Papo Benedikto la 16a

 

08.01.2006 - Anĝeluso

 

Remalkovri la ĝojon esti “novaj homoj” kreitaj de la Bapto

 

Remalkovri la ĝojon esti “novaj homoj, en la sankteco de pensoj kaj agoj”, kiaj la Bapto nin kreis. La hodiaŭa memorigo pri la bapto de Jesuo kaj la administrado de la sakramento ĵus farita en la Siksta Kapelo estis la deir-temo de la vortoj, kiujn Benedikto la 16a adresis al preskaŭ 60.000 ĉeestantaj en placo Sankta Petro ĉi-matene por la trapreĝo de la Anĝeluso, kiujn la Papo invitis atesti Jesuon “per inda vivokonduto”.

 

 

Benedikto memorigis ke en la nuna dimanĉo post Epifanio, “ni celebras la feston de la Bapto de la Sinjoro, kiu finas la liturgian tempon de Kristnasko”, en la rememoro pri la bapto de Jesuo. “Temis pri bapto de pentofaro - li klarigis -, kiu uzis la simbolon de la akvo por esprimi la puriĝon de la koro kaj de la vivo. Johano nomata “la Baptisto”, tio estas la “baptodonanto”, predikis ĉi tiun bapton al Israelo por pretigi la baldaŭan alvenon de la Mesio, kaj al ĉiuj li diradis, ke post li venos alia pli granda ol li, kiu baptos ne per akvo, sed per la Sankta Spirito (kp Mar 1,7-8). Kaj jen, kiam Jesuo estis baptita en Jordano, la Sankta Spirito descendis, ĝi restis sur Li laŭ korpa ŝajno de kolombo, kaj Johano la Baptisto agnoskis ke Li estis la Kristo, la “Ŝafido de Dio” kiu venas por forporti la pekon de la mondo. Tial la Bapto ĉe Jordano estis, ankaŭ ĝi, “epifanio”, manifestiĝo de la mesia identeco de la Sinjoro kaj de lia elaĉetanta agado, kiu kulminos per alia “bapto”, tiu de lia morto kaj resurekto, per kiu la tuta mondo estos purigita en la fajro de la dia mizerikordo (kp Luk 12, 49-50)”.

La Papo poste menciis la bapton de la infanoj, kiun “Johano Paŭlo la 2a kutimis plenumi”. “Por la unua fojo ĉi-matene - li aldonis - ankaŭ mi havis la ĝojon bapti en la Siksta Kapelo dek ĵusnaskitojn”. “La bapto de la infanoj esprimas kaj realigas la misteron de la nova naskiĝo al la dia vivo en Kristo: la kredantaj gepatroj portas siajn gefilojn al la baptokuvo, kiu konsistigas la “sinon” de la Eklezio, el kies benataj akvoj estas generataj la filoj de Dio. La donaco ricevita de la ĵusnaskitoj petas esti akceptata de ili, post kiam ili fariĝis plenkreskaj, laŭ libera kaj respondeca maniero: ĉi tiu proceso de maturiĝo kondukos ilin poste ricevi la sakramenton de la Krismo aŭ Konfirmacio, kiu, ĝuste, konfirmos la Bapton kaj donos al ĉiu el ili la “sigelon” de la Sankta Spirito”. La rememoro pri la Bapto, laŭ la Papo, devas esti “favora okazo por ĉiuj kristanoj remalkovri kun ĝojo la belecon de sia Baptiĝo, kiu, se oni travivas ĝin kun kredo, estas realaĵo ĉiam aktuala: ĝi renovigas nin daŭre laŭ la bildo de nova homo, en la sankteco de la pensoj kaj de la agadoj. La Bapto, krome, unuigas ĉiu-konfesiajn kristanojn. Kiel baptitoj, ni estas ĉiuj gefiloj de Dio en Kristo Jesuo, nia Majstro kaj Sinjoro. Ke la Virgulino Maria havigu al ni pli kaj pli grandan komprenon pri la valoro de nia Bapto kaj ebligu ke ni atestu ĝin per inda vivokonduto”.