunligitaj: unua teoria parto, kiu parolas pri la esenco de la amo, kaj dua parto, kiu traktas pri la eklezia karitato, pri la karitataj organizaĵoj. Al mi tamen interesis ĝuste la unueco de la du temoj, kiujn, nur se oni konsideras ilin kiel unu, oni bone komprenas”.

La Papo klarigas, sekve, ke necesis antaŭ ĉio pritrakti la esencon de la amo “sub la lumo de la biblia atesto”. Montri, ke la “homo estas kreita por ami; kiel ĉi tiu amo, kiu komence aspektas antaŭ ĉio kiel eroto inter viro kaj virino, devas poste transformiĝi en agapon, en sin-donon al la alia - kaj tio ĝuste por respondi al la vera naturo de eroto”. Ĉi tiu “esenco de la amo de Dio”, rimarkigis la Papo, estas ĝuste “la centro de la kristana ekzistado, ĝi estas la frukto de la kredo”. Sed ĉi tiu amo neniam povas resti “afero nur unuopula”. Ĝi devas, deklaris la Papo, “fariĝi ankaŭ esenca ago de la Eklezio kiel komunumo: ĝi bezonas, do, ankaŭ la institucian formon, kiu esprimiĝas per la komunuma agado de la Eklezio”.

“La eklezia organizado de la karitato ne estas formo de sociala asisto kiu aldoniĝas hazarde al la realaĵo de la Eklezio, iniciato kiun oni povus ankaŭ lasi al la aliaj. Ĝi, kontraŭe, estas parto de la naturo de la Eklezio”.

La Papo do akcentas ĉi tiun agadon, kiu “aldone al la unua, tre konkreta signifo, pri la helpo al proksimulo, posedas en la esenco ankaŭ tiun de la komuniko al la aliaj de la amo de Dio, kiun ni mem ricevis”. Ĝi - instigis la Papo - “devas igi iel videbla la vivantan Dion”. Plie - admonis Benedikto la 16a -  “Dio kaj Kristo en la karitata organizado ne devas esti fremdaj vortoj”, la forto de “Caritas”, fakte, “dependas de la forto de la kredo de ĉiuj membroj kaj kunlaborantoj”.

“La vido de la suferanta homo tuŝas nian koron. Sed la karitata sindevigo havas sencon kiu tre iras trans la simpla filantropio. Dio mem puŝas nin en nia intimeco mildigi la mizeron. Tiel, je la fino, estas Li mem, kiun ni portas al la suferanta mondo”.

“Nia amo ŝanĝos la mondon” finis Benedikto la 16a: nia amo “revekos la esperon, espero kiu iras trans la morto”.