Papo Benedikto la 16a

 

11. 01. 2006 - Ĝenerala Aŭdienco

 

Dio ne estas utopio, sed realaĵo kiu defendas la homon

 

Inter sia multaj konoj la nunepoka homo ne forgesu Dion, kiu estas por la homo la plej granda bastiono kontraŭ malbono. Dum la ĉi-matena ĝenerala aŭdienco en Aŭlo Paŭlo la 6a, Benedikto la 16a denove parolis pri la dia majesto super la homaj eventoj, celebrata de Psalmo 143(144), sed ankaŭ pri la vero alportita de Kristo en la Evangelio kiu, li diris, “ne estas hipotezo, sed realaĵo”. Inter la plurlingvaj salutoj al la ĉeestantaj fideluloj, la Papo adresis kuraĝigon al la “terapiaj komunumoj” kiuj prizorgas la viktimojn de toksaj drogoj kaj marĝenigo. Benedikto la 16a renkontis ankaŭ grupon de infanoj,transvivintaj el la terura atenco en la lernejo de Beslan.

 

 

Kanto de paco kaj de venko sur la malbono. Psalmo 143 montras Dion laŭ lia tuta ĉiopoveco kaj, kontraste, la malfortecon de la homo, kiu, per tiu dia forto, faras al si ŝirmilon por protekti sin kontraŭ malbono. Ĝi estas koncepto kiun la Papo plurfoje prezentis dum aliaj merkredaj paŝtistaj instruoj kaj kiun ĉi-foje Benedikto la 16a, fronte al preskaŭ 8.000 personoj, repritraktis kaj pliprofundigis por redeklari ke Dio donas signifon al ĉiu ago de la homa vivo. Kompleta signifo ankaŭ por la hodiaŭa homo, foje tentata de la vasteco de sia kono forgesi la amikecon de Dio, kiun Kristo portis sur la teron, kiel klarigis la Papo, komentante la unuan parto de psalmo 143:

 

Psalmo 143

1 Benata estu la Eternulo, mia Roko,

 Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi:

2  Mia bono kaj mia fortikaĵo,

 Mia rifuĝejo kaj mia savanto,

 Mia ŝildo, Li, kiun mi fidas,

 Kiu submetas al mi mian popolon.

3  Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas,

 Kaj homido, ke Vi lin atentas?

4  Homo estas simila al spireto;

 Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.

5  Ho Eternulo, klinu Vian ĉielon kaj iru malsupren;

 Tuŝu la montojn, kaj ili ekfumiĝos.

6  Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin;

 Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.

7  Etendu Vian manon el supre;

 Liberigu min, kaj savu min el granda akvo,

 El la mano de fremduloj,

8  Kies buŝo parolas malveraĵon

 Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.

 

“Gravas en nia epoko - diris la Papo - ke ni ne forgesu Dion, pro la multaj aliaj konoj kiujn intertempe ni havas, kaj kiuj estas multaj. Sed [ĉi-lastaj] fariĝas ĉiuj problemodonaj, eĉ danĝeraj, se mankas la fundamenta kono kiu donas signifon kaj orientadon al la tuta kono pri Dio, pri la Kreanto”.

Ĉi tiu medito, improvizita, finis la antaŭan mediton de la Papo pri la psalmo, kiu priskribis, laŭ serio de filecaj rilatoj, “la konfeson pri sia humileco” de la psalmisto - konscia pri sia malforteco kaj pri sia pasemo - kaj, laŭ spegula maniero, la suverenecon de la atendita Mesio:

“Li estas la fidinda kaj stabila roko, la amoplena graco, li estas la protektita fortreso, la defendo-rifuĝejo, la liberigo, la ŝildo kiu fortenas ĉiun atakon de la malbono”.

La humileco sentigata de la dia grandiozeco inspiris malnovan Patron de la Eklezio, Origeno. Deirante el liaj vortoj, Benedikto la 16a faris improvizitan mediton pri la riskoj fronte al la homo, kiam ĉi-lasta, male, tro fidas je la scio disigita disde la vero pri Dio:

“Por ni kristanoj Dio ne plu estas, kiel por la filozofio antaŭ kristanismo, hipotezo, sed Li estas realaĵo, ĉar Dio klinis la ĉielon kaj malsupreniris. La ĉielo estas Li mem (...) Kaj Origeno prave vidas en la parabolo pri la perdiĝinta ŝafo kiun la paŝtisto metas sur siajn ŝultrojn, parabolon pri la enkarniĝo de Dio, kaj tiel la konon pri Dio kiu fariĝis realaĵo, amikeco, kunuleco. Ni danku la Sinjoron kiu klinis la ĉielon, malsupreniris kaj prenis sur siajn ŝultrojn nian karnon. Li portas nin laŭ nia vivo-vojo”.

Salutante la pilgrimulojn en 7 lingvoj, Benedikto la 16a havis apartajn vortojn de kuraĝigo por la “itala Federacio terapiaj komunumoj”, kiu de 25 jaroj estas frontloke kontraŭ toksodependoj.

“Mi petdeziras por ili entuziasman daŭrigon de la subtena kaj rekapabliga agado favore al tiuj kiuj estas viktimoj de toksaj drogoj kaj marĝenigo”.

Fine de la ĝenerala aŭdienco Benedikto la 16a havis nepublikan rekonton, en unu el la apudaj salonetoj de la Aŭlo, kun geknaboj kiuj saviĝis el la krueleco de la islamaj teroristoj en la lernejo de Beslan, okupaciita dum 3 tagoj, kun la morto de 340 personoj el kiuj pli ol 200 infanoj. La Papo karesis po unu ilin kaj volis koni, pere de tradukisto, iliajn nomojn. Laŭ informagentejo la Papo diris: “ĉi tiuj infanoj suferis perfortegan traŭmaton. Ni helpu ilin por ke ili povu forgesi la tragedion kaj por ke ili estu atestantoj de paco por la estonteco de la homaro”.