Papo Benedikto la 16a

 

15.01.2006 - Anĝeluso

 

Por la kristano sufiĉas la amikeco de Kristo, subteno dum ĉiu momento

 

Antaŭ la ĉi-matena Anĝeluso la Papo parolis pri la nedisigebla amikeco kiu ligas Kriston kun la homo, ankaŭ dum la plej malmolaj momentoj de la ekzistado. Benedikto la 16a lanĉis ankaŭ du alvokojn: por la solidareco favore al migrantoj kaj por la agnosko de la rolo de la katolikaj lernejoj, okaze de la du hodiaŭaj ĉi-temaj solenadoj. 

 

Ekster la eksterordinareco de la kristnaska tempo, la kristana vivo restas tute eksterordinara ankaŭ dum la ordinaro, ĉar ĝi estas “itinero de sankteco”. Pro tio, ĝi estas ankaŭ vivo kiu ne timas la malmolecon kaj mallumon de la elprovoj, ĉar ĝi povas kalkuli ĉiam je la amikeco de Jesuo, kiu briligas kaj konsolas. El la renkonto de Jesuo kun siaj disĉiploj, rakontata de la hodiaŭa liturgio, fontas la instruo de Benedikto la 16a antaŭ la Anĝeluso. En la evangelia fragmento de ĉi tiu dimanĉo, Benedikto la 16a ĉerpis du apartajn verbojn, de la unua kontakto kiun kelkaj el la 12 havas kun la Majstro: “serĉi” kaj “trovi”. Du verboj, rimarkigis la Papo, el kiuj ni povas “eltiri fundamentan indikon por la nova jaro, pri kiu ni volas, ke ĝi estu tempo dum kiu renovigi nian spiritan iradon kun Jesuo, en la ĝojo serĉi kaj trovi Lin senĉese”.

“La amikeco kun la Majstro certigas al la animo profundan pacon kaj trankvilon ankaŭ dum la mallumaj momentoj kaj dum plej malfacilaj elprovoj. Kiam la kredo trafas malhelajn noktojn, dum kiuj oni ne “sentas” nek oni “vidas” la ĉeeston de Dio, la amikeco de Jesuo certigas, ke en la realo nenio povos iam disigi nin el lia amo”.

Amo, kiu ne ŝanĝiĝas, ĉar Kristo “estas la sama hieraŭ, hodiaŭ kaj ĉiam”; post 2000 jaroj daŭre ĝi estas “malkovro” por la homo, ĉar, diris Benedikto la 16a, “ni, la mondo, la historio, neniam estas la samaj”.

Kaj neniam estas la sama, kvankam ĝi estas “signo de la epoko”, la enmigrado, al kiu la Papo - okaze de la hodiaŭa monda tago de la migranto kaj rifuĝinto - dediĉis sian unuan penson post la Anĝeluso. Memvolaj aŭ truditaj moviĝoj, leĝaj aŭ kaŝaj, pro laboro aŭ studado: en ĉi tiu panoramo Benedikto la 16a redeklaris ke la solidareco restas la unika ŝlosilo por pozitive rilati kun la enmigrantoj.

“Se, unuflanke, oni deklaras la respekton de la etnaj kaj kulturaj malsamecoj, aliflanke restas malfacilaĵoj por akcepto kaj integriĝo. La Eklezio invitas ekkapti tion pozitivan, kion implicas en si ĉi tiu signo de la epoko, venkante ĉiun formon de diskriminacio, de maljusteco kaj malŝato de la hompersono, ĉar ĉiu homo estas bildo de Dio”.

La alia penso de la Papo, kiu salutis en 6 lingvoj la milojn da fideluloj ĉeestantajn en placo sankta Petro, iris al la katolikaj lernejoj, en la tago kiun la roma diocezo dediĉis al ili.

“Mi salutas la gvidantojn, la gepatrojn kaj la studentojn ĉi tie ariĝintajn kaj mi kuraĝigas ilin daŭrigi la sindevigon por tuteca edukado, kiu klopodu unuigi kvaliton de instruado kun la kristana konceptado pri la homo kaj la socio. Mi petdeziras, ke estu konstanta la kunlaboro inter familio kaj lernejo, kiel ankaŭ ke la servo certigata de la katolikaj lernejoj estu plene agnoskata. Bonan lernejan jaron!”